• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-28 14:37:20    
Palaco Qian Long de urbo Kaifeng

cri
En la prefektejo de la urbo Kaifeng ekzistas Palaco Qian Long, unika konstruaĵo netrovebla en aliaj prefektejoj. En la ĉina lingvo, la vorto "Qian Long" signifas: sin kaŝanta drako. Laŭdire, nur konstruaĵo uzata de la imperiestro kaj liaj familianoj estis permesata nomiĝi "palaco". Sed la prefektejo de Kaifeng estis nur oficejo de la loka instanco, do kial tiea konstruaĵo estis titolita per "palaco"? Kial ĉi tie aperis kortega palaco? Pri tio estas historia noto: En la dinastio Norda Song ( 960 – 1127 ), tri imperiestroj, antaŭ sia surtroniĝo, sinsekve servis kiel la oficisto de la prefektejo de Kaifeng. Por memori tiun travivaĵon de sia patro la imperiestro Renzong, la imperiestro Zhenzong rekonstruigis la domon, kie lia patro laboris kaj loĝis antaŭ sia surtroniĝo, kaj titolis la domon "Palaco Qian Long". En la ĉina feŭdisma socio, oni opiniis, ke la imperiestro origine estas drako, filo de la ĉiela imperiestro. Tio ja estas la kaŭzo, kial la tegmento de Palaco Qian Long estis farita per freŝe flavaj tegoloj. La ĉiĉeronino Zhao Na konigis:

"Inter ĉiuj konstruaĵoj de la prefektejo de Kaifeng, nur tiu ĉi palaco havas la freŝe flavajn tegolojn. La flava koloro apartenis nur al la imperiestro, manifestante lian plej altan aŭtoritatecon. Kaj historie la Palaco Qian Long iam estis la rezidejo de tri imperiestroj antaŭ ilia surtroniĝo."

En la palaco vidiĝas en la centro statuoj de tiuj tri imperiestroj de la dinastio Norda Song, sur ĝiaj muroj orienta kaj okcidenta estas freskoj temantaj pri tio, ke la imperiestro gvidas popolanojn kaj armeanojn batali kontraŭ eksteraj agresantoj. Laŭ historia libro, fakte regantoj de la dinastio Norda Song alte atentis pri malarmado, kaj emfazis progresigon de edukado. En la prefektejo de Kaifeng troviĝas speciala konstruaĵo uzata por la studenta ekzamenado kaj la akademia prelego. En la korto de tiu konstruaĵo staras grava domo Gongkui. La ĉiĉeronino Zhao Na konigis:

"En la dua etaĝo de la domo antaŭe oni kultis la konstelacion de burokratiga fortuno, kaj la unua etaĝo servis kiel ekzamenejo.

Laŭ freskoj sur muroj de la domo, oni povas koni la ŝtatan ekzamenadon por burokratiĝo en la dinastio Norda Song. La freskoj el 15 kategorioj detale priskribis la tutan procezon de la ekzamenado, t.e. de sinanonco de ekzamenataj studentoj ĝis ilia sukceso aŭ malsukceso post la tri-raŭndaj ekzamenoj, kaj la sukcesintaj studentoj ĝojas, dume la malsukcesintaj deprimiĝas…