• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 08:36:38    
Chu Ming: Pri "Tio posta"

CRI
En la nuna epoko ŝanĝiĝas eĉ koncepto pri morto. Oni optimisme frontas eĉ al la vivofino.
La reformado kaj malfermo pli kaj pli feliĉigas la ĉiutagan vivon. Kaj la vivolongo "freneze" kreskas.
Post forpaso de respektindaj granduloj kaj karaj veteranoj, la tempo nature turnas sian atenton al la malpli maljunaj, aǔ ankoraǔ ne tiom oldaj, kiuj emeritiĝas kaj komencas pensi pri "tio posta".
Kamparanoj en monta regiono de Kejia* kutimas anticipe pretigi ĉerkon. En urboj oni bezonas nur malgrandan cindrujon. Sed nemalmultaj rezignas eĉ tian skatolon klarigante, ke konservo de cindro ne nur okupas spacon kaj kaǔzas polucion, sed ankaǔ lasas al posteuloj multe da ĝenoj. Ili do preferas ne tion postan, sed ion nunan.
Estas feliĉe al mi, ke miaj filo kaj filino tre amas min. En ĉiu semajnofino ni kune frandas ambrozion kaj gaje babilas.
Foje la filo aǔdigis humuraĵon. Mi anhelis pro ridego. Apenaǔ min regante, mi svingis la manon, ke li ne rakontu plu, alie mi mortaĉus pro ridego.
"Ni nepre ne perfidos vian instrukcion!" deklaris la filino. "Anstataǔ okazigi funebron, ni publikigos simplan informon: 'En ĉi tiu tago de tiu ĉi monato de ĉi tiu jaro, nia patrino akcidente mortis pro ridado. Bonvole memoru ŝian bonon kaj pardonu ŝin, se iam ŝi kaǔzis ion malagrablan!...'"
Ŝin interrompante mi mem aldonis, "Ankoraǔ, 'Nia patrino ŝajnis saĝa, fakte estis stulta en la tuta vivo. Posedante saĝeton ŝi facile kredis ion kaj tial ofte trompiĝis. Estis feliĉe al ŝi, ke en sia vivo ŝi renkontis multe da bonkoraj kaj komprenemaj homoj. Ĉi tie, en ŝia nomo, ni adresu eternan dankon al ĉiuj, kiuj en ŝia vivo ŝin amis kaj helpis.'"
La filino prompte min laǔdis. "Bone! Tre bone! Vi estas sufiĉe sobra pri vi mem. Vi diris, ke mi kaj la plijuna frato egale dividu viajn posedaĵojn. Sed ne estu tro egaleca la divido! Postlasu viajn manuskriptojn al li!"
Mia filo tuj skuis la kapon. "Ne ĝentilu! Ĉiom da manuskriptoj, prefere al franjo! Kelkadekjara laboro de panjo, valorega heredaĵo."
Mi komprenis, ke ili ŝajnigas malinklinon al miaj manuskriptoj. Mi denove ridegis. "Mi jam forbruligis ilin."
"Kio?!" Ambaǔ voĉoj, samtempe.
Kore valorigi la vivon, sincere ami la familianojn kaj amikojn, kaj ĉiujn en la patrolando, en la mondo – jen sekreto por longa vivo.
*Kejia: En la komenco de la 4-a jarcento, pro milito, parto de lokanoj loĝintaj en la baseno de la Flava Rivero migris unuj post aliaj suden. Sudanoj nomis ilin Kejia (gaste loĝantaj), sed poste, anstataǔ "gasti", ili fikse enloĝiĝis. Iliaj posteuloj troviĝas en la nunaj provincoj Jiangxi, Fujian kaj Guangdong.