• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 17:36:34    
Serĉi dancan partneron tra la mondo

cri

Ĉina Scienca Akademio estas la plej granda nacia institucio pri scienca esplorado de Ĉinio, por senĉesa kreado sur scenejo de scienca esplorado, en multaj jaroj, la akademio alte atentas serĉi dancan partneron kadre de la mondo por disvolvi vastajn internaciajn kunlaborojn. En la hodiaŭa programero, ni iom parolu pri tio.

En la fino de la pasinta jaro, du sondaj satelitoj de Ĉinio oficiale funkciis, ili sendis amason da altkvalitaj observaj donitaĵoj al la tero. Tio simbolas, ke la unua granda spaca kunlabora plano de Ĉinio kaj Eŭropa Unio – "Du-Satelita Plano" eniris praktikan etapon. Vicestro de la Buroo de Studado kaj Disvolvo de Altteknikoj de la Ĉina Scienca Akademio, s-ro Liu Bo konigis:

"Nuntempe la du satelitoj bone funkcias, multaj donitaĵoj el tiuj senditaj de la satelitoj estas unuafoje trovitaj. Sciencistoj de Ĉinio kaj Eŭropo jam publikigis pli ol 70 disertaĵojn pere de analizo pri tiuj donitaĵoj."

"Du-Satelita Plano" estis unue ellaborita de sciencistoj de la Ĉina Scienca Akademio, kiuj esperis fari sondon al spaca medio de la terglobo utiligante du satelitojn rivoluantajn sur malsamaj orbitoj. Post ellaboro de la plano, ĝi tuj akiris vastan atenton en la internacia socio, precipe akiris pozitivan reagon kaj subtenadon de la Eŭropa Spaca Agentejo. Poste Ĉina Nacia Spaca Administracio subskribis interkonsenton kun la Eŭropa Spaca Agentejo por tio, ke la du sondaj satelitoj sendotaj de Ĉinio kunlaboru kun kvar sondaj satelitoj senditaj de la Eŭropa Spaca Agentejo, por realigi unuafojan 6-punktan sterean sondadon de la homaro al la spaca medio de la Tero, tio kreis kondiĉon al la homaro por pli bone koni la spacon.

La "Du-Satelita Plano" nur estas ekzemplo en internacia kunlaborado de la Ĉina Scienca Akademio. Estro de la Buroo de Internacia Kunlaborado de la akademio s-ro Guo Huadong esprimis, ke kiel nacia scienca institucio, por senĉese altigi sian esploran nivelon kaj plivastigi kampon kaj levi nivelon de scienca esplorado, la Ĉina Scienca Akademio nur devas senĉese plifortigi internacian kunlaboradon. Li diris:

"Kiel la plej granda nacia scienca institucio de evoluanta lando, la Ĉina Scienca Akademio bezonas lerni kaj fari interfluon kun sciencaj institucioj de evoluintaj kaj iuj evoluantaj landoj en la mondo kaj altigi nian nivelon per realaj kunlaboroj."

Nuntempe, la akademio jam subskribis longedaŭran kaj stabilecan interkonsenton pri internaciaj kunlaboro kaj interfluo kun sciencaj institucioj kaj universitatoj de pli ol 40 landoj, la nombro de interfluaj interkonsentoj inter esplorejoj superis 600.

Max Planck Societo estas la plej granda scienca institucio de Germanio kaj ĝuas altan prestiĝon en la scienca rondo de la mondo. Ĉina Scienca Akademio jam faris 30-jaran kunlaboron kun tiu societo. Nuntempe ĉiujare preskaŭ 200 ĉinaj sciencistoj faras longatempan kunlaboran esploradon en diversaj esploraj institucioj de la Max Planck Societo kaj multaj germanaj sciencistoj venas Ĉinion por fari esploradon. La kunlabora kampo de la du flankoj inkludas astrofizikon, astronomion, spacan sciencon, molekulan biologion kaj aliajn. Intervjuate prezidanto de la Max Planck Societo s-ro Peter Gruss diris:

"Ni ĝuste ŝajnas du flankoj en feliĉa geedzeco, la kunlaboro estas duobla venko. Dank' al tiu rilato, nia societo plivastigis talentulojn kaj esplorajn riĉfontojn en Germanio kaj eĉ en fremdlandoj, pli kaj pli multaj junaj sciencistoj trejnitaj de la Ĉina Scienca Akademio venis al diversaj esplorejoj de Max Planck por labori."

La formo de internacia kunlaborado de la Ĉina Scienca Akademio estas diversa, tio ĉefe inkludas sendi junajn sciencistojn ellandiĝi por fari komunan esploradon kaj altiri fremdlandajn sciencistojn labori en Ĉinio. Por establi teknikan platformon por komuna esplorado de la du flankoj, Ĉina Scienca Akademio ankaŭ establis pli ol 100 kunlabore esplorajn instituciojn en fremdlandaj sciencaj esplorejoj.

Aktive serĉante dancan partneron tra la mondo, la Ĉina Scienca Akademio samtempe sufiĉe montras sian talenton sur la monda sciencteknika scenejo. En la lastaj jaroj, pli kaj pli multaj ĉinaj sciencistoj aperis kaj viglis sur la internacia sciencteknika scenejo. Laŭ statistiko, nuntempe pli ol 100 ĉinaj sciencistoj estis elektitaj kiel fremdlandaj akademianoj de la usona Nacia Akademio de Scienco kaj aliaj fremdlandaj sciencaj akademioj aŭ akademianoj de la Scienca Akademio de la Tria Mondo. Ĉiujare sciencistoj de la Ĉina Scienca Akademio ankaŭ organizis kaj partoprenis en amaso da internaciaj sciencaj kunvenoj, akademiaj prelegoj de iuj ĉinaj sciencistoj ankaŭ fariĝis grava raporto en tiuj internaciaj kunvenoj.