La taj'ŭan-a makako (Macaca cyclopis) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj troviĝas en Taj'ŭan-provinco de Ĉinio.
Ĝi aspektas tre similas al la japana kaj krabmanĝa makakoj, ankaŭ al la makako vivanta en la ĉefteritorio de Ĉinio, sed ĝia korpo estas pli granda kaj ĝia vosto pli longa; la dorso estas okra, la ventro, nudaj partoj de la vizaĝo kaj koksoj helkoloraj kaj la malsupraj partoj de la membroj nigrebrunaj; kaj ĝiaj haroj estas densaj kaj longaj.
La taj'ŭan-aj makakoj vivas en arbaroj aŭ rokozaj regionoj 3 300 metrojn super la marnivelo. Antaŭe oni ofte vidis ilin, sed nun, ili jam malfacile videblas en ebenaĵoj.
Somere kaj aŭtune ili ŝatas agi en altaj lokoj. En vintro, kiam la montoj estas kovritaj de neĝo, ili malsupreniras al lokoj kun riĉaj nutraĵoj kaj tie ili vivas en grupo el 10-50, iam el 5-6. Ordinare ili dormas sur arboj. Dum la pluvaj tagoj ili ripozas en kavernoj aŭ sub grandaj rokoj. Ĝenerale ili serĉas nutraĵojn frumatene kaj vespere. Ili manĝas, krom semoj, sovaĝaj fruktoj, beroj, glanoj, ĝermoj, arbofolioj, arboŝeloj, moluskoj, krustuloj kaj akridoj, ankaŭ agrikulturajn plantojn, kiaj maizo, milio, sukerkano, banano kaj oranĝo. La taj'ŭan-a makako estas lerta en saltado sur arbo kaj ankaŭ lerta en naĝado. Ĝi povas iri en malprufunda akvo sur la malantaŭaj kruroj. Kiam ili estas surprizitaj, ili krias akre. Ilia kriado estas simila al tiu de al makako kaj krabmanĝa makako. La taj'ŭan-a makakino tutjare povas naski kaj ĉiufoje unu idon. La ĵus naskita ido pezas ĉ. 400 gramojn. Ĝi kroĉas sin al la abdomeno de la patrino dum 3-4 monatoj. La makakino tre amas sian idon.
En 1973 la taj'ŭan-a aŭtoritato publikigis dekreton, ke estas malpermesite kapti la makakojn. Tamen nun, iuj ankoraŭ malobservas la dekreton. Efektive la ĉefa kaŭzo pri malmultiĝo de makakoj estas senbrida arbohakado kaj detruado al iliaj loĝejoj.
|