En la 23-a de marto, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan avertis, ke pro la limigita nombro de pacprotektaj soldatoj de Unuiĝintaj Nacioj en Kotedivoiro kaj ankaŭ pro tio, ke diversaj sektoj de kotedivoiraj armitaj fortoj preparas sin por eventuala milito, Kotedivoiro vizaĝas al la danĝero de refoja eksplodo de interna milito. Tio alportos netakseblajn perdojn al la kotedivoira popolo kaj al la tuta okcident-afrika regiono.
En septembro de 2002 en Kotedivoiro okazis nesukcesinta ŝtatrenverso, kio kaŭzis la eksplodon de la interna milito. En januaro de 2003 diversaj sektoj subskribis pacan interkonsenton, konsentis pri ĉesigo de la interna milito kaj establis la registaron de nacia interpaciĝo. Tamen la antaŭa kontraŭ-registara armita forto, la nuna sekto de "Novaj Fortoj", rifuzis malarmadi kaj nun ankoraŭ regas la nordan regionon de Kotedivoiro, kontraŭstarante kun la registara armeo, kiu regas la sudan regionon de Kotedivoiro.
Post la eksplodo de la kotedivoira interna milito, Francio, la eksa kolonianta lando de Kotedivoiro, aprobite de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, sendis pacprotektan trupon kun pli ol 4 000 soldatoj al Kotedivoiro. Poste ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj sendis pacprotektan trupon de pli ol 6 000 soldatoj. La du pacprotektaj trupoj establis en la meza parto de Kotedivoiro militan "bufrozonon" de oriento ĝis okcidento por apartigi la sekton de "Novaj Fortoj" kaj la armeon de la kotedivoira registaro.
Analizistoj opinias, ke la limigita nombro de pacprotektaj armeanoj estas unu el la ĉefaj kialoj de la malpliboniĝo de la situacio en Kotedivoiro. Krom gardado en la milita "bufrozono", la pacprotekta trupo de Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ surŝultrigas superrigardon de malpermeso de armila vendado al Kotedivoiro, protekton de la sekureco de la institucioj kaj personaro de Unuiĝintaj Nacioj en Kotedivoiro kaj aliajn devojn. Por tiuj taskoj 6 mil soldatoj estas tute ne sufiĉaj. En decembro de la pasinta jaro Kofi Annan proponis sendi pliajn 1 200 pacprotektajn soldatojn al Kotedivoiro, kiuj speciale respondecus pri la sekureco de la institucioj kaj personaro de Unuiĝintaj Nacioj en Kotedivoiro, por ke la antaŭaj pli ol 6 000 soldatoj tute ĵetu sin en pacprotektajn agadojn. Tamen Usono malhelpis la pasigon de tiu ĉi propono.
Aliflanke, la garnizonado de la franca trupo por la pacprotektado atingos sian limdaton en la komenco de la venonta monato. Franca prezidento Chirac esprimis, ke se la gvidantoj de afrikaj landoj, inkluzive de la kotedivoira prezidento Laurent Gbagbo, postulos, ke la franca armeo retiriĝu, ĝi do retiriĝos el Kotedivoiro laŭ la limdato. Analizistoj opinias, ke nun en Kotedivoiro altiĝas la alvokoj kontraŭ Francio, Francio do probable retiros sian armeon el la lando. Se retiriĝos la franca pacprotekta trupo, la situacio de Kotedivoiro probable pli kaj pli malboniĝos.
Por pace solvi la nunan krizon en Kotedivoiro kaj restartigi la stagnintan pacan procezon, Afrika Unio kaj koncernaj institucioj kaj landoj jam faris multajn interpacigajn agadojn, tamen la rezulto estas malkontentiga.
|