• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-22 17:42:38    
Vojaĝo al Taiyuan (2)

cri
La prapatra templo Jinci estis konstruita en la 11-a jarcento a. K, kaj en la sekvantaj jaroj ĝi spertis rekonstruadon kaj plivastigon. La hodiaŭa templo jam estas granda ensemblo konsistanta el haloj, domoj, pavilonoj, kioskoj, terasoj, portaloj kaj pontoj. Preskaŭ en ĉiu paŝo, turistoj povas scii interesan rakonton aŭ legendon. S-ro Ning Qiwen, vojaĝanto el Pekino, diris:

"Multas kulturaj relikvoj en la prapatra templo Jinci. Fakte ĝi estas miniaturo de la loka kulturo. Troviĝas multaj antikvaj konstruaĵoj kaj historiaj restaĵoj. Belas ankaŭ naturaj pejzaĝoj. La loko estas tre vizitinda."

El la vidindaĵoj de la prapatra templo Jinci, la plej interesa eble estas la Fonto Nanlao. Pri ĝi cirkulas jena legendo:

Knabino kun la familia nomo Liu edziniĝis en la vilaĝo Gutang, kie situas la templo. Laŭ ordono de la bopatrino, la bofilino Liu ĉiutage devis vektporti akvon el fora puto, kaj pro la longa distanco inter la puto kaj la hejmo, la bofilino Liu povis tion fari nur unu fojon en ĉiu tago. La bopatrino havis la strangan kutimon, ke ŝi trinkis akvon nur el la sitelo metita tuj apud ŝi. Iutage, kiam la bofilino Liu atingis la duonvojon vektportante akvon el la fora puto, ŝi renkontis oldulon kondukantan ĉevalon, kaj la oldulo petis de ŝi akvon por sia ĉevalo. Rimarkinte la polvo-plenan vizaĝon de la oldulo, kiu evidente vojaĝis longan vojon, la bofilino Liu senhezite konsentis kaj donis al la ĉevalo akvon de la malantaŭa sitelo. Tamen, eble pro fortega soifo, la ĉevalo, fintrinkinte unu sitelon da akvo, elĉerpis ankaŭ akvon de la antaŭa sitelo. Tio ege embarasis la bofilinon Liu. Kon fari? Tempo mankis por preni akvon el la fora puto, ĉar baldaŭ vesperiĝos. Sed, revenonte hejmen kun la du malplenaj siteloj, ŝi certe estos insultata de la bopatrino. Tiumomente la oldulo donis sian vipon al la bofilino Liu kaj diris, ke ŝi akceptu ĝin, kaj post reveno al la hejmo, ŝi bonvole svingu la vipon en akva vazo, tiam akvo mem ŝpruciĝos. La bofilino Liu maltrankvile revenis al la hejmo, kaj tuj provis la vipon. Jes, vere ĝi efikis! Poste la bofilino Liu ne plu bezonis vektporti akvon el la fora puto. La bopatrino fine trovis ŝian sekreton. Iun tagon, la bopatrino permesis al la bofilino Liu viziti sian patrinan hejmon, kaj post foiro de la bofilino Liu, la bopatrino ŝtelis tiun vipon por provi ĝian magian povon. La bopatrino svingis la vipon en la akva vazo multajn fojojn, rezulte akvo ektorentis el la akva vazo senĉese, tio timigis la bopatrinon, kaj ŝi urĝe sendis homon al la bofilino Liu, ke ŝi rapide revenu. La bofilino Liu haste rapidis al la hejmo kaj sin ĵetis sur la akvan vazon. Laŭdire ŝi ĝis nun ankoraŭ sidas sur la akva vazo, el kiu akvo fluas seninterrompe dum miloj da jaroj. Jen estas la Fonto Nanlao.

Ĉu la rakonto estas vera okazintaĵo aŭ ne? Pri tio neniu scias. Tamen estas vere, ke el la Fonto Nanlao senĉese fluas la trevideble klara akvo, impresante per ia mistera nuanco.

Estante internalanda urbo, Taiyuan estas bonŝanca, ĉar la rivero Fenhe, granda branĉo de la Flava Rivero, trafluas la urban kvartalon. Kiel granda arterio, la rivero Fenhe provizas la urbon per la granda kvanto da akvo por industriaj entreprenoj kaj ĉiutaga vivo. La Parko Fenhe konstruita laŭ la rivera bordo estas bona loko por feriado. La parko longas je 6 kilometroj kaj larĝas je 500 metroj, kun rivera fluo en la centro kaj gazonoj ambaŭflanke. S-ro Gao Xianchen, kiu loĝas apud la rivera bordo, diris:

"En la jaro 2002, la pitoreskejo de la Parko Fenhe gajnis la grand-premion de Unuiĝintaj Nacioj pri la homloĝa medio. Por la parko, la magistrato de la urbo Taiyuan asignis miliardon kaj 200 milionojn da juanoj. Sur ĝia tereno kovriĝas gazonoj kaj arboj, establiĝis naĝejo, korpopilka stadiono kaj aliaj sportejoj. La parko estas tre bona feriejo"