• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-25 18:24:48    
Por kulturi aktorojn de pekin-opero

cri
Mezgradaj teatraj lernejoj gravas por kulturado de pekin-operaj aktoroj

En la kultura sistemo de la ĉinaj pekin-operaj geaktoroj, la mezgradaj teatraj lernejoj ludas gravan rolon. Diplomitoj de tiuj lernejoj estis senĉese senditaj al pekin-operaj trupoj de diversaj lokoj, kio vigligis kaj prosperigis la tutan pekin-operan rondon de Ĉinio.

Pekino estas la centro de la pekin-opera arto, kaj ĝia baza teatra edukado iras pionire en la lando. La Pekina Teatra Lernejo kaj la mezlernejo dependa de la Ĉina Teatra Instituto ĝenerale reprezentas la plej altan nivelon de la mezgrada teatra edukado de Ĉinio.

Ni ekzemplu per la Pekina Teatra Lernejo. Ĝi fondiĝis en 1952 dank' al la iniciato de Mei Lanfang. La lernantoj devenas de diversaj lokoj de Ĉinio kaj ankaŭ de eksterlando.

Nun en la lernejo lernas pli ol 600 lernantoj, kaj granda parto de ili lernas aktoradon de pekin-opero. Krom la bazaj scioj de teatro kaj ekzercado por aktorado, ili lernas ankaŭ la ĉinan lingvon, matematikon, fremdlandan lingvon kaj komputerikon. Parto de diplomitoj daŭrigos lernadon en pli alta teatra lernejo kaj la ceteraj fariĝos ĉefaj aktoroj de pekin-operaj trupoj de diversaj lokoj de Ĉinio.

Preskaŭ ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj havas teatrajn lernejojn kaj lernejoj en Ŝanhajo, Shandong kaj Tianjin estas multe sukcesintaj en kulturado de talentuloj, ke iliaj diplomitoj ofte estis premiitaj en la tutlandaj konkursoj de pekin-opero.

Esperdona infana pekin-opero

Meze de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento oni jam atentigis, ke por reprosperigi pekin-operon oni devas kulturi aktorojn deinfanece. En 1985 la Pekina Pekin-opera kaj Kunqu-opera Asocio iniciate fondis la Pekinan Pekin-operan kaj Kunqu-operan Trejnan Lernejon kaj poste fondis la Pekinan Infanan Pekin-operan kaj Kunqu-operan Ensemblon. Tion imitis multaj lokoj tra la tuta lando. La infanoj lernas ĉefe post la lecionaj horoj. Iuj elementaj lernejoj faras tian aktivadon por popularigi pekin-operon. Ekzemple la elementa lernejo dependa de la Pekina Universitato fondis pekin-operan grupon. Statistiko raportas, ke en Pekino troviĝas pli ol 100 trejnaj lernejoj de pekin-opero.

En 1992 la Ministerio de Kulturo de Ĉinio okazigis la unuan infanan konkurson de pekin-opero kaj kunqu-opero. Ĝis 2000 tio okazis jam 4 fojojn. Krome oni okazigis ankaŭ tutlandan kaj regionan konkursojn de pekin-opero, kio akcelis prosperon de infana pekin-opero.