|
|
(GMT+08:00)
2005-03-30 17:03:57
|
|
Esperanto kaj Litovio (2)
cri
Post la morto de Stalin en 1953, la klimato iomete mildiĝis. Al la reviviĝo de la Esperanto-movado helpis la 6-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, okazinta en 1957 en Moskvo. La partoprenontaj esperantistoj eldiris la deziron renkontiĝi kun la sovetaj samideanoj, do necesis urĝe fari esperantistojn kaj tiucele estis organizitaj kursoj, eldonitaj libreto kaj du vortaroj. En la kadro de la festivalo okazis dutaga kunveno de 250 esperantistoj el 26 landoj. En diversaj urboj de Sovetunio ekfunkciis kursoj de Esperanto kaj aperis artikoloj en la gazetaro. Ankaŭ en litovaj gazetoj aperis artikoloj pri Esperanto. Aŭtune de 1956 organiziĝis la unuaj lingvostudaj rondetoj en Vilno kaj Kaŭno, poste ankaŭ en aliaj urboj. En 1959 estis eldonita ampleksa lernolibro kun krestomatio kaj vortareto. Samjare en Latvio apud Rigo estis organizita la unua Ĉebalta Esperanto-Tendaro. Poste la tendaroj nomiĝis Baltiaj (BET). Tiuj tendaroj okazadis laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio. Ili fariĝis komunaj renkontiĝoj de sovetiaj esperantistoj, kiuj ne rajtis veturi al Universalaj Kongresoj. Do tiuj BET-oj estis kvazaŭ mini-kongresoj kaj en ili kolektiĝadis po 200 – 400 personoj. La tradicio vivas, pasintjare en Litovio okazis jam la 40-a BET. En multaj urboj organiziĝis kaj aktivis Esperanto-kluboj. Menciindas la vilna junulara klubo "Juneco", naskiĝinta en 1961. La klubo funkcias ĝis nun. Esperanto povis esti instruata fakultative en mezlernejoj kaj en 1972 en Panevezys okazis la unua "kunflugo" de lernantoj-esperantistoj, en kiu partoprenis preskaŭ 200 gelernantoj el 32 lernejoj. … En decembro 1988 la litova filio decidis apartiĝi de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj refondi la antaŭmilitan Litovan Esperanto-Asocion, kiu jam en 1989 aliĝis al UEA. Sekvantjare ankaŭ Litovio proklamis la rekreon de la sendependa ŝtato. En 1991 reaperis la dumonata revuo Litova Stelo kaj ĝi jam 14 jarojn brilas sur la Esperanta firmamento. Al la Asocio en 1992 estis transdonita la iama domo de A. Zilbernik en Kaŭno, kie nun troviĝas la oficejo de la Litova Esperanto-Asocio, la redakcio de Litova Stelo, la riĉa biblioteko kun pli ol 4 000 libroj, la kunvenejo kaj la kursejo. Ĉi tie regule okazas senpagaj Esperanto-kursoj, gvidataj de spertaj instruistoj. En la jaro 2001 la farita tutlanda popolnombrado trovis en Litovio 858 personojn indikintajn, ke ili scias Esperanton, kiu okupis la 16-an lokon inter la fremdlingvoj. Filio de la Litova Esperanto-Asocio fondiĝis ankaŭ en la ĉefurbo Vilno. Ekde la jaro 1991 delegacioj de litovaj esperantistoj partoprenas en ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Iomete reduktiĝis la rolo de lokaj kluboj, ĉar nun unuopaj homoj povas senbare uzi personajn kontaktojn kaj libere vojaĝi tra la mondo. La nuntempa "spirito" de la Esperanto-movado en Litovio sendube estas la prezidanto de la Asocio Povilas Jegorovas. Precipe fruktodona estas eldona agado: dum la lastaj jaroj aperis 10 lernolibroj de la lingvo internacia, multaj informaj eldonaĵoj por turistoj pri Litovio, Vilno kaj aliaj urboj, ankaŭ abunda litovlingva literaturo pri Esperanto. Per tio oni celas prepari la litovan socion al la venonta 90-a UK. Ke ĝi pli profunde ekkonu la esencon kaj sencon de la Esperanto-movado, ke post la kongreso ĝi ne estu tuj forgesita, sed metu firman bazon por la estonta pli kvalita kaj profunda movado en la lando.
|
|
|