• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-05 15:16:48    
Internacia Muzea Tago (foto)

cri

La 18-a de majo estas Internacia Muzea Tago.

La vorto "muzeo" venis el "museion" en la greka lingvo, kiu signifas lokon por memori Muzon. Mousai estas ĝenerala nomo de la naŭ helenaj diinoj, kiuj inspiris la sciencistojn kaj artistojn, ili respondecas respektive pri historio, astronomio, epopeo, ampoemo, liriko, tragedio, komedio, sankta kanto kaj danco, tio reprezentas ĉion de la homaj sciencoj de Grekio en tiu epoko.

Preskaŭ en la 5-a jarcento a. K. en unu el diaj haloj de Grekio, troviĝis trezorejo konservanta diversajn skulptaĵojn kaj trofeojn, ĝi estis konsiderata kiel komenco de muzeo en la mondo. En tre longa tempo poste, muzeo nur estis konservejo de la imperiestra familio aŭ malmultaj riĉuloj. Ĝis la fino de la 18-a jarcento, sinsekve establiĝis muzeoj en iuj okcidenteŭropaj landoj kaj sin malfermis al la publiko. Ekde tiam funkcio de muzeo havis novan disvolvon, ankaŭ ŝanĝiĝis kono de la homoj pri muzeo.

En 1880, erudiciulo de brita muzeo publikigis artikolon titolitan "Funkcioj de Muzeo", li emfazis, ke muzeo devas fariĝi loko en kiu ordinara publiko akceptas edukon. Usona erudiciulo Goody pluapaŝe emfazis en siaj du artikoloj respektive kun la titoloj "Estonta Muzeo" kaj "Principo de Administrado de Muzeo", ke muzeo devas sin dediĉi al renovigo de edukado, disvolvi pozivajn aktivadojn por fari muzeon ne nur kiel lokon, en kiu specialistoj kaj sciencistoj faras esploradon, sed ankaŭ kiel suplementan instalaĵon de edukaj institucioj kaj eksterlernejan edukan ĝardenon.

Novembre de 1946, la Internacia Konsilio de Muzeoj fondiĝis en Parizo de Francio. Junie de 1974, la Internacia Konsilio de Muzeoj okazigis la 11-an kunvenon en Kopenhago, kaj difinis, ke muzeo estu publika konstanta institucio kiu ne ĉasas ekonomian profiton sed servas por socio kaj socia disvolviĝo. Ĝia baza funkcio estas kolekti, konservi kaj esplori atestaĵojn rilate al la homaro kaj la medio por eksponi al la publiko kaj liveri edukan kaj aprecan ŝancon al la homoj.

En 1971 en Francio, la Internacia Konsilio de Muzeoj okazigis konferencon, en kiu oni diskutis pri kultura kaj eduka funkcio de muzeoj kaj ilia rilato kun estonteco de la homaro. En 1977, por akceli sanan disvolviĝon de la muzea afero de la tuta mondo kaj altiri la socion kaj la publikon kompreni, partopreni kaj atenti la muzean aferon, la Internacia Konsilio de Muzeoj difinis la 18-an de majo ĉiujare kiel "Internacian Muzean Tagon" kaj difinas temon por aktivadoj de la "Internacia Muzea Tago" ĉiujare.

La temo de la "Internacia Muzea Tago" de 2004 estas "Muzeo kaj Senformaj Heredaĵoj".

Senforma heredaĵo estas buŝa aŭ nemateriala kultura heredaĵo, ĝi inkludas naciajn tradiciojn kaj popolajn sciojn en diversaj tipoj, diversajn lingvojn, buŝan literaturon, morojn kaj kutimojn, naciajn kaj popolajn muzikon, dancon, etiketon, metiarton, tradician medicinon, arkitekturon kaj aliajn artojn.