• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-23 10:33:51    
La grava urbo Lanzhou (2)

cri
NOVA INDUSTRIA URBO
Lanzhou havas historion de pli ol 2000 jaroj, tamen ĝi estas nur pli-ol-40-jara, kiel nova industria urbo.
Petrol-kemia industrio en Lanzhou estas plej forta. La Lanzhou-a rafinejo, Lanzhou-a Kemiindustria Kompanio kaj aliaj grandaj entreprenoj troviĝas en Xigu-distrikto de la urbo. Tial Xigu fariĝis industria distrikto de la urbo.
Xigu-distrikto distancas de la urbocentro je 25 km. Sur la larĝaj stratoj cirkulas multaj veturiloj, kies granda parto estas kamionoj. Mi vizitis la Lanzhou-an Rafinejon. Tie mi vidis diversajn tubojn, per kiuj interkomunikiĝas ĉiuj laborejoj kaj rafin-turoj. Tie gigantaj cisternoj staras en bona ordo. Inter la turoj kaj cisternoj estas gazonoj kaj florbedoj.
La Lanzhou-a Rafinejo estas la plej frua nafto-prilaborejo de Ĉino. En 1958, kiam ĝi komencis produktadon, ĝi estis simpla entrepreno pri rafinado, sed nun ĝi estas sinteza entrepreno pri kemiindustrio, mekanikaj instrumentoj, premujoj, projektado kaj muntado. Ĝia jara prilabor- povo estas 5 milionoj da tunoj da nafto. Ĝi estas la plej granda rafinejo en okcidenta Ĉinio.
La Lanzhou-a Kemi-industria Kompanio, proksime de la Lanzhou-a Rafinejo, estas granda entrepreno konstruita en la 50-aj jaroj. Komence ĝi enkondukis el Sovetunio ekipaĵojn por kemisterka kaj kaŭĉuka fabrikoj kaj poste havis ekipaĵojn por butadiena stirena kaŭĉuko kaj pro tio Chinio ekhavis sian propran sintezan kaŭĉukon. Post tio ĝi starigis novajn instalaĵojn kaj efektivigis transiron de gren-olea kemi-industrio al la petrola. Surbaze de tio, post la 80-aj jaroj ĝi starigis nafto-distilan instalaĵon por pli ol 600000 tunoj da nafto en la jaro kaj etilenan instalaĵon de la internacia nivelo de la 80-aj jaroj. Dank' al tio, ĝia jara produktopovo de etileno atingis 80000 tunojn.
La supre menciitaj 2 grandaj entreprenoj kaj iliaj najbaraj fabrikoj grandaj kaj malgranda vidigas la brilan perspektivon kaj latentajn fortajn de industrio en la okcidenta parto de Ĉinio.
POR PLIBELIGI LANZHOU
Moderna industrio disvolvis Lanzhou kaj samtempe kaŭzis al ĝi seiozan polucion.
En 1977 la polucio en la centro de Lanzhou fariĝis tre serioza kaj lanzhou-anoj do metis mediprotekton en la tagordon.
S-ro Yu Xionghou, estro de la urba mediprotekta buroo, konigis min pri la kaŭzoj de la plucio. "Ambaŭflanke de la urbo estas montoj, kaj Lanzhou estas tipa ruband-forma urbo. Limigite de la topografio, la tiea malpura aero tre malfacile disfluas, kaj plie, pluvokvanto estas malgranda, vaporiĝa kvanto granda kaj la loĝantaro kreskas rapide. Precipe en vintro karbobruligo pligravigas la polucion."
Kontraŭ tio la magistrato alprenis serion da rimedoj, kiaj trans formado de fornoj por la popola vivo kaj industrio, kolektiva hajtado, malfunkciigo kaj translokado de grave poluantaj fabrikoj kaj sinteza traktado de ellasitaj substancoj de iuj grandaj entreprenoj. Tiuj rimedoj donis bonan efikon. En la lastaj dek jaroj la industria produktovaloro de la urbo kreskis jaro post jaro kaj la loka ekonomio disvolviĝis kontinue, dum la media kvalito ne malboniĝis kaj la akva kvalito de la parto de la Flava Rivero en Lanzhou atingis la normojn difinitajn de la ŝtato.
S-ro Yu diris al mi ankaŭ, ke por akceli pliboniĝon de la urba medio kaj sinteze trakti la median polucion oni efektivigas nun la "Ĉiel-bluigan panon" kun arbarizado kaj livero de gaso, sunenergio kaj karboj kiel la ĉefa enhavo. Por tio la urbo investis 1.45 miliardojn da juanoj al gas-tuba sistemo, unuigita hejtado k.a.
Samtempe kun tio, ankaŭ la grandaj entreprenoj rapidigas siajn paŝojn por plibonigo de la medio. Proksime de la Lanzhou-a Rafinejo estas bela surakva parko kun naĝejo de 10000 kvadrataj metroj kaj artefarita lago de 35000 kvadrataj metroj. Sur la lago remas boatoj Kioskoj, pavilonoj, koridoroj kaj pagodoj dissemiĝas en la arbaro, floroj aromas en la tuta parko. Sed sciu, ke la klara akvo de la lago estas traktita akvo ellasita de la Lanzhou-a Rafinejo.
Dank' al pliboniĝo de la medio, sovaĝaj anseroj kaj aliaj birdoj, ne viditaj de multaj jaroj en la urbo, reflugis al la Flava Rivero. Tie vidiĝis ankaŭ mevoj, viditaj neniam antaŭe sur la rivero. Kvankam oni ankoraŭ devas fari multon por la media protektado, tamen en Lanzhou la media polucio estas fundamente bremsita. Lanzhou fariĝos pli bela kaj pli pura urbo.