• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-23 10:33:45    
Profundaj sentoj al la Silka Vojo (1)

cri
Partoprenantoj de la 71-a UK en Pekino en 1986 eble ankoraŭ memoras la danc-dramon "Silka Vojo" ludatan de ĉinaj artistoj. La flirtaj danc-movoj, pimpaj kostumoj, ekzotikaj muzikoj kaj graniozaj scenoj bone impresis ĉiujn spektantojn.
Kiam mi renkontis artistojn de la danc-dramo en Lanzhou, mi estis refoje kortuŝita ne nur de ilia profunda amo al la Silka Vojo.
LA DRAMO SURSCENI-GANTA LA ANTIKVAN VOJON
Leviĝis la kurteno. Aperis sur la scenejo movoplena strato de Dunhuang. Sur la strato iris ĉinoj kaj okcident-aziaj komercistoj. La dramo kondukis la spektantojn el modernaj urboj al la senlima Gobio kaj antikva Silka Vojo, sur kiu sonadis kamelaj tintiloj, al la Granda Muro kaj ŝtonkavernaroj de Dunhuang. Jen okazintaĵo en la prospera Tang-dinastio. La travivaĵo de maljuna pentristo Zhang kaj lia filino Yingniang kaj la intima amikeco inter ili kaj persa komercisto konigas la amikecon inter la popoloj ĉina kaj okcident-azia. Ili konigas ankaŭ, ke la Silka Vojo ne nur taugis por komercado, sed ankaŭ funkciis kiel kultura ponto, ĉar dank' al ĝi, Ĉinio sorbis sukojn de la okcidentaj artoj, kiaj muziko, danco kaj pikturo. Parolante pri la kultura trezoro de Ĉinio, oni ne povas ne mencii la historian rolon de la Silka Vojo kaj la influon de la artoj de okcidentaziaj landoj.
Iasence oni povas diri, ke la danc-dramo "Silka Vojo" revivigis la artajn figurojn sur freskoj de Mogao-ŝtonkavernaro en Dunhuang kaj la antikvan muzikon de Tang-dinastio, kristaliĝon de la kultura interŝanĝo inter la Oriento kaj Okcidento kaj samtempe dotis ilin per orientaj trajtoj. Ni prenu la pimpajn kostumojn kiel ekzemplon. Iu eksterolandano diris: "La kostumoj de cento da dancistoj vidigas ĉiujn plej belajn kolorojn de la mondo." El tiuj belaj kostumoj oni konas la koncepton de Tang-dinastio pri beleco de la homa korpo. La tiamaj homoj ŝatis diversajn dekoltaĵojn kaj en la danc-dramo oni povas vidi,kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en danc-dramo oni povas vidi, kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en Hindio siatempe. La danc-movoj estis multe influitaj de tiuj en freskoj de la ŝtonkavernaro, kiaj danc-movoj de hindoj kaj nacimalplimultanoj en okcidenta Ĉinio. Estas ja okulfrapa la danc-movo pluki bivon post la dorso. Heroino Yingniang staris sur piedpinto kaj ĉe pirueto ŝi levis la manojn post la dorson kaj ekplukis bivon. Tiu pozo klare videblas en la fresko de la ŝtonkavernaro.
KOMPONAJHO DEĈIFRITA EN LA TUTA VIVO
S-ino Xu Qi, vicestrino de la Dunhuang-a Arta Teatro de Gansu-provinco, diris, ke por verki la danc-dramon la koregrafoj vojaĝis lau la antikva Silka Vojo kaj konsultis amason da materialoj. Ili vivis en Dunhuang pli ol 400 kavernojn kaj kopiis multe da freskoj.
Post la sukceso en la dancdramo "Silka Vojo" la teatro prezentis ankaŭ " Rakonto pri Harpo", "Muziko kaj Danco de Dunhuang", "Antikva Muziko de Dunhuang" kaj aliaj dramojn. Ili ĉiuj temas pri la Silka Vojo. Interalie, la dramo "Antikva Muziko de Dunhuang" estas opero kreita surbaze de "Komponaĵo de Dunhuang". Por deĉifri "Komponajho de Dunhuang" ĉinaj artistoj de pluraj generacioj dediĉis sian energion.
"Komponaĵo de Dunhuang" estis manuskripto de la akompanaĵo por bivo-ludado de laika ĉna kantodanco en la 9-a jc. Ghi, verkita en la muzika lingvo plej frue uzata en la mondo ĝis nun trovita, konsistas el 25 pecoj.
Dum jardekoj la ĉinaj kaj alilandaj fakuloj penadis deĉfri la komponaĵon. Nur en 1982 ghin sukcesis deĉfri profesoro Ye Dong de la Ŝanhaja Konservatorio, sed pro neĝusta deĉifrado de iuj signoj la muziko fariĝis malfacile komprenebla, melodio stranga kaj takto anormala. Kaj kiam oni atendis lian perfektigon de la deĉifrado, li mortis. Sekve de tio, la peza tasko denove deĉifri la komponajhon falis sur aliajn artistojn.
En la efektiveco, antaŭ prof. Ye oni jam studis pri la komponaĵo kaj studis pri la komponaĵo kaj publikigis disertaĵon kaj post li iuj esplorintoj ŝanĝis iujn notojn kaj faris ĝin orelplaĉa, kaj eĉ kun trajtoj de nacimalmulta muziko, tamen por tiu ŝanĝo malfacile troveblas historia bazo. Nun, kiam oni havas tute fidindan deĉifritan komponaĵon kaj surscenigis ĝin, oni kun granda malĝojo funebris alian artiston s-ro Xi Zhenguan.En 1982 s-ro Xi Zhenguan veturis al Francio. En la Pariza Biblioteko li vidis "Komponaĵo de Dunhuang" kaj aliajn historiajn materialojn. Kvankam oni diris al li, ke estas senditaj la fotokopiaĵoj de tiu komponaĵo al Ĉinio, li transskribis la komponaĵon kun granda ĝojo. De tiam li dediĉis sian tutan energion al ĝia esploro. Finfine li sukcesis fari novan deĉifradon al la komponaĵo, ke ĝi fariĝis fidinda kaj belsona. Kaj pli grave estis, ke li fundamente solvis la problemon pri taktoj komunaj al muziko kaj danco el al vidpunkto pri kunigo de poezio, muziko kaj danco. En 1994, kiam solene sursceniĝis "Antikva Muziko de Dunhuang", grave malsana s- ro Xi Zhenguan venis al la teatro en rulseĝo. La muziko kortuŝis lin ĝis larmoj. Post unu monato s-ro Xi adiaŭis la homan mondon kun profunda amo al la Silka Vojo.