• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-04 20:18:16    
Interesa Festo Kuzhazha de Hani-oj

cri
En la vivo de Hani-oj, la plej ekstaziga estas la festo "Kuzhazha" okazanta ĉiujare en la sesa monato. Tiam la brula suno ruĝigas rododendron kaj verdas rizplantidoj. En vilaĝoj de Hani-oj regas plena ĝojo kaj vigleco. Ĉiu familio pretigas gluecrizon kaj sin preparas por renkonti tiun tradician feston.

En la festaj aktivadoj, la plej alloga estas rajdo sur Moqiu. Oni starigas malmolan lignan foston sur herbejo apud la vilaĝo, sur ĝian supron transverse metas lignan stangon, kiu povas balanci kiel baskulo kaj ankaŭ libere rotacii laŭ la ligna fosto. Tiu instalaĵo estas ludilo nomata Moqiu. Laŭ la moro de Hani-oj, la ligna stango de Moqiu devas esti hakita en la nokto kaj instalita antaŭ la tagiĝo.

Posttagmeze, gejunuloj en novaj festaj kostumoj alvenas al Moqiu-ludejo aro post aro. Laŭ la kutimo de Hani-oj respekti maljunulojn, unue kelkaj grandaĝuloj rajdas sur la ligna stango kaj piede batas la teron, por ke la transversa stango rotaciu kaj balancu ĉirkaŭ la ligna fosto. Tio estas nomata "malfermo de Moqiu", kaj simbolas bonan sanon kaj longan vivon. Poste paro kaj paro da gejunuloj alterne surrajdas la ludilon. Ili jen leviĝas jen malleviĝas, jen rotacias, kaj ĝojas senkompare. La rajdantoj kaj la spektantoj aŭdigas huraojn de tempo al tempo. Ju pli rapidas la ludilo, des pli fortas la huraoj, kvazaŭ ĝi flugus en la ĉielo.

Inter Hani-oj cirkulas rakonto pri Moqiu:

Longe longe antaŭe, la suno kaj luno perdis la akordiĝon inter si, aperis kaj malaperis senregule. Tio kaŭzis grandajn malfacilojn al la vivo kaj produktado de la homoj. Tiam, en vilaĝo de Hani-oj loĝis la gefratoj Alang kaj A'ang. Por savi siajn samvilaĝanojn, la gefratoj decidis iri al la ĉielo, por persvadi la sunon kaj la lunon respektive. Iutage, ili hakis kaŝtanarbon kaj faris el ĝi Moqiu. La gefratoj rajdis sur ĝiaj du finoj respektive, kaj ĝi fluge rotaciis kaj sendis ilin al la ĉielo. La gefratoj konvinkis la sunon kaj la lunon, ke ili faru racian aranĝon por regule aperi kaj malaperi. Tamen la pliaĝa frato mortis de la suna varmego, kaj la plijuna fratino mortis de la luna frosto. Por memorigi pri la gefratoj, Hani-oj okazigis ĉiujare la feston "Kuzhazha" kaj sin amuzis per rajdo sur Moqiu en la sesa monato laŭ la luna kalendaro. Nun la rajdo sur Moqiu jam fariĝis tradicia sporto de Hani-oj. La junuloj lertaj kaj bravaj en tiu sporto ofte estas amataj de knabinoj.

La suno sin klinas okcidenten, ekbruas salvo da pafoj sur Moqiu-ludejo. Oni kantas kaj dancas ĝis la profunda nokto kaj poste revenas hejmen kontente.