• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 09:24:37    
Ĉina maljuna artisto kun eminentaj fruktoj Liu Xun (foto)

cri

Post 20 jaroj, Liu Xun reprenis penikon kaj aktive sin ĵetis al arta kreado. Estas admirige, ke lia stilo sin turnis de origina realismo al avangarda stilo kun moderna koncepto.

Liu Xun pentris freŝan nubon kaj ĉielon, kvietan valon aŭ printempan pluvon, kvankam liaj pentraĵoj tuŝas naturan pejzaĝon, tamen li neniam faris pentradon nur al figuro de tiuj pejzaĝoj kaj utiligas tuĉon de granda koloraro, kombinante espriman manieron de okcidenta abstrakta skolo al ĉina skiza tradicio. Tio kreas spacon inter abstrakto kaj konkreto.

Spertante penigan vivon, Liu Xun ne havas triston. Ne troviĝas iom tristeco en liaj pentraĵoj. Majestaj kaj grandiozaj montoj kaj riveroj, vasta kaj larĝa atmosfero, pentraĵoj similas al liriko kaj ilia romantika stilo korvibrigas aprecantojn.

Parolante pri kreado en malfrua periodo, Liu Xun diris:

"Travivaĵo estas grava. Dank' al laŭgrada esploro kaj kreo, mi iom post iom formis mian propran stilon. Mi unue lernis rusan stilon, desegno kaj olepentraĵo, tamen mi estas ĉino kaj devas havi ĉinan karakteron en pentrado. Sekve de altiĝo de mia aĝo kaj multiĝo de scioj kaj pentra tekniko, mi pensis, ke avantaĝo de ĉinaj pentraĵoj kaj tiu de la eŭropaj povas kunfandiĝi."

Nun Liu Xun ankoraŭ tenas fortan koncepton pri arta kreado. Li sinsekve 5-foje okazigis ekspoziciojn en Ĉinio kaj lia ekspozicioj ankaŭ estis funkciigitaj malproksime en Usono, Svedio kaj Hungario.

Liu Xun konsekvence ŝatas muzikon. Okcidentaj klasikaj muzikaĵoj plaĉas al li, precipe muzikaĵoj de Mozart, Chopin kaj Schubert. En sia aĝo de 63 jaroj, li konstruis hotelon kun 5 steloj kaj per piktura muzeo kaj muzika salono starigis kulturan figuron kun alta edukiteco.

Liu Xun per enspezo de la entrepreno helpis multajn belartistojn okazigi ekspozicion kaj per aĉeto kaj konservo de iliaj pentraĵoj, subtenas ilian kreadon. Lia apreca kapablo kaj sincera interfluo kun artistoj gajnis konfidon kaj respekton de artistoj ĉinaj kaj alilandaj.

Nun Liu Xun donacis al Ĉina Piktura Muzeo ĉiujn pentraĵojn ne nur tiujn de li mem kreitajn, sed ankaŭ tiujn de monde famaj pentristoj kaj ne lasis ilin al siaj idoj. Li diris:

"Ĉina Piktura Muzeo estas unika ŝtat-nivela pinakoteko en la lando kun miliardo kaj 300 milionoj da loĝantoj. Estas sekurece kaj konvene por mi donaci tiujn pentraĵojn al ĝi. Mi ne interesiĝas pri fameco kaj interesoj, mi nur deziras fari aferon."