• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-28 11:08:00    
Ĉina fama artisto Liu Xun (foto)

cri

Karaj retlegantoj, Liu Xun estas ĉina maljuna artisto kun eminentaj fruktoj. En la lastaj jaroj, li ne nur kreis grandan kvanton da pentraĵoj, sed ankaŭ kolektis kaj konservis amason da eminentaj belartaĵoj ĉinaj kaj alilandaj. Antaŭ nelonge Liu Xun senpage donacis al Ĉina Piktura Muzeo ĉiujn pentraĵojn ne nur tiujn de li mem kreitajn, sed ankaŭ tiujn de monde famaj pentristoj, de li kolektitajn. Hodiaŭ ni konigos al vi la maljunan artiston Liu Xun.

Sinjoro Liu Xun 82-jara estas ne atentata kun maldika staturo, simpla vesto kaj modesta sinteno, tamen lia granda kvanto da donacaĵoj al la Ĉina Piktura Muzeo estas eksterordinare brila kaj okulfrapa.

Nombro de tiuj artaĵoj atingis 1 783, inkluzive de rusaj olepentraĵoj, imitaĵoj de eŭropaj klasikaj olepentraĵoj, ĉinaj pentraĵoj, olepentraĵoj, ksilografiaĵoj, popolaj papertondaĵoj, skulptaĵoj kaj metiartaĵoj. Inter ili 108 rusaj olepentraĵoj plenigis konservadon de la Ĉina Piktura Muzeo pri rusaj belartaĵoj. Cetere pentraĵoj de rusaj gravaj artistoj estas enlistigitaj kaj ili havas altan artan kaj konservadan valoron.

Estro de la Ĉina Piktura Muzeo sinjoro Feng Yuan tiel taksis sinjoron Liu Xun, dirante:

"Tiuj donacitaj pentraĵoj estas ricevita kontribuo kun plej granda kvanto, plej riĉa enhavo kaj plej multaj specoj depost fondiĝo de la Ĉina Piktura Muzeo. Tio ja korvibrigas nin. Mi pensis, ke en la nuna epoko troviĝas multaj aferoj, kiuj povas kortuŝi nin, tamen tia ago povas influi nian socion, purigi nian animon kaj virton kaj gvidi nin fari kontribuon al la socio. Estas laŭdinde"

Sinjoro Liu Xun pasigis komplikan kaj malebenan vivon, tamen li ĉiam persistas en kreado kaj akiris eminentan atingon.

En 1923, Liu Xun naskiĝis en malriĉa familio en la urbo Nankino, Jiangsu-provinco, ĉina sudorienta landparto. Antaŭ lia naskiĝo lia patro forpasis kaj lia patrino la sola vivteni 5 gefilojn. 15-jara Liu Xun partoprenis en la Komunista Partio de Ĉinio kaj veturis al Yan'an, centro de la ĉina revolucio por lernado. Tie Liu Xun kontaktis arton. Li diris:

"Mi ŝatas arton en multaj flankoj kaj precipe preferas muzikon. Tiam en Yan'an ne troviĝis piano, ankaŭ ne estis violono. Se troviĝus tiuj instrumentoj, eble mi min okupu pri muziko, tamen finfine mi lernis pikturon. Tiam kondiĉo estis malkontentiga, eĉ krajonon oni ne havis. En tia situacio, mi nur pentris karbodesegnaĵon, desegnojn aŭ etudojn."

Kvankam kondiĉo de Yan'an estis ege simpla, tamen tio ne malhelpis preferon de Liu Xun al arto. Li tuŝis diversajn kampojn, kiaj tiuj de gravuraĵo, jarpentraĵo, karikaturo kaj ĉina pentraĵo, cetere li publikigis multajn korespondaĵojn, romanojn kaj poemojn. Depost fondiĝo de la nova Ĉinio, Liu Xun preparis por konstrui ĉinan plej fruan kaj gravan eldonadan departementon, institucion de belartistoj, ekzemple Popolan Belartan Eldonejon, Pekinan Belartistan Asocion. Dum tiu periodo, Liu Xun neniam forlasis pentradon. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, iu belarta profesoro de la antaŭa Sovetio venis al Ĉinio por konduki trejnan konkurson de olepentraĵo, tiam Liu Xun aĝis pli ol 30 jarojn kaj iniciateme petis instruadon de la profesoro. Poste li sin ĵetis ĉefe al kreado de olepentraĵo.

Tamen tuj poste, t.e. en la malfrua periodo de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, en Ĉinio komenciĝis politika ŝtormo kaj Liu Xun estis envolvita. Estas feliĉe, ke lia kreado ne ŝanceliĝis. Li enkarceriĝis 9 jarojn kaj dum tiu periodo, li travivis tertremon en Tangshan kaj feliĉe restis el tegolrubo. Ĝis 1977, li revenis al sia ofico kaj servis kiel estro de institucioj, kiaj Ĉina Belartista Asocio, Pekina Belartista Asocio kaj Pekina Piktura Instituto.