• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-22 19:32:15    
Ceremonio de Kapo-ornamaĵa Surmetado de Juguroj

cri
Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio, la sociaj organizoj de juguroj estis triboj, kaj ĉiu tribo konsistis el pluraj klanoj. Ĉiu tribo havis estron kaj vicestron, kiuj estis regantoj de la tribo kaj havis la plej superan potencon. La triboj estis gvidataj de la granda ĉefo. La granda ĉefo kaj la tribestroj estis heredataj. La tribestroj havis komunan familian nomon An. Laŭdire, ĝi estis donita de imperiestro.

Ĝenerale la juguraj viroj portas longan robon kun la alta kolumo kaj malfermiĝo maldekstre, bulĉapelon aŭ blankan feltan ĉapelon kaj ledajn botojn. Ĉe la maldekstra orelo pendas granda orelringo kaj ĉe la zono glavo, fajrilo, siliko, budho-statueto, vinujo, flartabakujo, pipo kaj aliaj. Ili konservas longan harligon kun silkfadena nodo ĉe la fino kaj ĝin volvas sur la verto.

Ankaŭ virinoj portas altkoluman robon, veŝton ekstere, botojn kaj zonon ruĝan, purpuran aŭ verdan, kun du finoj pendantaj malantaŭe. Maldekstre de la zono ligiĝas kelkaj koloraj naztukoj, kaj ĉe la kolumo kaj manumoj estas broditaj koloraj borderoj. Ili portas klarioneskan ruĝfranĝan ĉapelon aŭ tiun plektitan el aĉnatero. La ĉapelo estas borderita per du nigraj silkaj strioj. La antaŭa rando estas etendiĝanta kaj la malantaŭa iom leviĝanta. La ĉapela supro ornamiĝas per ruĝfedena kvasto, iuj eĉ per diversaj desegnaĵoj broditaj. Junulinoj havas kvin aŭ sep harligojn kaj portas cilindran ĉapelon kun ebena supro kaj cirkla ruĝa bido-kvasto sur la larĝa rando. Pompe vestita virino portas ĉapelon kun ruĝa reteskaĵo pendanta de ĝia supro. La edziniĝintaj virinoj portas longbendan kapo-ornamaĵon, nome, ili plektas unue la hararon en tri harligojn, unu el ili pendas malantaŭ la dorso, kaj la aliaj du antaŭ la brusto. Ankaŭ la kapo-ornamaĵo en tri strioj ligiĝas sur la harligoj. Ĉiu strio estas formita el tri partoj ligitaj per metalaj ringoj, kaj inkrustita per arĝentaj platoj, koralo, agato, koloraj bidoj, konko kaj aliaj, kiuj formis belajn desegnaĵojn. Kiam ili iras, ĉiam tintadas la arĝentaĵoj, bidoj kaj konkoj.

La kapo-ornamaĵo de juguraj virinoj estas belega, kaj solena ĝia surmeta ceremonio. Surmeto de la kapo-ornamaĵo estas ceremonio nepre plenumenda por juguraj junulinoj antaŭ la edziniĝo. Kiam knabino atingis la aĝon de 15 aŭ 17 jaroj ( nepre estu la nepara cifero ), ŝi devas sperti la surmetan ceremonion de kapo-ornamaĵo, kaj nur post tio ŝi havas liberecon iri al socia aktivado kaj rajtas kolombumi kun junulo kaj edziniĝi. Antaŭ tio, ŝi estas malpermesata libere kontaktiĝi kun junuloj. La persono kaj la tempo por surmeti la kapo-ornamaĵon estas difinitaj de lamao per aŭgurado.

La ceremonio por surmeti la kapo-ornamaĵon ĝenerale okazas je tagiĝo. Apud la granda familia tendo oni starigas malgrandan tendon kaj invitas lamaon reciti sutron. Du sinjorinoj, laŭ la antaŭelektita tempo bonaŭgura, surmetas la kapo-ornamaĵon sur la knabinon antaŭ la gastoj en la granda familia tendo, poste la knabino prezentas bovlon da teo al ĉiu gasto. Post tio, la knabino, kovrante sian vizaĝon per ĉapelo, iras al la malgranda tendo akompanate de la du sinjorinoj, kaj tie ŝi sidas ĝis kiam la gastoj foriras posttagmeze, kaj tiam ŝi revenas al la granda tendo. Post la ceremonio, oni donas al du sinjorinoj donacojn por esprimi dankon. Plenuminte la surmetan ceremonion, iuj knabinoj ankoraŭ loĝas kune kun siaj gepatroj en la granda tendo, kaj aliaj loĝas en alia tendo nove starigita.