• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-22 16:58:33    
Monda Tago kontraŭ Infanlaboro

cri

Junie de 2002 en Ĝenevo la 90-a Internacia Laborista Konferenco decidis, ke la 12-a de junio ĉiujare estu la "Monda Tago kontraŭ Infanlaboro", samtempe apelaciis, ke diversaj landoj de la mondo kompakte atentu problemon de infanlaboristo,pli kaj pli seriozan kaj prenu efikajn rimedojn por solvi tiun problemon.

Nuntempe en la mondo ekzistas 246 milionoj da infanlaboristoj, inter ili 73 milionoj estas malpli ol dek-jaraĝaj. Azi-Pacifika regiono estas la plej koncentra regiono de infanlaboristoj, la nombro de infanlaboristoj atingis 127 milionojn, okupante 60% de la totala nombro de infanlaboristoj en la mondo. Cetere preskaŭ 840 miloj da infanlaboristoj estas forkaptitoj kaj venditoj, servas kiel sklavoj aŭ devigite faras erotikajn servojn. En la mondo ĉiujare 22 miloj da infanlaboristoj mortas pro diversaj laborakcidentoj.

Apero de infanlaborista fenomeno estas necesa reago de malpliboniĝo de la socia medio. Milito, malriĉeco kaj malsano estas gravaj kialoj pri apero de infanlaboristoj. Kruela milito kaj malsano rabas vivon de sennombraj homoj kaj faras dekmilojn da infanoj kiel orfojn. Laŭ statistiko, ekde la jaro 1990, nur aidoso perdigis parencojn al almenaŭ 14 milionoj da infanoj aĝantaj malpli ol 15 jarojn. Malriĉa familia vivo devigas, ke iuj infanoj ne povus ne frue eniri la socion kaj fariĝi infanlaboristoj sklavigitaj kaj ekspluatataj.

En 2003 la "Monda Tago kontraŭ Infanlaboro" temis pri pli kaj pli serioza forvendado de infanoj. En 2004 la temo de la "Monda Tago kontraŭ Infanlaboro" estas atenti infan-domserviston. Infan-domservisto estas neplenaĝaj infanoj kiuj dungite faras dommastrumadon. La plej lasta statistika materialo de la Internacia Laborista Organizo montras, ke nuntempe ĝenerale ekzistas problemo de infan-domservisto en diversaj lokoj de la mondo. Tiuj infanoj estas senigitaj je ĝuendaj rajtoj, ne havas ŝancon por akcepti edukadon, longatempe devigite laboras, gajnas malaltan salajron aŭ ne havas salajron kaj eĉ ĉiam kaj ĉie vizaĝas al danĝero de forvendado, sklavigado kaj deviga laboro kaŭzanta damaĝon kaj vundon al korpa kaj anima sano. Por solvi tiun problemon, la Internacia Laborista Organizo jam ellaboris planon pri preventado kaj protektado al infan-domservistoj kaj prezentis duoblan strategiojn pri translokigo de infan-domservistoj kun malicaj laborkondiĉoj kaj malalta salajro kaj plibonigo de laborkondiĉoj por ili.