• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-04 16:17:12    
Sukcesa konduko de la inĝenieriaĵo pri funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj

cri

Depost konduko de la inĝenieriaĵo ekde 1998, en preskaŭ 120 miloj da vilaĝoj, ĝuantaj elektran servon, plenumiĝis funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj kaj ĉirkaŭ 70 milionoj da kamparanoj aŭskultis kaj spektis radiajn kaj televidajn programerojn. Tio kontentigis senĉese kreskantan bezonadon de kamparanoj en spirito, kulturo kaj vivo.

Konduko de la inĝenieriaĵo ŝanĝis staton de fermiteco kaj malprogreso en la kamparo, kamparanoj per aŭskulto de radio kaj spekto de televidaj programeroj, povas plivastigi vidkampon, gajni informon, lerni scion, sin ĝojigi kaj sia spirita fenomeno grande ŝanĝiĝis. Kamparanoj ankaŭ kreis baladon, kantis popolkanton kaj ili per sia kanto laŭdis la inĝenieriaĵon.

Pri sukcesa konduko de la inĝenieriaĵo pri funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj, vic-estro de la administrejo sinjoro Zhang Haitao tiel taksis:

"Ĉi-flanka laboro pri funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj en Guangxi enmetiĝis en antaŭan vicon en la tuta lando kaj ludis gvidan, ekzemplan kaj tiran rolojn en la tuta lando. Ĉi tie efikeco estas kontentiga kaj en tiuj vilaĝoj, oni povas spekti programerojn de pli ol 10 kanaloj. Cetere kvalito de figuro kaj sono havas altan nivelon."

Sukceso de Guangxi estas nur frukto de la inĝenieriaĵo en mallonga periodo, nun en Ĉinio kamparanoj de pli ol 400 miloj da vilaĝoj ne povas ĝui radiajn kaj televidajn programerojn kaj plejparto de tiuj vilaĝoj situas en fora kaj malriĉa regiono kun malgranda vilaĝeto, malbonaj geografia kaj ekonomia kondiĉoj, obskureco en informado kaj sen kultura vivo. Tieaj kamparanoj havas fortan aspiron pri radiaj kaj televidaj programeroj. Laboro pri funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en ĉiuj ĉinaj vilaĝoj ankoraŭ estas peniga.

Responde al la nuna stato, Ĉina Ŝtata Administrejo de Radio, Filmo kaj Televido jam elmetis eksplicitan celon. t.e. fine de 2005, plenumiĝos funkciigado de radiaj kaj televidaj programeroj en pli ol 90 miloj da vilaĝoj kaj oni garantios tion, ke tieaj popolanoj povu spekti programerojn de almenaŭ 4 kanaloj kaj aŭskulti radiajn programerojn. Cetere oni klopodos por senĉese altigi nivelon de la inĝenieriaĵo kaj garantii ĝian longdaŭran funkciigadon.