Ĝenerale la domo de Yi-oj estas trietaĝa aŭ kvaretaĝa, malofte duetaĝa. Ĉiu etaĝo altas je ĉ. tri metroj. La teretaĝo servas kiel stalo aŭ tenejo de agrikulturiloj kaj hejtaĵoj; en la unua etaĝo estas loĝĉambroj; kaj la dua etaĝo, grenejo; la plej supra etaĝo estas tenejo de pajlo, melonoj kaj fabo. La unua etaĝo konsistas el tri ĉambroj maldekstra, meza kaj dekstra, la pordo ĝenerale troviĝas en la suna flanko de la meza ĉambro, kiu kondukas al la maldekstra kaj dekstra ĉambroj. La meza ĉambro estas akceptejo por gastoj kaj manĝejo. Maldekstre ĉe la pordo de la meza ĉambro staras lito de la mastro. En la ĉambro ests altaro, sur kiu troviĝas tri malgrandaj bambuplektitaj platoj de 30 kvadrataj centimetroj por la prapatroj. Ĉe la randoj de tiuj platoj pendas kelkaj fumaĵitaj pasint-jaraj rizspikoj kaj delikataj fragmitaj tuboj. Ordinare, neniu estas permesata tuŝi ilin. En la novjara tago kaj festoj, la familiestro metas bonan vinon kaj frandaĵojn en bambuplektitan pleton, levas ĝin super sian kapon kaj oferas respektive al la tri malgrandaj platoj por peti benon de la prapatroj, ke ili akiru riĉan rikolton, prosperu la familianoj kaj brutoj.
La maldekstra ĉambro estas kuirejo, ankaŭ servas kiel manĝejo. Ankaŭ maldekstre en la ĉambro estas malalta lito por la mastrino. Antaŭ la lito troviĝas tri kamenoj unu apud alia. La unua servas por varmigi la ĉambron kaj kuiri pladojn, la dua por kuiri rizon kaj la tria por pretigi porkonutraĵon.
La dekstra ĉambro servas por konservi la kuirotan rizon kaj aliajn manĝaĵojn, vestojn, ŝrankojn kaj korbojn. Kutime tiu ĉambro sen fenestro estas malluma ene.
Apud la domo ĝenerale konstruiĝis unu aŭ du dometoj, kiuj servas al la plenkreskaj gefiloj de la familio kaj tie ankaŭ estas loko de la gejunuloj por amikiĝi aŭ kolombumi. La loko estas nomata "publika domo". Kiam la gefiloj estas 17-18 jaraj, ili devas transloĝiĝi al la "publika domo" kaj vivi aparte. Alie, ili estas rigardataj kiel sentaŭgaj, kaj tio havos malfavoran influon sur ilia edziĝo en la estonteco.
Hani-oj ĝuas renomon de gastamo. Kiam gasto alvenas, la gastiganto tuj sin levas kaj invitas la gaston sidiĝi, poste prezentas dumane al tiu aroman vinon por esprimi bonvenigon kaj respekton. Kiam la gasto senhezite eltrinkis la vinon, la gastiganto ridas de ĝojo, kaj tuj prenas de sur la kameno teo-vazon kaj prezentas al la gasto fortan teon. Iliaj vortoj estas entuziasmaj kaj sinceraj. En la novjaraj tagoj aŭ festoj, kiam gastoj alvenas, la gastiganto regalas ilin per abunda festeno. La gastiganto unue verŝas vinon por la gastoj, poste al aliaj. Verŝinte vinon al ĉiuj ĉeestantoj, la gastiganto verŝas refoje al tiu gasto, kiu la unua akceptis vinon. Tio simbolas la senfinan vinon, favoran aŭspicion kaj feliĉon. Dum la festenado, maljunuloj ĝojas de drinkado, ekkantas antikvajn belajn popolkantojn de Hani-oj, por pli drinkigi la gastojn. Tiam, gejunuloj sinsekve prezentas vinon al la kantintaj maljunuloj kaj gastoj. Kiam la lastaj akceptis vin-tasojn kaj englutis la vinon, la ĉeestantoj unuvoĉe huraas: "Suo! Suo!". Aklamoj leviĝas unu post alia, oni dronas en atmosfero solidara, amika, feliĉa kaj ĝoja.
|