• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-30 17:00:48    
Esperanto kaj Litovio (1)

cri
Komence oni devus paroli pri la ligoj de Zamenhof mem kun Litovio. La fakto, ke li en 1907 dum akcepto en la Londona Guildhall nomis Litovion sia patrujo, pruvas nur lian nostalgion pri la tempoj, kiam lia naskiĝurbo Bjalistoko apartenis al Litova Granda Duklando; tiu eldiro ne rilatas al la nuntempa Litovio. Tamen lia vivo estis ankaŭ alimaniere ligita kun tiu lando.
En januaro 1885 Zamenhof finis Varsovian universitaton kaj ricevis la diplomon de kuracisto. Ricevinte inviton de la fratino Fani, li forveturis al la litova urbeto Veisiejai kaj komencis tie la kuracistan praktikon. Tie li havis pli da libera tempo por rekonstrui la neniigitan projekton de sia lingvo internacia kaj prepari por eldoni la Unuan Libron de Esperanto.
Laŭ atesto de la estinta dommastrino, li konsumadis dumsemajne po tri funtoj da vakskandeloj kaj multajn noktojn pasigadis kurbiĝinta ĉe skribotablo. Ne restas dubo, pri kio li estis tiel okupita tiutempe. Sed loĝante en malgranda urbeto Zamenhof ne povis eldoni sian libreton, do post kvar monatoj li revenis en Varsovion. Tie li vane serĉadis eldoniston – neniu volis riski la monon por tia dubinda afero.
En 1887 Zamenhof konatiĝis kun Klara Zilbernik, kiam ŝi gastis ĉe sia fratino en Varsovio. Samjare en marto ili gefianĉiĝis. Klara loĝis en Kaŭno, kie ŝia patro posedis sap-fabriketon. La bopatro Aleksandro Zilbernik ne kontraŭis, ke duonon de la doto Ludoviko elspezu por la publikigo de sia libro. Tiu doto estis 10 mil rubloj, tiutempe granda sumo, egala al 7,742 kilogramoj da oro. Kontraŭ tiu mono Zamenhof povis eldoni la unuajn Esperantajn librojn kaj kovri la poŝtelspezojn de la abunda korespondado. Poste Zilbernik, malgraŭ la aĝo, mem ellernis Esperanton. Nun tiu Kaŭna strateto havas la nomon de L. Zamenhof. Kiam la Unua Libro aperis, Zamenhof komencis ricevadi leterojn de homoj, kiuj ekinteresiĝis kaj eklernis Esperanton. En la jaro 1889 li eldonis la adresaron de la unua milo da esperantistoj. En tiu milo 54 adresoj estis el la nuntempa Litovio, 26 el Vilno. Al la nombro oni povas aldoni la pastron Aleksandras Dambrauskas, kiu tiutempe estis ekzilita el Litovio kaj devis loĝi en Rusujo. A. Dambrauskas en la listo estis la 186-a. li verkis kaj en 1890 eldonis la unuan lernolibron de Esperanto por litovoj.
Ĝis la Unua Mondmilito en Vilno kaj Kaŭno agis Esperanto-societoj kaj aperadis la dulingva gazeto Kovno-Esperanto. Ĉi tiun periodon de la Litovia Esperanto-movado ni povas nomi la rusa, ĉar inter la esperantistoj estis nemultaj litovoj.
Post la mondmilito, en decembro 1919, fondiĝis Litova Esperanto-Asocio. Dekomence ĝia agado estis fruktodona: en 1921 estis ricevita la permeso organizi E-kursojn en la lando, samjare Esperanto estis enkondukita kiel nedeviga studobjketo en la Litova Universitato. Post kelkjara malfluso la nova ondo leviĝis en 1934. Aperis kelkaj libroj, 12 lernolibroj, vortaroj, Kaŭna radio disaŭdigis Esperant-lingvajn elsendojn. Bedaŭrinde venis la jaro 1940. Litovio estis aneksita de Sovetunio, kie la Esperanto-movado estis netolerata kaj persekutata. La vorto Esperanto fariĝis tabua ankaŭ en Litovio. La letargio daŭris 16 jarojn.