• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 08:18:28    
Arta Trajto de Verkado de Zhou Libo

CRI
Zhou Libo skribis novelojn ankaǔ pri la ĉiutaga vivo de geknaboj kaj infanoj, ekzemple "Pigra Ovo", "Pika Fratineto", "Fusheng kaj Gusheng", "Falĉi Tritikon kaj Planti Rizon", "Eta Qing kaj Tigro" kaj "Petola Rolo" en kiuj la aǔtoro vivece prezentis tion al legantoj, ke la fluo de la nova epoko jam profundiĝis dolĉige kaj inspire en la koron de geknaboj. Kaj siaflanke adoltoj intime sentas ondadon de la epoka spirito, legante iun ajn el tiaj porinfanaj noveloj.

Fine ni parolu pri arta trajto de la verkado de Zhou Libo!

Li vere gajnis grandan sukceson en la romana verkado kaj laǔpaŝe formis sian okulfrapan trajton, havante apartan komprenon pri la vivo kaj originalecon en arto. La originaleco de lia verkado vidiĝas unue en elektado kaj rafinado de temoj. Kaj la elektado kaj la rafinado manifestas tion, kiajn homojn kaj aferojn la verkisto pleje konis, zorgis kaj komprenis; la verkado de Zhou Libo ĉiam esprimis la plej gravajn temojn el la reala vivo, koncentre spegulante fizionomion en la socialisma epoko.
La verkoj de Zhou Libo, se emas pri la strukturo kaj lingvaĵo, sin karakterizas per esenca simplo kaj stila freŝeco. Li ĉasis nek intensecon nek zigzagecon de intrigoj en rakonto, sed energie fosis fundan entenecon de la vivo kaj simple kaj senorname esprimis la epokan spiriton, tial intrigoj en liaj verkoj plejparte estas simplaj. Foje li mem diris en artikolo titolita "Respondo al Legantoj pri 'Ŝanĝiĝego de Monta Vilaĝo'": "Ankaǔ mi iom komprenas, kio estas suspenso, kaŝo, reliefigo, peripetiigo, litoto, parabolo kaj tiel plu, tamen mi apenaǔ disponis iun ajn el ili, atentante ne literaturajn teknikojn, sed naturan elvolviĝon".

Efektive, li ĉiam gardis sin kontraǔ pompigo kaj troigo, sed lasis, ke rakonto, kvazaǔ klara fonto, mem ellirlu kaj dolĉige penetru en la koron de leganto. Regas do ĉiam natureco kaj sentrudeco. En la sama artikolo li diris ankaǔ, ke la temperamento de verkisto devas esti tia, ke penso kaj sento de la popola amaso torente inundu lian animon. Longatempe vivante en la kamparo, li sincere kaj arde amis kamparanojn, havis, fizike kaj mense, spertadon kaj komprenon pri la bela tradicia virto kaj revolucia spirito de la ĉina kamparanaro, ĝuante profundan influon de kamparanaj simplo, honesto, noblo, optimismo kaj humuro, tiel ke li, granda romanisto, nature fariĝis ilia elemento, kvazaǔ giganta fiŝo en oceano. Efektive, li riĉigis la artan trezorejon de la nuntempa literaturo de Ĉinio kaj faris valoregan kaj meritoplenan kontribuon.