• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-22 15:11:43    
Ying Da kaj liaj situaciaj komedioj (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en 1994, Ying Da publikigis aldonan komedion "Mi Amas Mian Familion" kun 80 pecoj. La komedio kun plej granda longeco en ĉina historio de televida teatraĵo, kun temo de ordinara familio, estas populara dum 10 jaroj.

Sukceso de la komedio "Mi Amas Mian Familion" firmigis pozicion de Ying Da kiel fama reĝisoro kaj li estas humure titolita patro de ĉina situacia komedio de liaj samprofesiuloj. Lia komedia lerteco distingiĝis.

Poste li estas ĉefa kreanto de ĉina situacia komedio kaj sinsekve kameraadis multajn komediojn, ekzemple "Senokupa Pliaĝa Fratino Ma", "Rakonto en Atendejo", "Familio de Ĉinaj Nordorientanoj", "Tagnoto de Retumantoj", "Rakonto pri Turisma Servo" kaj aliaj. Lia tuŝita temo estas vasta kaj spegulas vivon de ordinaraj homoj. Liaj spektantoj inkluzivas maljunulojn, infanojn, virinojn, modajn junulojn kaj eĉ intelektulojn.

Samtempe kun tio, Ying Da kiel prezidanto aperas en studio de televida programero Scenejo por Geedzoj. La programero priparolas aman kaj edziĝan rakonton de famaj geedzoj. Rapide la programero gajnis altan rigardan proporcion. Ying Da opinias, ke tio dependas de tio, ke li heredas sian konsekvencan humuran stilon dum prezidado kaj alportis ĝojecon al spektantoj. Li diris:

"La programo estas manifesto de mia propra stilo. Mi neniam volas fari tion malĝojiga. Rememorinte kelkaj geedzoj ne povas sin regi por plori, en tia situacio, mi per mia humuraĵo lubrikas la fenomenon."

Dum prezidado de la programero, emociaj travivaĵoj de multaj geedzoj inspiras lian krean senton. Li diris:

"Iam dum dialogo, rakonto de geedzoj estas interesa, tamen tiuj geedzoj ne deziras profundigi la temon. Poste mi pensis, ke mi kameraados situacian komedion speciale por esplori kaj diskuti pri rilatoj de geedzoj. Programero interesa kaj plaĉa al spektantoj, ekzemple post reedziĝo, kiel oni kunvivas kun gefiloj de la alia flanko. Surbaze de tio, mi ordigis multajn aferojn kaj metis ilin en unu geedzecon. Tial formiĝis nova situacia komedio."

La nova situacia komedio titoliĝas "Edziĝo kun Infano" kaj estas atentata de spektantoj. Nun Ying Da havas Planon 720. T.e. komence de septembro de la kuranta jaro, li komeraados situacian komedion je 2 pecoj ĉiutage kaj tial dum unu jaro, formiĝos serioj el 720 pecoj. Tiu situacia komedio dissendiĝos en la 1-a de januaro de la venonta jaro. Ying Da deziras per tia kompakta dissenda formo, akceli disvolviĝon de la ĉina situacia komedio.