• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 16:43:39    
Ĉina popolarto—metala metiarto (foto)

cri

Metala fandado en Ĉinio havas tre longan historion. Antaŭ pli ol tri mil jaroj ĉinoj jam povis racie uzi oron, kupron, stanon kaj plumbon, kaj teknologio de bronza fandado jam maturiĝis. Poste metala metiarto iom post iom fariĝis speciala kategorio de la ĉina metiarto. En hidiaŭa programero mi konigos al vi kelkajn el ili.

Klozoneo estas metiartaĵo aparta al Pekino. Ĝi kombinis teknologion de faradoj de bronzaĵo kaj porcelanaĵo, kaj enfandis en sin metion de la tradicia pentrado kaj porcelana gravurado. Ĝi meritas esti la plena kunaĵo de la ĉina tradicia metiarto. Ĝi ekproduktiĝis en la regperiodo de Jintai (1450-1457) de la dinastio Ming, kun blua stilo, pro tio en la ĉina lingvo oni nomas ĝin "Jintai-bluo".

Farado de klozoneo estas tre komplika. Unue oni faris la korpon el kupro, kaj fleksis maldikan kupran draton en postulatajn desegnojn, kiuj poste gluiĝis al la kupra korpo. Poste oni inkrustis la desegnon per diverskoloraj emajloj, fojfoje bakis ĝin en brulego kaj poluris ĝin por glatigi surfacon de la emajlo kaj la kupra drato, poste oni oris la metalan parton. Post lavado kaj sekiĝo fine naskiĝis okulfrapa kaj brila klozoneaĵo. Tiu pompa metiartaĵo havas luksan kaj delikatan karakterizon.

Post longa evoluado, klozoneo de la antaŭa monotona blukoloro fariĝis ĉiakolora, kun diversformaj plastikoj, kiaj estas tasoj, pladoj, boteloj, horloĝoj kaj ornamaĵoj. Precipe kombininte metiarton de ebura, jada, ligna gravuradoj kaj lakaĵo, oni faris klozoneaĵojn pli novtipaj kaj eksterordinaraj pro reciproka reliefigo de diversaj materialoj kaj tutkorpa inkrusto de multaj gemoj.

Nun klozoneo jam fariĝis simbolo de la pekina tradicia metiarto. Turistoj plejparte aĉetas klozoneaĵon kaj prenas ĝin kiel sian markon de vizito al Pekino.

Aglomeriĝa fajencaĵo kun alia nomo "emajla pentrado sur kupra korpo" estas ĝemela arto kun klozoneo. Ilia diferenco konsistas en tio, ke aglomeriĝa fajencaĵo ne ornamas sin per desegno de la maldika kupra drato. Sed post formiĝo de la kupra korpo oni ŝmiris la korpon per blanka emajlo kaj pentris ĝin per koloraj emajloj post aglomerado. Post kelkfoja kompletigo, reviziado de emajlo kaj aglomerado, orumado kaj polurado fine naskiĝis aglomeriĝa fajencaĵo.

Oni alprenas teknologion de aglomeriĝa fajencaĵo ankaŭ en farado de boteloj, pladoj, vazoj, teleroj, vinujoj, cigaredaj instrumentoj, fornoj kaj aliaj ornamaĵoj. Ĝia desegnaĵo ĉefe estas ornamaĵoj kun nacia stilo, kaj la pentrado ofte prenas ruĝkoloron kaj rozkoloron kiel la fonon, atentante lertecon de la ĉina pentraĵo. Verkoj de aglomeriĝa fajencaĵo ĉiam aspektas riĉa kun la orienta ĉarmo. En la dinastio Qing (1644-1911) aglomeriĝaj fajencaĵoj estis tributoj.

Inkrustado de orarĝentaj fadenoj kun alia nomo "delikata or-metiarto" havas du katagoriojn, orarĝentaj fadenoj estas tio, ke oni faris fadenojn el oro kaj arĝento, kaj faris metiartaĵojn per amasigo kaj plektado de la fadenoj; inkrustado temas pri tio, ke oni faris instrumenton el ora aŭ arĝenta maldika peco, kaj cizelis bildojn sur ĝi, poste inkrustis gemojn sur la bildoj.

Metiarto de la inkrustado de orarĝentaj fadenoj naskiĝis antaŭ pli ol du mil jaroj. La 9-an jarcenton en Chengdu-urbo, sudokcidenta Ĉinio, metiartaĵoj el orarĝentaj fadenoj jam atingis altan nivelon de la teknologio. Tie la metiartaĵoj fariĝis ĉefe el arĝento kaj arĝentaj fadenoj, kies diametro estis nur duono de tiu de homa haro, tiu de la plej dikaj ne superis 3 milimetrojn. Metiistoj faris delikatajn metiartaĵojn per plektado de la fadenoj kaj bilda cizelado, kun desegnaĵoj de arboj, bambuoj, umeoj, homfiguroj, birdoj, bestoj, insektoj kaj fiŝoj, kiuj estas versimilaj kun mirinda efekto.

Fer-bildo estas loka produktaĵo de Wuhu-urbo en Anhui-provinco, orienta Ĉinio. Metiistoj prenis malalt-karbonan ŝtalon kiel materialon. Oni forĝis kaj veldis feron kaj ferpecon en diversajn ornamajn bildojn. Farado de fer-bildo kunfandis diversajn teknologiojn de ĉinaj popolaj metioj, papertondado, gravurado kaj inkrustado. Fer-bildo, kun komparo de la nigra fero kaj blanko, kombino de aktuala situacio, aspektas majesta kaj modesta. Ĝi havas kaj ĉarmecon de la ĉina pentraĵo kaj tri-dimensian efekton de la okcidenta olepentraĵo, kaj ankaŭ karakterizon de la ĉina popolarto. Ĝi estas titolita kiel "Mirindaĵo".

Fer-bildo havas tri specojn, la unua kun malgranda mezuro ĉefe temas pri malgranda sceno, arboj, bambuoj, krizantemoj, agloj, tiuj fer-bildoj kun kadro taŭgas al pendado sur muro; la dua estas lanterno, kiu konsistas el kvar aŭ ses bildoj, interne oni ornamis ĝin per papero aŭ silkaĵo, en la interna mezo brulas kandelo; la tria estas ŝirmilo, kiu ĉefe temas pri natura pejzaĝo.

Metiarto de makula kupro de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, havas apartan ĉarmecon. Makula kupro estas tio, ke oni faris metiartaĵojn alprenante nekunfandecon post miksado de kupro kaj aliaj metaloj, ekstera aspekto de la kupro montris helajn aŭ malhelajn makulojn. Metiartaĵoj de la makula kupro havas brilan kaj diverskoloran surfacon, kun modesta kaj eleganta aspekto.

Krome, en Ĉinio estas ankaŭ aliaj metalaj metiartoj, kiaj estas or-dekoraciado, stanaĵo kaj aliaj. Ili plene montras lertecon kaj saĝecon de ĉinaj metiistoj.