• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 17:21:55    
Vojaĝo en Tianshui (1)

cri
La Silka Vojo ne estis absolute fiksita. Ĝi ŝanĝiĝis plurfoje en kelkaj partoj pro diversaj kaŭzoj, kiaj sezona alterno kaj milita tumulto. Inter Xi'an kaj Lanzhou iam estis 3 linioj, unu el kiuj trapasis Baoji, mezgrandan industrian urbon de Shaanxi, kaj Tianshui. De la 1-a ĝis la 12-a jarcento ĝi estis la plej mallonga vojo inter la provincoj Shaanxi kaj Gansu. Siatempe la eminenta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio prenis tiun ĉi linion por pilgrimi al Hindio. Ĉi-foje ankaŭ mi vojaĝis laŭ tiu vojo.
FERVOJO, ŜOSEO KAJ MODERNA AŬTOVOJO
Ĉe la limo inter la provincoj Shaanxi kaj Gansu kuŝas Longshan-monto. Pro tio la loko estas dividita en la partojn Longxi (okcidente de Longshan-monto), Longdong (oriente de ĝi), Longzhong (meze de ĝi) kaj Longnan (sude de ĝi). forlasinte Baoji, nia trajno suriris Longxi- altebenaĵon. La monotona flavo de la altebenaĵo impresis min per grava histora ŝanĝiĝo. Ĉe la montopiedo la zigzaga Flava Rivero fluas orienten. Sur la montodeklivoj teras-kampoj etendiĝis de la montopiedo al la montosupro. Sur al kampoj kreskis maizo.
En la vagonaro oni konigis al mi pri la vojo kaj la urbo Tianshui. Ili diris al mi, ke Tianshui situas inter la Leusa Altebenaĵo en Longzhong kaj la montregiono en Longnan. Tie ondas montoj kaj abundas riveroj. Longshan-monto estas tre malfacile transirebla. Antikvuloj diris, ke la montovojoj estas zigzagaj kaj oni bezonas 7 tagojn por transiri la monton.
Pro kompleksa topografio voj-konstruado estas ekstreme malfacila. Jam en la 40-aj jaroj en Tianshui funkciis fervojo 52 km longa kaj ŝoseo malbonkvalita. Tiam en multaj gubernioj ne estis aŭtovojoj kaj oni devis uzi flosojn por transiri riveron. La malfacila trafiko multe ĝenis Tianshui-anojn dum jarmiloj. Tiam oni bezonis dekojn da tagoj por vojaĝi de Xi'an al Tianshui.La trajno malrapide rampis sur Longshan-monto. La pasaĝeroj ĝoje babilis aŭ dormis sur lito. Ili ne povis imagi al si la suferojn elportitajn de la vojaĝantoj en la pasinteco. Nur la multaj trapasitaj tuneloj serpentumaj kaj ĉeval-hufaj rememorigis pri malfaciloj de voj-konstruado en profundaj montoj. Post 8 horoj nia trajno finis la vojon, kiun la antikvuloj devis iri dekojn da tago. Ĝi atingis la Tianshui-an Stacidomon ĉe vespera krepusko kaj mi maltrankviliĝis pri tio, kiamaniere iri al la urboparto, kiu distancas de la stacio je pli ol 20 km. Post momento mi trovis nenecesa mian maltrankvilon: La aŭto portis min sur moderna aŭtovojo kaj post 20 minutoj mi jam sidis en hotelo de la urbo.