• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-25 08:53:25    
Cong Weixi: Tombejo de Amo

CRI
Vintre, blovata de frosta vento, ĝi kuntiras la ŝultrojn kaj kolon, kaj la verukozaj vergoj tre similas elstarajn tendenojn de mortanta maljunulo. Somere, la velkinta arbo reviviĝas, prezentante faskon kaj faskon da smeraldaj folioj, kiuj teksas per si verdan ombrelegon kiel krinolinon de ĉarma knabino, treniĝantan ĝis la tero.
Kiom aĝas ĉi tiu ombrela soforo? Tio ne gravas. Sed la arbo havas tre altan praktikan valoron. En iu tago, majstro Meng trafis ŝtormon, fininte laboron el meza skipo en leda fabriko. Li haste kuris al la ombrela soforo por esti ŝirmata kontraǔ la pluvego. "A--!" Li ekkriis kaj tuj sin retiris. Fulmo helpis al li vidi ĉarman vizaĝon, konatan al li – li neniel povis rememori, en kiu televida filmo tiu vizaĝo estis vidata. Tute egale, tiu certe estas nefama aktorino. Li vidis ne la vizaĝon de viro ĉe ŝi, sed nur lian dorson. En la pluvego li kuris rekte hejmen, riproĉante sin kiel "stultan oldaĵon".
Kvankam majstro Meng estis jam maljuna, tamen lia ordinarula koro apenaǔ dekoloriĝis. Ĉiufoje, post kiam la meza skipo finiĝis, li preterpasis la ombreleskan soforon kaj senvolece ĵetis almenaǔ du rigardojn al la arbo. Ho, se li ne farus tion! Li jam ion rikoltis: Tiu junulino ĉiam portas sandalojn faritajn el blanka ledo produktita de la fabriko en kiu li laboras. Li tre surpriziĝis. La junulo portas ledŝuojn, ĉiufoje malsamajn, jen brunajn, jen rizkolorajn, jen nigrajn; eĉ la ŝutipoj ĉiufoje ŝanĝiĝas... Diablo! Filo de ŝuvendeja mastro? Alie, kiel li povus havi tiom da ledŝuoj? Majstro Meng jam rimarkis 18 parojn da diferencaj ledŝuoj.
Subite bona ideo venis al li en la kapon. Li do, kunportante paperon kaj krajonon, ofte sidis sur benko kontraǔ la soforo. Por ŝtele rigardi ilian amindumadon? Sidante sur la benko, li desegnis la ŝuojn portatajn de la viro, por prezenti la bildojn al la fabriko kaj per tio plifortigi konkurencan povon de la fabriko sur la merkato. Post kelkaj fojoj li subite trovis el la jam faritaj desegnoj, ke ĉiufoje malsamas eĉ la grandeco, larĝeco kaj planduma dikeco. Kiajn piedojn tiu bravulo havas?
?
?
Post 3 demandosignoj majstro Meng perdis intereson pri la desegnado. Li turnis sian atenton al la blankaj ledsandaloj. En kiu filmo ŝi ludis rolon? Kiel ŝi nomiĝas? Majstro Meng kondamnis sin pro aĉa memoro.
Fine, en iu tago, televidila ekrano revenigis al li la memoron. Televida stacio estis reelsendanta mitan teatraĵon titolitan "Blanka Serpento". Li tuj rekonis la vizaĝon de la aktorino, kiu ludis la rolon de Bai Suzhen, firme fidela al la amo. Li tuj malŝaltis la televidilon. Ondis amaro kaj acerbo en lia koro.
"Ve, kia fidela Bai Suzhen!"
De tiam majstro Meng, reirante hejmen, evitis la scenejon sub la ombrelo aǔ krinolino de la maljuna kaj tolerema soforo.