• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-25 15:20:27    
Jingdezhen---fama urbo per farado de porcelanaĵoj (foto)

cri

Ĝenerale dirite, bakado de porcelanaĵo bezonas du ĉefajn procezojn modlado de adobo kaj bakado. Metiistoj devas teni ĝustan kvanton de argilo por modli adobon kaj per spertaĵo faris juĝon pri taŭga temperaturo por ke li decidu, kiam li ĵetu fajrolignon, sekan aŭ humidan kaj kiam li estingu fajron. Ne nur en modlado de adobo sed ankaŭ en bakado, sen dekjara spertaĵo oni ne povas fariĝi kompetenta metiisto. 72-jara maljuna metiisto Wang Yansheng diris:

"Ekde mia aĝo de 11 jaroj, mi lernis metiarton de mia patro. Nun jam 61 jarojn. En nia familio, la mirinda metio herediĝas de generacio al generacio."

Dank' al eksperta metiarto heredata de generacio al generacio, porcelano de Jingdezhen ĝuas nunan famecon. Inter multaj klasikaj porcelanaĵoj de Jingdezhen, estas porcelanaĵo kun ruĝa glazuro, kiu havas legendan signifon. La porcelanaĵo kun ruĝa glazuro estas porcelanaĵo kun multkolora glazuro, unu el la kvar famaj porcelanaĵoj. Imperiestra familio en la antikva Ĉinio prenis tian porcelanaĵon kiel ujon por fari preĝon. Bakada rimedo de tia porcelanaĵo originis ekde Ming-dinastio antaŭ pli ol 500 jaroj. Pro ĝia alta bakada malfacileco kaj malalta sukcesa proporcio, ĝia prezo estas multekosta. En la jaro 2002, iu bovlo kun ruĝa glazuro bakita antaŭ 200 jaroj, vendiĝis je 21 milionoj da hongkong-aj dolaroj.

Laŭ popola diro, en miloj da kilnoj, oni povas sukcese baki nur unu aŭ du tiajn porcelanaĵojn. Hodiaŭ turistoj povas apreci la raraĵon en porcelana muzeo de Jingdezhen. Laboranto de la muzeo sinjoro Rui Fosheng diris:

Nia porcelana muzeo en Jingdezhen estas la muzeo de speciala temo kun plej granda skalo kaj plej multaj konservataj porcelanaĵoj en Ĉinio. La muzeo kolektis kaj konservas delikatajn porcelanaĵojn de Jingdezhen en diversaj dinastioj.

Meze de preskaŭ 10 miloj da konservataĵoj de la muzeo estas malpli ol 20, porcelanaĵoj kun ruĝa glavuro. Krom tia porcelanaĵo, en la muzeo ankaŭ troviĝas blankaj procelanaĵoj kun bluaj desegnoj kaj multkoloraj porcelanaĵoj kun diversaj koloroj.

"En Jingdezhen, porcelano ne nur signifas riĉecon kaj kulturon, ankaŭ vivo de popolamaso de Jingdezhen rilatas al la porcelano. Brikoj de kilno alterniĝis ĉiujare kaj tiuj brikoj servas kiel konstrua materialo por adobo-domo kaj popola domo.

"Tia briko estas ege malmola kaj popolanoj de Jingdezhen prenas ilin kiel bonkvalitan konstruan materialon."

Karaj retlegantoj, la porcelano de Jindezhen de la provinco Jiangxi estas perlo de la ĉina kulturo. Nun, la tradicia farado de porcelanaĵoj kaj ĝia mirinda metio ankoraŭ herediĝas de generacio al generacio. Se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, ni rekomendu al vi Jingdezhen kiel unu el la turismaj celoj.