• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 18:03:54    
Gaja vivo de kelkaj nordamerikaj fremdlandanoj en Tianjin

cri
Tianjin estas havena urbo en la orienta parto de Ĉinio. Ĝi estas unu el la plej gravaj komercaj havenoj de Ĉinio en la historio. Nuntempe, laŭ plimalfermiĝo de la urbo Tianjin, pli kaj pli multe da eksterlandanoj studas kaj laboras en Tianjin. Hodiaŭ, ni prezentos al vi la gajan vivon en Tianjin de kelkaj eksterlandanoj el Norda Ameriko.

Sinjoro Cameron kaj lia edzino Shelly estas kanadanoj. Antaŭ 2 jaroj, ili venis al Tianjin kaj eklaboris kiel instruistoj de angla lingvo en mezlernejo Binhai. Antaŭ ol veni al Tianjin, ili iom maltrankviliĝis pro timo al malbona vivkondiĉo, ili ankaŭ timis, ke ili ne povos adaptiĝi al laborado kaj vivo pro diferenco de kultura kondiĉo kaj vivkutimo en Tianjin. Sinjoro Cameron gaje diris, ke alveninte al Tianjin, li trovis, ke la labora cirkonstanco kaj vivkondiĉo superas ilian imagon. La oportunaj supermerkatoj, multe da restoracioj kaj drinkejoj, kaj la hospitaloj kaj lernejoj kun unuaklasaj instalaĵoj sentigis al ili la similecon inter Tianjin kaj ilia hejmloko Otavo.

"Estis tre emociige, ke en la unua mateno post nia alveno ĉi tien, ni eliris por promeni. Estas tre granda parko, en ĝi estas multaj arboj kaj herboj. Oni sportas. Ni sentis tre bone."

La vivo de Cameron kaj Shelly en Tianjin estas tre riĉa. Krom laboro, ili iam promenas sur vojetoj en arbaro, iam sportas en gimnastejo, iam ĝuas kafon en kafejo. Tamen ili plej ŝatas gustumi la frandaĵojn de Tianjin en restoracioj. La urbo Tianjin proksimas al maro, diversaj freŝaj maraĵoj, lerte kuiritaj de la kuiristoj, ofte vekas apetiton de ili ambaŭ.

En la hejmo, Cameron ankaŭ ŝatas preni siajn gitaron, fluton, buŝharmonikon, kaj aliajn muzikilojn, kaj ludi kune kun sia edzino. Ilia familieto ĉiam dronas en feliĉo.

La urbo Tianjin ankau allogis sinjoron Michael J Layden el Usono per sia karakteriza ĉarmo. 50-jara Layden ŝatas kolekti poŝtmarkojn el diversaj landoj. Antaŭ pli ol 10 jaroj, en Havajio, li konatiĝis kun bela ĉina knabino Xu Zhongyu, kiu studis tie. Kiam li eksciis, ke Xu Zhongyue devenas de la urbo Tianjin, li tre ĝojis, ĉar li scias, ke la ĉina poŝto naskiĝis en Tianjin.

Layden edziĝis al bela ĉina knabino Xu Zhongyu. En la jaro 1991, li venis al Ĉinio kune kun sia edzino, kaj ekloĝis en Tianjin. Ekde tiam, Layden kolektis pli ol dek mil poŝtmarkojn koncernajn kun Tianjin. Dum kolektado de poŝtaĵoj, li pli kaj pli interesiĝas pri kulturo kaj historio de Ĉinio kaj de Tianjin. Do, li komencis esplori la historion de ĉina poŝto kaj la historion kaj kulturon de Tianjin.

"La historio de poŝto rakontas vivon de homoj. Oni povas ekscii okazintaĵojn per la letero en kovertoj. Per esplorado al la historio de la poŝto de Tianjin, mi eksciis multajn aferojn pri Tianjin. Mi kiel eble plej multe esploras aferojn pri Tianjin. Mi ju pli multe gajnis informojn, des pli sentis tion, ke Tianjin okupas tre gravan lokon en la historio kaj ekstera kontaktado de Ĉinio en la historio."

En la jaro 2001, Layden eldonis libron laŭ siaj kolektaĵoj. La libro montras pli ol 600 valorajn poŝtmarkojn, kovertojn, poŝtkartojn kaj poŝtstampojn. Ĉi tiu libro partoprenis en ekspozicio de poŝtaĵoj en Ĉinio, Usono, Tajlando kaj multaj aliaj landoj, kaj multfoje estis premiita. Nuntempe, la scio de sinjoro Layden pri historio de Tianjin eĉ superas tiun de multaj tianjin-anoj. Li ĝoje malkaŝis informon, ke la unua muzeo pri poŝto de Ĉinio baldaŭ estos konstruata en Tianjin.

Layden esprimis, ke li kiel eble plej forte konigos al homoj de aliaj regionoj de la mondo pri la loĝantoj kaj kulturo de Tianjin. Lastjare, li eldonis sian duan libron pri siaj kolektaĵoj, kaj prenis ĉi tiun libron kiel donacon al 600-jariĝo de la urbo Tianjin.

Kiam ni rakontas pri la vivo en Tianjin de nordamerikanoj, la juna knabino Welson el Nov-Jorko estas mencienda. Welson, iom pli ol 20-jara, venis al Ĉinio, kiam ŝi studis en mezlernejo, kaj estis impresita de la grandioza Granda Muro kaj la solena Imperiestra Palaco. Ekde tiam, ŝi estis plena de scivolo kaj sopiro al Ĉinio, kiu havas historion de kelkmil jaroj. Antaŭ du jaroj, diplomiĝinte el la fako fizioterapio de universitato en Usono, ŝi venis al Tianjin por labori en Infana Bonstatiga Instituto laŭ invito de koncerna instanco.

En la bonstatiga instituto, Welson serioze traktas ĉiujn handikapajn orfojn, faras kuracan takson al ilia malsana stato, kaj ellaboras kuracan projekton. De du jaroj, la laboro riĉigis vivsperton de Welson.

"Mi kontaktiĝas kun la infanoj en la bonstatiga instituto. Inter ili, ies malsanon mi ne konas. Mi sendas ilin al kuracejo, al vendejo por aĉeti aĵojn por ili, ktp., tio estas neforgesebla sperto por mi."

Laŭ irado de tempo, Welson pli kaj pli ŝatas Tianjin, pli kaj pli ŝatas la infanojn en la bonstatiga instituto. Ŝi diris, ke ĉio pri ŝia ĝojo, malĝojo, kolero kaj feliĉo koncernas al la infanoj de la bonstatiga instituto. Kiam ŝi parolis pri sia vivo kun la infanoj, ŝia vizaĝo estis plena de ĝojo.

Welson amas la infanojn, kaj ankaŭ la infanoj amas ĉi tiun "eksterlandan onklinon". Pri impreso pri Welson, la infanoj diris: Ni ŝatas ŝin, ĉar ŝi instruas al ni fari ludon kaj danci. Krome, ŝi estas tre bela. Ankaŭ sinjorino Zhang Jing, ĉina kolego de Welson en la Tianjian Infana Bonstatiga Instituto, forte laŭdas ĉi tiun usonan knabinon:

"Komence, ni pensis, ĉu tiel bela eksterlanda knabino povos adaptiĝi kun ĉi tiu kondiĉo? Mi dubis. Sed kunestinte pli ol du jarojn kun ŝi, mi opinias, ke Welson faris tre bonege, aŭ en laboro aŭ en vivo."

Bela Welson jam kutimiĝis kun vivo en Tianjin. Ŝi ŝatas ĉinajn pladojn. Ŝi ne nur ŝatas frandi, sed ankaŭ kuiri kaj inviti amikojn por gustumi la manĝaĵojn kuiritajn de ŝi. Ŝi iras al laborejo kaj revenas hejmen per biciklo. Ŝi ofte lernas la ĉinan lingvon en hejmo de instruisto. Kaj ŝi ankaŭ instruas anglan lingvon al la instruistoj de la bonstatiga instituto dum duona tago ĉiusemajne. En la urbo Tianjin, la vivo de Welson estas feliĉa kaj riĉa.