• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 11:38:25    
Konfuceanismo de Ĉinio

cri

Konfuceanismo, tradicia ĉinologio, estas kremo de la orienta kulturo. La ideologio de konfuceanismo estas grava konsistiga parto de la kultura heredaĵo de la ĉina nacio. La etiko de konfuceanismo estas etika kriterio observata de la ĉina nacio dum la pasintaj pli ol 2000 jaroj, kaj parto de la ideologio ankoraŭ havas aktualan signifon por akceli la harmonion kaj stabilecon de la nuna socio. La ideologio de konfuceanismo naskiĝis en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770 a.K—221 a.K.), periodoj de "Konkuro de Cento da Skoloj". Ĝi baziĝis sur humaneco kaj akcentis virtojn, fidelecon, senkaŝemon kaj perfektecon de personeco. Ĝi estis kriterio por homaj kondutoj en la socia vivo. Ekde Han-dinastio (206 a.K.—220 p.K.) konfuceanismo estis utiligata de regantoj kaj fariĝis ortodoksa penso kaj kriterio de la homaj kondutoj, kaj regis la ĉinan socion dum kelke da jarcentoj. Konfuceanismo entenas riĉan enhavon, kian aliaj kulturoj ne posedas. Grandanimeco, sindetenemo kaj toleremo... jen necesaj virtoj por veraj kleruloj de Ĉinio.

Humaneco, spirita idealo

La spirita idealo "humaneco" enkorpiĝas en konfuceanismo de la komenco ĝis la nuneco. Feliĉigi la familion, ekvilibrigi la socion kaj pace regi la landon pere de reguligado de spirita stato kaj perfektigado de personeco, kaj poste samtaktigi la memkulturon kun la socia disvolviĝo kaj pliboniĝo de la natura medio, efektivigi unuiĝon de la naturo kun la homaro — jen la ideala harmonia mondo de konfuceanoj. La unuiĝo de la naturo kaj la homoj ne signifas, ke la homoj seniniciate sekvu kaj obeu la naturon, nek la naturo sin konformigu al la homoj. La unuiĝo postulas dialogon inter la naturo kaj la homoj, reciprokan sinkonformigon de la naturo kaj la homoj kaj ilian kunan venon al disvolviĝo. Tio signifas, ke la homoj konu la leĝon de la naturo kaj favoru la naturon, fariĝu kompano de la naturo. Dank' al la kultura interŝanĝo dum longa tempo, la ĉinoj kutimiĝis senkaŝe kaj diskrete kunesti kun la aliaj nacioj kaj iliaj kredoj kaj tradicioj. Estas pruvite, ke la ĉina nacio estas karaktere malkaŝema kaj eminenta mondcivitano. Tia kerna valorkoncepto kun grandanimeco, respektemo kaj toleremo ja estas la konkreta esprimo de "humaneco". Konfuceanoj opiniis, ke humanistoj devas lerni de la naturo, kiu vivtenas ilin, kaj malegoisme akcepti ĉion en la naturo.Sed ne sufiĉas simpla akceptemo. Sendistinga akcepto perdigas vivecon por progreso kaj freŝan individuecon, damaĝas krean sistemon de kulturo kaj konsekvence perdigas la movforton de progreso de la socio. Oni devas kuraĝigi konkurencon surbaze de harmonio kaj stabileco. Tiu konkurenco devas esti orda, efektivigata surbaze de harmonio kaj stabileco de la socio, kaj celas komunan disvolviĝon. Tia konkurenco ne senbridigas la sukcesintojn kaj elkribri la malsukcesintojn, ne kuraĝigas la antaŭirantojn forpeli la postiĝintojn, nek permesas al la fortaj homgrupoj damaĝi la malfortajn homgrupojn kaj altrudi al ili maljustaĵojn; sed male, tia konkurenco kuraĝigas la sukcesintojn rigardi sian aferon tiu por la tuta homgrupo, dividi kun aliaj la ĝojon de la sukceso por rekompenci la socion kaj kune ĝui la sukceson.

Etiko, normo de konduto

Efektivigo de orda konkurenco bezonas kompleton da reguloj, kaj tio estas etiko. Konfuceanoj ŝatis paroli pri konstruado de socia ordo, pri lokalizo de socia rolo, pri difino de rajtoj kaj devoj. La efektiva celo de etiko ne estas negative akordigi kontraŭdirojn, sed aktive justigi konkurencon, akceli disvolviĝon, akordigi sociajn labordividojn kaj starigi kuraĝigan sistemon. Unu el la gravaj devoj de konfuceanoj estas ellabori kaj perfektigi etikon, la regulan sistemon por orda konkurenco de la socio, senĉese disvolvi etikon kaj modele observi etikon laŭ la bezono de la epoko. "Ne tuŝi kontraŭetikan nek paroli pri kontraŭetika", "sin regi por restarigi etikon". Pledi por etiko identas kun observo al etiko. Observi etikon ne signifas sin izoli nek sin kateni, sed determini devojn, rajtojn kaj interesojn, pli bone disvolvi talenton, disvolvi personan aktivecon, servi al la socio pere de orda konkurenco kaj fine efektivigi kunan bonhaviĝon kaj kunan progreson.La socia etika normo de konfuceanismo enkorpiĝas en sistemo de etiko, sed estas flekseble aplikebla en praktiko. Sukcesa ekzemplo en la nuna socio estas dumviva dungiĝo en Japanio en la orient-azia ekonomia modo. Japanaj entreprenistoj prenas dungitojn kiel siajn familianojn kaj la dungitoj prizorgas la entreprenon kiel sian familion. Plena deontologio kaj senrezerva sindediĉo kreas ekonomiajn miraklojn unu post alia.