• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-05 15:30:21    
Viziti surretan tombejon fariĝis nova moro de ĉinoj en Klaro kaj Brilo (1)

cri

La 5-a de aprilo ĉiujare estas tradicia festo de Ĉinio - Klaro kaj Brilo, ĝi estas festo de la ĉina nacio por funebri pri forpasintoj. En tiu festo, la homoj kutime veturas al tombejo de forpasintaj familianoj kaj prapatroj for respekti ilin kaj balai la tombejon. Vizito al tombejoj estas konkreta enkorpiĝo de parenceco kaj fileco, tial la festo Klaro kaj Brilo fariĝis grava festo de ĉinoj. Tamen en tiu festo ĉijare, krom vizito al tombejoj, multaj homoj havas alian tute novan elekton – viziti surretan tombejon.

Laŭ informo el la plej granda retejo de surreta funebrado de Ĉinio – retejo Netor, en la lastaj tagoj, la nombro de vizitantoj al tiu retejo grandmezure kreskis, ĉiutage la nombro de klakintoj superis 4 milionojn. Surreta funebrado estas akceptita de pli kaj pli multaj ĉinoj. Respondeculo de la merkata departemento de Netor Interreta Teknika Limigita Kompanio de Pekino, s-ino Wang Xiaoyan konigis:

"Laŭ nia statistiko, nuntempe Ĉinio havas dekojn da retejoj kiuj ĉefe sin okupas pri surreta funebrado. Kia ajn estas la mezuro de tiuj retejoj, oni deziras antaŭenpuŝi tiun aferon. Oni esperas prosperigi tiun aferon, ĉar ĝi estas civilizeca kaj ekonomie ŝpariga maniero por fari funebradon."

Laŭ konigo, la vizitantoj al la retejo Netor inkluzivas junajn lernantojn kiuj establis memorhalon por idoloj, mezaĝulojn kiuj establis tombejon por forpasintaj familianoj kaj maljunulojn kun pli ol 60 jaroj, kiuj establis familihalon por la klano. Pli-ol-50-jaraĝa s-ro Zou estas unu el plej antaŭaj klientoj de retejo Netor. Antaŭ kvar jaroj, lia kara filino Zou Xia subite estis malsanigita de cerba kancero kaj forlasis la homan mondon nur post kelkaj tagoj. Neatendita forpaso de la karega filino alportis nepriskribeblan doloron al la forta armeano kaj samtempe puŝis la patrinon al marĝeno de disrompiĝo, ekde tiam ŝi tuttage vivis en trista paseo. En 2003, la patro de Zou Xia estis konigita de kunlernanto de lia filino pri "surreta tombejo", tial li rapide petis memorhalon por la filino surrete kaj disvolvis ĝin kiel memoran ĝardenon paŝo post paŝo. Por protekti surretan tombejon de la filino, la gepatroj, kiuj ne bone konis komputilon kaj interreton, eklernis de la komenco.

"Mi opinias, ke surreta funebrado havas grandan signifon. Post unu-jara kontaktiĝo kaj observado, mi pensis, ke se estis granda impeto de enterigo al kremacio, estas la alia impeto de ĉeloka vizito kaj balaado al tombejo al surreta fiktiva funebrado. Mi opinias, ke tio estas progresema, scienca maniero bonvenigita de la popolanoj." Nun, la gepatroj de Zou Xia ne nur sin liberigis el ombro pro perdo de la kara filino, sed ankaŭ servas kiel agento de la retejo Netor en la urbo Xiamen, sude de Ĉinio. Ili diris: "Ni certe daŭrigas tiun aferon kiel bonstatigan aferon kaj ni esperas plivastigi la surretan funebradon."

Sur la retejo Netor, okazas multaj similaj rakontoj. S-ino Wang Xiaoyan diris:

"Ni vidis, ke multaj maljunuloj funebras junulojn surrete. Multaj homoj havas grandan malplenaĵon en la koro pro forpaso de familianoj, tamen per kontaktiĝo kun surreta funebrado kaj establo de memorhalo por iliaj familianoj, paŝo-post-paŝe resaniĝis la vundo en la koro. Ili eĉ pensis, ke ilia familianoj neniam forpasis, sed nur vivas en fiktiva mondo. Do ili povas sin liberigi el trista animstato kaj vivas pozitive kaj sane, ilia spertado ĝuste estas la plej bona propagando kaj povas influi multajn homojn kiuj havas spertadon similan al tiu de ili." (daŭrigota)