• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-30 17:50:24    
Cigno (foto)

cri

En la mondo la cigno (Cygnus spp.) el la ordo de anserformaj birdoj kaj familio de anasedoj havas kvin speciojn, inter kiuj la nigra cigno estas specio propra al Aŭstralio, kaj la nigrakola cigno vivas nur en Sud-Amieriko. La ceteraj, kiel la muta cigno (Cygnus olor), kantocigno (Cygnus sygnus) kaj mallongbeka cigno (Cygnus columbianus), ĉiuj vidiĝas en Ĉinio. la cigno apartenas al grandaj naĝbirdoj. Krom la nigra cigno, kiu havas plumaron nigran kun blankaj flugiloj, kaj nigrakola cigno, kiu havas blankan plumaron kun nigra kolo, la ceteraj tri specioj estas tutkorpe blankaj.

La cignoj loĝas ĉe grandaj lagoj, kie abunde kreskas fragmitoj, kaj manĝas semojn, tigojn, foliojn kaj burĝonojn de diversaj akvoplantoj kaj moluskojn kaj insektojn. Ili vivas en paroj kaj neniam forlasas unu la alian. La maskla kaj femala cignoj "interfianĉiĝas" en aŭtuno kaj komencas kune vivi nur post kiam ili atingas sian generejon. Ili konstruas per fragmitoj grandan neston, kiu estas sternita per fragmitaj folioj kaj iom da plumoj. La cignino demetas 4-6 ovojn, kaj la cignidoj eloviĝas post 34-38-taga kovado. La cignidoj scipovas naĝi en akvo tiuj post sia naskiĝo, ĉar ili estas ŝmiritaj per graso el la brusto de la cignino-patrino. Kelkfoje ili eĉ grimpas sur la dorson de siaj gepatroj por naĝadi tien kaj reen.

La kantocigno generas en la norda parto de Ĉinio kaj travintras en centra Ĉinio kaj la sudorienta marbordo de Ĉinio. Ĝi generas ankaŭ en la norda parto de Eŭrazio kaj la nordokcidenta parto de Nord-Ameriko kaj travintras en la meza parto de Azio, Eŭropo kaj la nordokcidenta parto de Afriko kaj Nord-Ameriko.

La kantocignoj ofte loĝas ĉe grandaj lagoj kun fragmitoj kaj vidiĝas ankaŭ ĉe lagetoj kaj akvorezervejoj, kie troviĝas abundaj nutraĵoj por ili. Ĝenerale ili vivas en paroj. Post sia eloviĝo la junaj birdoj ĉiam sekvas siajn gepatrojn, ĝis ili translokiĝas en sian travintrejon. Dum flugado al sudo, ili ofte aktivadas en aro el 6-20 kaj viciĝas en formo spalira aŭ haringosta. Ilia kriado estas sonora, tial oni nomas ilin kantocignoj. En sudo ili ofte mikse vivas kun mallongbekaj cignoj, sed ili ĉiam agadas pare, ĉu en serĉado de nutraĵo ĉu en ripozado.

La mallongbeka cigno vidiĝas en la baseno de Jangzi-rivero kaj la sudorienta marbordo de Ĉinio dum sia travintrado. Ĝi generas en Eŭrazio kaj la norda ekstremo de Nord-Ameriko, kaj travintras ankaŭ en la meza parto de Eŭropo, Azio kaj Nord-Ameriko. Ĝia korpo estas malpli granda ol tiu de la kantocigno, kaj ankaŭ ĝiaj kolo kaj beko pli mallongaj ol tiuj de la lasta. La mallongbekaj cignoj estas fote vidataj en aŭtuno kaj vintro, kaj ilia nomrbo en travintrejo estas pli granda ol tiuj de la kantocigno kaj muta cigno. Ĝi estas vigla kaj singardema, kaj ĝia kriado sonora. Tage, kiam ili elektas lokon por serĉi manĝaĵojn, ĉiam troviĝas paro da cignoj, kiuj senĉese rondflugas super ili; iom timigitaj, ili tuj flugas for kaj ne plu revenas. Dum serĉado de manĝaĵoj, paro da cignoj ĉiam singardeme gardostaras kun etendita kolo. Bredataj cignoj povas bone vivi kaj amikiĝi kun aliaj naĝbirdoj, sed malfacile generas.