• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-30 18:26:54    
Tie estis la antikva reĝlando Guge (foto)

cri

Ali-regiono de Tibeto altas 4000 metrojn super la marnivelo kaj estas fama "senhoma regiono". Malgraŭ tio sur la plej okcidenta ekstremo de la loko staras impona ruino de antikvaj domoj, temploj kaj kavernoj. Ĝi estas antikva reĝlando Guge fama en la historio de Tibeto.

En la unua duono de la 10-a jarcento la reĝlando Guge mirakle aperis sur Ali-altebenaĵo kaj daŭris pli ol 700 jarojn. La reganteco herediĝis de 28 generacioj kaj en la plej prospera periodo la loĝantaro de la lando atingis 200 mil. Sed en la 1635-a jaro la reĝlando abrupte malaperis kaj postlasis enigmon. Antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj ĉinaj kaj fremdlandaj specialistoj venis al Ali por esplori kaj studi cele solvi la enigmon kaj iom post iom malkovris la misteran vualon de la antikva reĝlando.

La loko, kie troviĝas la ruino de Guge, estas ununura seka loesa regiono sur la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĉie oni povas vidi strangformajn terajn arbaron kaj montojn, sekiĝintajn riverojn kaj lagojn.

En la 633-a jaro Sunzamkampo venkis la tribojn en Tibeto kaj fondis en Lhasa Tubo-regnon, kaj li fariĝis la unua reganto de Tubo-dinastio.

En la mezo de la 9-a jarcento la lasta reganto Langdama de Tubo-regno estis murdita de perfidulo kaj eksplodis granda ribelo de servutuloj kaj plebanoj, kio pereigis Tubo-dinastion daŭrantan 300 jarojn. De tiu tempo Tibeto falis en kaoson de splitiĝo kaj la situacio ŝanĝiĝis en la 13-a jarcento, kiam Yuan-dinastio unuigis Ĉinion.

La triageneracia nepo Jidenimagun de Langdama fuĝis okcidenten milojn da kilometroj kaj atingis Ali. Li elektis Pulan kiel sian rifuĝejon, ĉar la loko havis mildan klimaton. Lia filo Dezugun preferis Zhaburang kaj Tuolin kun abundaj produktaĵoj kaj fondis tie sian regnon Guge. Tie la klimato estis milda kaj flaŭro riĉa, kio tre taŭgis por terkulturo kaj brutobredado. Oni povas diri, ke Guge estis unu el la malgrandaj regnoj post la pereo de Tubo-regno, ke la reganto de Guge estis rekta posteulo de reganto de Tubo.

La regno Guge havis sian prosperon en la unuaj jaroj de la 17-a jarcento, kion pruvis arkeologia esplorado pri la ruino.

La ruino de la regno areas 720 mil kvadratajn metrojn kaj granda parto de la ruino dislokiĝas sur la teraj montoj sude de Xiangquan-rivero. De la piedo ĝis la supro, la montodeklivoj estis plene kovritaj de domoj, stupaoj kaj kavernoj. Subtere estis tuneloj kaj ekstere ĉirkaŭmuroj kun bazo el ŝtonoj. Ĉe la anguloj de la urbomuroj estis citadeloj. Sur la montpinto estis palaco de la reganto, kiu konsistis el la somera kaj vintra palacoj. La somera palaco jam tute disfalis, kaj la vintra restis bona. Sude de la montpinto estis kunvenejo kun areo de 400 kvadrataj metroj. Krome estis malgranda preĝejo kun kasono, freskoj kaj turnebaj preĝradoj en la mezo. Nordoriente estas ruino de pli ol 300 domoj kaj 300 kavernoj, kies areo estas 12-18 kvadrataj metroj. Fakuloj supozis, ke ili estis loĝejoj de mandarenoj kaj monahhoj. Antaŭe estis pli ol 800 kavernoj kaj nun restas 300, kiuj estis uzataj kiel loĝejoj, tenejoj de grenoj kaj armiloj, kaj en iuj kavernoj oni ankoraŭ povas trovi kirasojn, ŝildojn, longajn glavojn k.a. armilojn.

Granda parto de la ruino estis okupataj de temploj. Nun la ruĝa, blanka kaj aliaj 3 temploj estis bone konservataj. En la temploj estas argilaj budhoj kaj belkoloraj freskoj kaj portretoj de la regantoj kaj princoj de Tubo-dinastio. Ili markis tre altan nivelon de la kulturo de Guge.

En la unuaj dekoj da jaroj de la 17-a jarcento la reĝlando estis prospera, la vivo de la popolo kvieta, kaj ĝia influo atingis ne nur la tutan Tibeton, sed ankaŭ la lokon de la nunaj Hindio kaj la norda parto de Pakistano, kio faris la lokon granda fama urbo.

La ruino de Guge montris, ke dank' al konstruado en pli ol 700 jaroj, la tuta monto estis fortikigita de reto da tuneloj kaj malfacile atakebla, dum la urbanoj povis facile eltiriĝi. Sed kial la tiel potenca lando malfacile atakebla abrupte pereis? Specialistoj havas la saman konkludon post esplorado pri la loko, ke epidemio kaj subita atako de hindoj pereigis la landon. En la milito multaj korteganoj kaj popolanoj mortis kaj la postvivantoj fuĝis malproksimen.

La reĝlando Guge situis en malproksima izolita loko kaj estis malfacile atingebla por vojaĝantoj, tial la ruino restis bone konservata dum centoj da jaroj. Kiel ruino de grava palaco en la historio de Tibeto, ĝi estas difinita de la ĉina registaro kiel landnivela protektata historia restaĵo kaj la registaro disponigis grandan sumon da mono por ripari ĝin.