• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-31 08:05:45    
Granda Romanisto

CRI
Zhou Libo (1908—1979) naskiĝis en la gubernio Yiyang de la provinco Hunan. En 1928 li komencis literaturan verkadon. Per sia verkado li varme prikantis revolucian batalon de la popolo kaj novan vivon en liberigita regiono. Li publikigis serion da prozaĵoj, raportaĵoj, noveloj kaj romanoj, atingante gravan sukceson kaj en ideologio kaj en arto. Romano "Ŝtormo", spegulanta batalon pri agrara reformado en la liberigita regiono, markis, ke la aǔtoro solide marŝas sur vojo de revoluci-realisma verkado. La romano, fama en kaj ekster Ĉinio, gajnigis al li Literaturan Premion de Stalin.
Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, Zhou Libo persistis sur la de si elektita kaj konfirmita ĝusta vojo de verkado, tenis plu intiman kontaktadon kun la popolaj amasoj, klopode suĉis pasion kaj kolektis materialojn el iliaj batalo kaj vivo, por speguligi la batalon de la popolo en kreado de la nova vivo dum la socialisma periodo. Akordis jam tiam la progresado de lia verkado kun la paŝoj de la epoko. Komence, studinte rezolucion de la 2-a plena sesio de la 7-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, li ricevis edifon kaj intencis informiĝi kaj raporti pri laborista vivo kaj industria konstruado. Februare de 1951, li iris labori en Pekina Ferŝtala Fabriko, situanta en la okcidenta kvartalo Shijingshan, kie nun staras ankaǔ la domego de Ĉina Radio Internacia. Ĉi tie li komencis novan esploradon sur nova kampo de la vivo. En aǔgusto de 1954, li plenumis la 2-an monumentan romanon, "Torentas Ferfandaĵo". Ĝi temas ĝuste pri la industria konstruado de Ĉinio, spegulante spiritan fizionomion de tio, ke en la periodo de ekonomia restarigo la industria konstruado vigle iras kaj la laborista klaso vere mastras la ŝtaton. Nova epoka spirito traigas la romanon.
Post eldoniĝo de la romano "Torentas Ferfandaĵo", Zhou Libo sentis ne kontenton, sed neceson ankoraǔ pli profundiĝi en la ĉiutagan vivon de la amasoj. Li do decidis reiri al la kamparo de li jam tre konata ekde la pasinteco. Vintre de 1955, li forigis la manieron fari mallongaperiodan spertadon kaj transloĝigis sin kaj eĉ la tutan familion al sia naskoloko, la gubernio Yiyang de la provinco Hunan, por tagnokte esti kune kun vilaĝanoj, fari ĝisfundan observadon kaj solide esplori evoluadon kaj ŝanĝiĝadon de kampara vivo kaj vilaĝana ideologio en la socialisma torento. Neniom vane. Regis profunda amo inter li kaj kamparanoj, akumuliĝis abundo da materialoj por lia verkado; kaj efektive, de 1957 ĝis 1959 aperis 2 dikaj volumoj, supra kaj suba, de lia 3-a romanego "Ŝanĝiĝego de Monta Vilaĝo". Kun plena pasio de la aǔtoro, la 2 volumoj fidele spegulas grandan ŝanĝiĝon de la vivo kaj penso de kamparanoj en la daǔro de la socia metamorfozado ankoraǔ pli profunda ol la agrara reformado – la kooperativiga movado. Kaj tiam maturiĝis lia verkado, kun stilo subtila, klara, rafina, ĉarma kaj natura.