• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-25 16:37:25    
Tetrao (foto)

cri

La tetrao (Tetrao spp.) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de tetraonedoj havas 18 speciojn, kiuj vivas en la kontinentoj de Eŭropo kaj Azio kaj en la norda parto de Nord-Ameriko. 7 specioj el ili troveblas en Ĉinio, ĉefe en la Nordoriento. Sube prezentiĝas du specioj.

La tetrao parvirostrisa (Tetrao parvirostris) troviĝas en la Nordoriento de Ĉinio kaj orienta Siberio, Kamĉatko kaj Saĥaleno. Ĝi pezas 2,5 kg. La virbirdoj estas malhelbruna kaj la birdino bruna kun malhelbrunaj kaj blue brilantaj horizontalaj makuloj sur la supra parto de la korpo.

La birdoj vivas ĉefe en falfoliaj pinaroj, koreaj pinaroj kaj abiaroj. Vintre ili ofte arope migras al riverbordoj aŭ montvaloj. Ili manĝas foliojn kaj ŝoseojn de pinoj, abioj kaj betuloj, kaj berojn, semojn, insektojn, formikojn k.a.

La falcipeniso (Falcipennis Falcipennis) troviĝas en la malgranda Ŝing'an-montaro kaj malsupra baseno de la rivero Hejlongĝjang de nordorienta Ĉinio. Ĝi vivas ankaŭ en la regiono inter la supra baseno de la rivero Leno kaj la rivero Usuli kaj Saĥaleno. Ĝiaj flugplumoj aspektas falĉile. La plumoj de la birdino tre similas al tiuj de la virbirdo.

La falcipenisoj vivas en abiaroj, picearoj kaj falfoliaj pinaroj, kie kreskas ankaŭ rubusoj, riboj kaj aliaj berodonaj arbedoj kaj herboj, aŭ en montaj arbaroj inter kampoj kaj herbejoj. Ili vivas unuope, manĝas ĉefe vegetaĵojn inkl. de ŝosoj, burĝonoj, semoj, beroj k.a.

La lagopo (Lagopus lagopus) vidiĝas en la baseno de Hejlongĝjang de Ĉinio. Ĝi troviĝas ankaŭ en la norda parto de Nord-Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Vintre la plumaroj de la masklaj kaj femalaj birdoj estas blankaj, nur iliaj beko, plumstangoj kaj vosto estas nigraj. En aliaj sezonoj iliaj plumoj plejofte estas kaŝtanbrunaj aŭ brunflavaj kun malhelaj strioj kaj makuloj.

La lagopoj, tipaj birdoj en la frosta zono, somere kaj aŭtune loĝas en junaj betularoj, en muskoriĉaj marĉoj kun pinoj, en miksaj arbaroj ĉefe el betuloj, aŭ en la malgrandaj larĝfoliaj arbaroj kaj malgrandaj falfoliaj pinaroj proksime al kulturataj kampoj kaj vintre ili loĝas en salikejoj aŭ alispecaj arbaroj ĉe riverbordoj. Ili ofte aktivadas 20-30-ope kaj vivas duope nur en la frua printempo. Ili manĝas ĉefe vegetaĵojn.

La mutuso (Lagopus mutus) vivas en la montaro Altajo de Ŝinĝjang, Ĉinio. Ĝi vidiĝas ankaŭ en la frostaj zonoj de Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Azio, en la montaro Alpoj kaj Skandinavio. Ĝi, malpli granda ol la lagopo, longas ĉ. 36 cm. Vintre ĝia plumaro estas neĝblanka escepte de la nigra vosto kaj nigra strio, kiu sin etendas de la bekangulo ĝis malantaŭ la okuloj. En aliaj tri sezonoj ĝia plumaro estas tekolora.

La mutusoj loĝas en pinglarbaroj sur altaj montoj, en malaltaj betularoj, arbustaroj kaj montaj herbejoj sub la neĝlinio. Vintre ili moviĝas en grandaj grupoj. Minacate de danĝero ili sin kaŝas en neĝamaso, kun kapo ekstere. Somere ili agas 3-5-ope.