• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 15:50:05    
Rakonto pri Lin Baoqing kaj birdoj (foto)

cri

En la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio, estas fama marĉo—Xianghai. En la somera fino aŭ aŭtuna komenco ĝi fariĝis paradizo de birdoj. Sur la humida tero pli kaj pli multaj homoj protektas tiujn birdojn. Lin Baoqing ĝuste estas unu el ili.

Xianghai estas unu el la ŝtataj naturaj rezervejoj de Ĉinio. Ĝi troviĝas sur la granda stepo Keerqin, okcidenta parto de la provinco Jilin. Tie fragmitoj abundas kaj lagoj multas. Sur tiu ĉi humida tero kun areo de pli ol cent mil hektaroj vivas birdoj de preskaŭ 300 specoj, inkluzive de ruĝvertaj gruoj kaj blankaj cikonioj, kiuj alfrontas forperean danĝeron.

32-jara Lin Baoqin komencis sian amon al la birdoj tiam, kiam li ekŝatis belajn ruĝvertajn gruojn. En 1996 kiam li eklaboris en la natura rezervejo Xianghai diplomiĝinte de universitato, belaj ruĝvertaj gruoj tuj sorĉis lin. Sciinte, ke en la mondo vivas nur malpli ol 1 500 ruĝvertaj gruoj, li pli multe prizorgas tiujn belajn estaĵojn. Printempe de 1997 kiam li trovis, ke iu ruĝverta gruo komencis kovi ovojn, li zorgeme observis ĝin.

"Kiam la gruidoj elkoviĝis, bovoj karambole mortigis unu el ili. Mi multe bedaŭris, ke tiel valora gruido pereis. Mi diris, ke ni certe praktiku artan kovigon kaj kuracadon al la birdoj. Mi opinias, ke tia agado favoras protektadon de forpereontaj animaloj."

Lin Baoqing diris al ni, ke paro da sovaĝaj ruĝvertaj gruoj naskas nur du ovojn ĉiujare kaj en nebona medio ili eĉ ne povas elkovi unu. Tiam en la rezervejo neniu spertis artan kovigon de la gruoj. Lin Baoqing decidis posedi materialojn pri kovado de la grupoj per sia klopodo.

Nestoj de la ruĝvertaj gruoj kutime kaŝiĝas inter fragmitoj kaj herboj. En genera periodo ili estas tre atentemaj. Ili tuj forflugis forlasinte sian neston, kiam ili trovis danĝeron. Lin Baoqing kaŝe metis termometron en ĝin, trovinte la neston, kaj proksime observis la gruojn. Aprile estas naskada periodo de la gruoj. Tiam glacio ekdegelis.

"Mi starigis observejon proksiman al la nesto kaj mi longe restis en ĝi por observi la gruojn. La vetero estis tre malvarma, sed mi ankoraŭ persistis la observadon kaj fine akiris postulatan donitaĵon."

Akirinte donitaĵon pri temperaturo kaj humideco dum la kovado de la gruoj, Lin Baoqing komencis sian provon pri arta kovigo de la gruoj. Tiam li posedis nur duonaŭtomatan inkubatoron, tial li ne povis foriri dum la kovado. La kovado daŭris pli ol monaton. Ĉiutage li doĵoris ĉe la maŝino. Kelkfoje kiam la maŝino haltis pro interrompiĝo de elektrolivero, li metis la ovojn en sian litkovrilon por varmigi ilin per la korpo.

Post provado de pli ol jaro, en la fino de 1999, gruido fine elkoviĝis en la mano de Lin Baoqing, pro tio li multe ĝojis. Kolegoj ŝercis, ke li estas patro de la gruido.

Estas ĝojinde, ke post klopodo li jam posedas generan teknikon de 15-specaj birdoj. Dum pli ol kvin jaroj li arte elkovigis pli ol 40 ruĝvertajn gruojn, blankajn cikoniojn kaj pli ol 200 blanknukajn gruojn kaj sovaĝajn anasojn. Kaj liaj disertacioj pri genero de birdoj publikiĝis en iuj aŭtoritataj zoologiaj gazetoj.

Antaŭ kelkaj jaroj la rezervejo establis savoflegejon kaj Lin Baoqing ekservis kiel ĝia estro. Tio donis al li plian penigan laboron savi kaj kuraci vunditajn kaj venenitajn birdojn.

Ĝis nun Lin Baoqing kaj liaj kolegoj savis sume pli ol 50 vunditajn kaj venenitajn gruojn kaj cignojn. Krome, Lin Baoqing ankaŭ zorgeme eleksploris metodon kuracan al venenitaj birdoj, la sukcesa proporcio atingis 80%.

Kiam oni laŭdis, ke li estas "specialisto pri flegado de birdoj", li ĉiam respondis kun rido, ke "birdoj estas bonaj amikoj de la homaro, se ni bone protektas birdojn, ankaŭ samtempe la hejmlandon de la homaro."