• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-31 10:26:47    
Inĝenieriaĵo por funkciigi radiajn kaj televidajn programerojn en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj akiris evidentan efikecon (foto)

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe Ĉina Ŝtata Administrejo de Radio, Filmo kaj Televido okazigis en Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono ĉelokan kunvenon pri laboro funkciigi radiajn kaj televidajn programerojn en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj. En la kunveno, oni resumis sukcesan sperton pri konduko de la inĝenieriaĵo en ĉinaj diversaj lokoj, inkluzive de Guangxi, kaj konfirmis novan celon de funkciigo de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Ĉinio havas vastan teritorion kaj diversaj lokoj forte diferencas inter si per natura kondiĉo kaj nivelo de ekonomia evoluado kaj en granda kvanto da vilaĝoj, precipe en fora kaj malriĉa regiono, multaj kamparanoj ne povas aŭskulti radion kaj rigardi televidajn programerojn. Por solvi la problemon, fine de la pasinta jarcento, Ĉinio ekkondukis inĝenieriaĵon por funkciigi radiajn kaj televidajn programerojn en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj kaj post 6-jara klopodado, ĝi jam akiris evidentan efikecon.

Quan-vilaĝo de Shinan-urbeto de la urbo Yulin, Guangxi-a Zhuang -nacieca Aŭtonoma Regiono, ĉina suda landparto, estas regiono de montetaro kaj estas distanca de la gubernia urbo je malpli ol 17 kilometroj. Kvankam tiea natura kondiĉo ne estas malfacila, tamen antaŭ konduko de la inĝenieriaĵo, triono de tieaj kamparanoj ne povis efike aŭskulti kaj spekti radiajn kaj televidajn programerojn. Dank' al konduko de la inĝenieriaĵo, realiĝis kovro per grandarea reto-interligo. Nun signalo de radio kaj televido estas stabila kaj nombro de dissendataj programeroj plimultiĝas. Dum intervjuo, kamparanoj sinsekve esprimis, ke nun nombro de televidaj kanaloj por spektado pliiĝis kaj efikeco de figuro kaj sono estas kontentiga. Kamparano Mo Xianshou diris:

"Post konduko de la inĝenieriaĵo pri funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj, ni aŭskutis kaj spektis pli multajn programerojn kaj dank' al tiuj enhavoriĉaj programeroj, ni povas koni ŝtatajn orientilon kaj politikon kaj laboron de la loka registaro."

Tingshe-vilaĝo estas vilaĝo de Laibin-urbo, Guangxi-a Zhuang -nacieca Aŭtonoma Regiono, ĉina suda landparto, estas distanca de la urbo je ĉirkaŭ 35 kilometroj, kun 450 loĝantoj. Cetere ĉiuj tieaj loĝantoj estas zhuang-aj naciecanoj. En la 15-a de januaro de la kuranta jaro, okaze de la ĉina tradicia Lanterna Festo, ĉiuj kamparanoj en la vilaĝo realigis sian sonĝon pri radio kaj televido. Ili spektis televidajn programerojn. Por fari inspekton pri efikeco de la inĝenieriaĵo, estro de Ĉina Ŝtata Administrejo de Radio, Filmo kaj Televido sinjoro Wang Taihua venis al la vilaĝo, eniris en hejmon de vilaĝano Huang Zhengxian kaj intime babilis kun li:

"Kia televida kanalo plaĉas al vi?"

"Mi ŝatas la 7-an, t.e. kanalo pri agrikulturo."

"Ĉiuj ŝatas la kanalon. Kio el ĝi favoras al vi?"

"Estas multe. Ni gajnis sciojn pri kultivo kaj bredo."

"Konduko de la inĝenieriaĵo pri funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj similas al tio, ke fondiĝis lernejo, alvenis fakulo pri agrikulturo kaj instruisto pri danco kaj muziko."