• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-23 21:17:39    
Moro de Kapo-ornamaĵa Surmeto de Jugura Novedzino

cri
Se la surmeta ceremonio por la junulino okazas por ŝia edziniĝo, la ceremonio estas ankoraŭ pli solena. Kiam oni faras al ŝi tualeton kaj surmetas kapo-ornamaĵon, ŝia partinflanka onklo aŭ iu alia homo, speciale invitita kiel kantisto de la novedzino, kantas pri la kapo-ornamaĵa surmeto. La kanto legiĝas jene: Je la apero de la Venuso, estas la tagiĝo, tempas ja surmeto de la kapo-ornamaĵo por la knabino. Glim-brilas la Venuso, kara knabino surmetas la kapo-ornamaĵon, baldaŭ ekiros la akompanantaro de la novedzino, la knabinon oni sendos al la bopatrina hejmo.

Post kiam la knabino surmetis la kapo-ornamaĵon, ŝi iras al la malgranda tendo. Tie ŝia onklo, la gastoj kaj ŝia kantisto faras antifonadon. Iliaj kantoj estas diferencaj enhave. La kantoj de la knabino ĉefe esprimas ŝian dankon al la gepatroj pro ilia guvernado aŭ bedaŭron pro la disiĝo; la onklo kaj gastoj ĝenerale kantas por admono kaj konsolo. Origine, la knabino devas mem verki kaj kanti, poste, pro hontemo de la knabino, oni invitas viron el ŝia klano kanti anstataŭ ŝi. La novedzino sin kaŝas malantaŭ tuko en angulo de la tendo. Post la ceremonio, la gastiganto regalas gastojn per man-prena ŝafaĵo kaj aliaj manĝaĵoj. Dum la manĝado grandaĝuloj faras divenan drinkludon, la gejunuloj antifonas kaj tostas reciproke ĝis la sekvanta mateno.

En la sama tago aŭ en la sekvanta tago de la ceremonio, familianoj, parencoj kaj samklananoj akompanas la knabinon al la hejmo de la novedzo. Rajdante sur ĉevaloj, la novedzino kaj la akompanantoj kantas kaj vindrinkas. Renkonte al ili, la bonvenigantoj de la novedza flanko metas sur la vojo tapiŝon, ŝafaĵon kaj vinon. Kiam la novedzino atingas, la novedzo devas prezenti al ŝi hada-on (blanka silka rubando bonaŭguranta), vinon kaj manĝaĵon, kaj post ripozo oni daŭrigas la vojon. Tiam la gvidanto de la akompanantaro elektas kelkajn lertajn rajdantojn kaj dividas ilin en grupojn po du homoj. Ili sinsekve galopas al la tendo pretigita por la novedzino kaj ĉirkaŭrajdas trifoje. Dum ilia ĉirkaŭrajdo virinoj de la novedza flanko forte frapas en la tendo por timigi la ĉevalojn; kaj viroj ekster la tendo penas kapti la ĉevalojn de la gastoj. Per tio oni sin amuzas reciproke. Interalie, iu viro kun difektita ligna bovlo en mano, klopodas ataki malantaŭajn krurojn de la gastaj ĉevaloj por "forigi malbonon".

Kiam la akompanantaro kaj renkontantaro atingas la hejmon de novedzo, liaj familianoj kondukas ilin en la grandan tendon. Kiam la novedzino venas al la pordo, la novedzo devas depreni la bluan ŝtofstrion de sur la ĉapelo de la novedzino, forpafas ĝin per sago, poste difektas la arkon kaj sagojn, kaj forĵetas ilin ekster la tendon. En iuj lokoj, antaŭ ol la novedzino eniras en la grandan tendon, oni bruligas du fajrojn ambaŭflanke de la vojo, kaj la novedzino devas trairi la vojon. Tiam la novedzo pafas ŝin per mola salikobranĉa sago. Se la sago trafas la novedzinon, tio simbolas "bonaŭguron". Poste oni ĵetas la uzitajn arkon kaj sagon en fajron. Kiam oni kondukas la novedzinon en tendon, gasto el la novedzinaj akompanantoj kondukas blankan ĉevalon kaj sekvas la novedzinon ĝis la fajro kaj poste kondukas ĝin returne. Sur la frunto de la ĉevalo oni ligas hada-on. Tio montras, ke alvenis la novedzino sur la ĉevalo.

Post kiam la novedzino eniras en la tendon, ŝi unue prezentas la hada-on al la budho-statua niĉo, poste la nova paro riverencas kap-altere, la novedzino prezentas buteran teon al la bopatrino. Post la ceremonio, la novedzino revenas al la malgranda tendo kaj deprenas la kap-tukon. Tiam ŝia patro kaj aliaj samklananoj salutas parencojn kaj najbarojn de la novedzo, petante ilin bone zorgi la novedzinon, kaj metas la dotojn en la grandan tendon, por ke la gastoj spektu. Poste okazas grandioza festeno, kantistoj ekkantas en gajaj melodioj, la gastoj drinkas kaj tostas por beni la novan paron, dezirante al ili starigi feliĉan familion kaj kunvivi ĝis hargriziĝo. La spektakla festeno ofte daŭras kelkajn tagojn.