• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 15:21:15    
Esenco de porcelanaĵo---kaolino

cri

Karaj retlegantoj, ĉinaj porcelanaĵoj ĝuas internacian influon en la mondo. Historie multaj landoj ne nur importis ĉinajn porcelanaĵojn, sed ankaŭ aspiris lerni metiarton por baki porcelanaĵojn. Finfine ili trovis sekreton pri farado de porcelanaĵo de Jingdezhen, t.e. kaolino. Hodiaŭ ni konigos al vi esencon de porcelanaĵo, kaolino.

Kaolino estas bonkvalita materialo por baki porcelanaĵon kaj troviĝas en Jingdezhen, ĉina suda Jiangxi-provinco. Antaŭ trovo de la kaolino, la farado de porcelanaĵoj de Jingdezhen ĉiam prenis "porcelanaĵon ŝtonojn" (kvarcon, glimon, feldspaton ktp) kiel materialon. Komence de la 13-a jarcento, okazis krizo pri manko de materialo al farado de porcelanaĵoj de Jingdezhen. Tiam metiistoj de Jingdezhen trovis la bonkvalitan argilon en la vilaĝo Kaolino, malproksime de Jingdezhen je 45 kilometroj, t.e. kaolino. Ili kombinis ĝin kun la antaŭa materialo en bakado de procelanaĵoj kaj kondukis gravan reformadon en farado de porcelanaĵo.

Kaolino estas blanka kaj ĝia kontraŭfajreco atingas 1 735 gradojn. Kaj kontraŭfajreco de la antaŭa materialo nur estas 1 150 gradoj kaj sub tia temperaturo estas facile por porcelanaĵo transformiĝi. Alta kontraŭfajreco de kaolino ne nur reduktis proporcion de transformiĝo de porcelanaĵo, sed ankaŭ plibonigis ilian fizikan naturecon. Dank' al kaolino, de la 13-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, la farado de porcelanaĵoj de Jingdezhen eniris en sian oran periodon kaj tekniko por farado de porcelanaĵoj atingis kulminon. Ĉio firme solidigis la pozicion de Jingdezhen kiel centrourbon de porcelano en Ĉinio.

Porcelanaĵoj de Jingdezhen estis enkondukataj kaj malproksime vendataj en mondaj diversaj lokoj kaj fariĝis raraĵoj ĉasitaj de nobeloj de diversaj landoj. Ĝia delikateco kaj multekosteco impulsis tieajn faradon de porcelanaĵoj kaj imitadon al ĉinaj porcelanaĵoj. En la 8-a jarcento, iu reĝo en persa golfo ordonis konstrui kilnon por imite baki ĉinajn porcelanaĵojn, tamen malsukcesis. De la 17-a jarcento ĝis la 18-a, pollanda reĝo Saxony havis fortan inklinon al ĉinaj porcelanaĵoj kaj ordonis, ke necesas trovi sekreton por baki ĉinajn porcelanaĵojn. Du germanaj sciencistoj dum longdaŭra eksperimento trovis, ke materialo estas ŝlosila.

De miloj da jaroj, homoj de diversaj landoj senĉese klopodas por trovi sekreton pri bakado de ĉinaj porcelanaĵoj kaj estas franca predikisto Francois Xaviercl' Entreclles, kiu reale disvastigis teknikon de farado de porcelanaĵoj de Jingdezhen al okcidentaj landoj. Tiu predikisto faris misiistan laboron en Jingdezhen de la provinco Jiangxi je 20 jaroj kaj en tiu periodo, kiel urbo de farado de porcelanaĵo, Jingdezhen estis en sia ora periodo. En la jaro 1712, li sendis leteron al Eŭropo kaj en la letero li detale menciis teknikon pri farado de porcelanaĵoj de Jingdezhen kaj tio tuj kaŭzis tiean ardan tajdon por lerni bakadon de porcelanaĵoj, tamen ankoraŭ ne sukcesis. Poste la predikisto laŭ ordono, refoje veturis al Jingdezhen por fari enketon kaj sendis specimenon de kaolino al Eŭropo.

En 1755, eŭropanoj finfine trovis lokan kaolinon kaj unuafoje sukcesis bakado de similaj porcelanaĵoj de Jingdezhen en 1768.

Tial uzo de kaolino ne nur estas evento kun epokfara signifo en la historio de farado de porcelano de Ĉinio, sed ankaŭ estas grava reformado en la historio de farado de porcelano de la mondo.

En la jaro 1869, germana fama geologo Richthofen venis al la vilaĝo Kaolino por fari esploron. En sia verko, li faris detalan konigon pri kaolino kaj kreis novan vorton---kaolino per prononco de Kaolino. Nun, kaolino, titolita per la nomo de tiu ĉina vilaĝo, jam estas termino en internacia argila mineralogio kaj populara nomo de la monda porcelana argilo.