• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-22 15:37:29    
Ĉinaj protektataj bestoj-- Loriso (foto)

cri

La loriso (Nycticebus coucang) el la ordo de primatoj kaj familio de lorisedoj troviĝas en al provinco Junnan kaj la aŭtonoma regiono Gŭangŝji de Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio kaj sudorienta Azio. Ĝi estas fortika, kun mallongaj kaj dikaj membroj, ronda kapo, mallongaj oreloj kaj grandaj kaj rondaj okuloj. Ĝi povas vidi en nokto. La angulo inter la dika fingro kaj la aliaj 4 fingroj kaj tiu inter la dika piedfingro kaj la aliaj 4 atingas 180 gradojn, kio faciligas al ĝi kapti arbobranĉojn. La loriso portas densajn kaj mallongajn harojn, kaj de inter la okuloj ĝis la buŝo estas blanka strio. La haroj ĉirkaŭ la okuloj estas malhelkoloraj kaj tiuj sur la dorso brunaj aŭ abeloflavaj. Kaj laŭ la spino de la kapo ĝis la vosto etendiĝas malhelbruna strio.

La lorisoj vivas en tropikaj pluvaj arbaroj aŭ en subtropikaj densaj arbaroj. Ordinare ili agas sur branĉoj de altaj arboj aŭ inter arbedoj. Tage ili kaŝas sin en arbotruoj aŭ dormas sur arbobranĉoj. Dum dormado ili kutime kuntiras la kapon, kolon kaj antaŭajn krurojn inter la postajn krurojn. Nokte ili serĉas manĝaĵon kaj manĝas ĉefe insektojn kaj diversajn fruktojn, krome, ankaŭ foliojn, ĝermojn, semojn, birdetojn, ovojn kaj lacertojn.

La lorisoj vivas unuope aŭ pare kaj moviĝas tre malrapide. Por antaŭeniĝi, ili kaptas arbobranĉon per unu mano kaj poste movas la alian. Por serĉi manĝaĵon iam ili sin pendigas malsupren kun la piedoj kroĉiĝantaj al la branĉo. La lorisino gravedas 5-6 monatojn kaj naskas ĉiufoje unu idon, hazarde de idojn. La ido venas al la mondo, kun malfermitaj okuloj, kaj tuj post la naskiĝo ĝi povas kapti ventrajn harojn de la patrino, kaj post malpli ol unu tago ĝi jam povas sin pendigi sur branĉo per la piedoj. Kelkiam la ido kroĉas sin al la patro. La lorisidon helpas zorgi ĝiaj frato kaj fratino. La ido mamsuĉas 3-6 monatojn. Loriso povas vivi ĉ.10 jarojn.