La hani-a nacieco de Ĉinio havas pli ol milionon kaj 250 milojn da loĝantoj, kiuj vivas ĉefe en la regiono inter Yuanjiang-rivero kaj Lancang-rivero en la suda parto de la provinco Yunnan, nome inter Ailao-montaro kaj Mengle-montaro. Tie estas favoraj naturaj kondiĉoj, abundas mineraloj sub la tero, kreskas la densa arbaro sur la montoj kun multe da raraj sovaĝaj animaloj.
Hani-oj estas laboremaj. Ili kultivas sur tiu fekunda tero, lerte profitante la utilan kondiĉon de abunda akvo, ekspluatas ŝtupajn kampojn, kaj plantas rizon, maizon, koton, arakidon, teon kaj aliajn.
Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la hani-nacieca socio disvolviĝis malekvilibre. En iuj lokoj estis restaĵo de la primitiva komunumo. Hani-oj ankoraŭ konservas la moron de interligo de la patra kaj fila nomoj, t.e. la lasta parto de la patra nomo estas komenco de la fila nomo. Toi moro havas certan valoron en esplorado de la hani-nacieca socio.
En Ailao-montregiono ambaŭborde de Honghe-rivero en la suda parto de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, mildas la klimato, riĉas la pluvo, prosperas la arbaro, aromas floroj kaj herboj, grasas bovoj kaj ŝafoj. En tiu fekunda kaj bela loko loĝas Hani-oj.
Legendo diras, ke la hejmloko de Hani-oj antaŭe estis en la malproksima oriento. Post kelkfojaj translokiĝoj, iliaj prapatroj fine fiksloĝiĝis en Ailao-montregiono. "Hani" signifas birdojn, bestojn, inojn kaj homojn, ĝenerale estas uzataj ne unuope, sed ĉiu el la du sonoj havas sian propran sencon. "Ha" devenas de nomoj de birdoj kaj bestoj kaj signifas bravecon kaj fortecon. "Ni" havas ne nur la sencon de homo, sed ankaŭ de ino. Ĝi indikas, ke virino estas patrino de la homaro. La prapatroj de Hani-oj sin nomis "Hani" por distingi sin de la ordinaraj animaloj.
Hani-oj kutimas konstrui sian vilaĝon sur la suna kaj vasta montdeklivo. En vilaĝo loĝas almenaŭ du familioj kaj maksimume centoj da familioj. La montodeklivon malantaŭ la vilaĝoj kovras densaj arboj kaj arbedoj. Antaŭ la vilaĝoj ĉie videblas ŝtupaj kampoj etendiĝantaj de montsupro ĝis rivervaloj unuj super aliaj. La plej granda havas areon de dekoj da muoj ( unu muo egalas al 15-ono de hektaro ), sur la plej malgranda, eĉ plugbovo ne povas sin turni. Iliaj groteskaj formoj estas originalaj fenomenoj de Ailao-montregiono.
Nemalproksime de la vilaĝo ĝenerale troviĝas puto kun klara kaj dolĉa akvo. Ĉirkaŭ la vilaĝo krerskas pirujoj, persikujoj, bambuoj kaj palmoj. Kiam la printempo alvenas, pompe floras la fruktaj arboj, kaj la vilaĝo aspektas kiel kvieta kaj bela ĝardeno.
La domoj de Hani-oj ordinare estas konstruitaj el argilo kaj ligno, kun kot-ŝmirite bombuplektitaj ĉirkaŭaj muroj. La tegmento havas diversajn specojn: ebenan, aŭ duflanke oblikvan aŭ kvarflanke oblikvan, kovritan per herboj. Estas alispeca "brulimuna tegmento". Oni kovras tegmenton unue per koto kaj poste per herbo. Kiam okazas incendio ekstere, forbrulas maksimume la herba tegmento, kaj ĉio en la domo restas sekura. Tia konstruaĵo estas kreita de Hani-oj longe loĝantaj en montregionoj, post multfojaj mont-incendioj.
|