• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-05 16:57:34    
Butikumado sur strato Xiushui de Pekino

cri
La ĉina ĉefurbo Pekino estas urbo taŭga al turismo. Ĉi tie troviĝas konataj mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj, kiaj la Granda Muro, Imperiestra Palaco, Somera Palaco, kiuj simbolas la longan historion kaj brilan kulturon de Ĉinio. Ĉi tie estas ankaŭ la monde fama pekina rostita anaso kaj aliaj frandaĵoj, kiuj enkorpigas la faman gastronomian kulturon de nia lando. Tamen hodiaŭ ni ne prezentos al vi tiujn, sed kondukos vin al la strato Xiushui, kie oni povas aĉeti por si karakterizajn memoraĵojn kaj silkaĵojn. La bazaro sur la strato Xiushui iam estis konata same kiel la Imperiestra Palaco kaj la pekina rostita anaso. Antaŭ nelonge, tiu subĉiela bazaro finis sian ekster-doman entreprenadon kaj translokiĝis en la vastan domegon, per tio ĝi komencis sian novan epokon.

Parolante pri la nova bazaro de Xiushui, ni devas unue konigi al vi pri la malnova. La malnova strato Xiushui situas apud la kvartalo de diverslandaj ambasadorejoj en Pekino, kaj estis konfekcia bazaro kun silkaĵoj kiel la ĉefaj varoj. En la meza periodo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la malnova strato Xiushui estis nur strateto, kie iuj ĉinaj komercistoj vendis diversajn malmultekostajn tekstilaĵojn. Poste la negocado sur tiu strateto pli kaj pli prosperiĝis, fine ĝi fariĝis popola bazaro de ekster-komercaj vestoj, silkaĵoj kaj turismaj memoraĵoj, kaj la taga averaĝa nombro de vizitantoj de la bazaro superis dudek mil, el ili 70% estis alilandanoj.

S-ro Wang Guoqi estas unu el la komercistoj, kiuj plej frue komencis sian entreprenadon sur la strato Xiushui. Li diris, ke sur la malnova strato Xiushui, tre interesa fenomeno estis marĉando inter vendistoj kaj alilandaj klientoj per fremdaj lingvoj. Li diris:

"Multaj el ĉi-tieaj vendistoj ne nur lertas en parolo per la angla lingvo, sed ankaŭ en la japana, rusa kaj aliaj lingvoj. En la komencaj jaroj, ni ne estis poliglotoj erudiciaj, sed nun multaj vendistoj jam povas paroli tre flue en fremdlandaj lingvoj."

En Pekino, kaj famaj steluloj kaj internaciaj amikoj ĉiuj emas butikumi en la bazaro de la strato Xiushui. Sur tiu strato, same kiel ordinaraj aĉetantoj, ili faras senĝenan butikumadon, selektadon kaj marĉandon. Laŭdire, la konstantaj klientoj de tiu ĉi bazaro tenas kompleksan senton al ĝi. Ili ŝatas ĝin, ĉar ĝi vere havas tre aĉetindajn varojn, sed samtempe ili malŝatas ĝin, ĉar ĉiufoje ili devas fari marĉandon kun vendistoj. S-ro John Gallaghs estas danlanda junulo, kiu laboras en Pekino kiel instruisto de la angla lingvo. Li titolis sin "Veterana Xiushui-a Kliento", kaj en la lastaj du jaroj, li "ĉerpis ĉi tie multe da bonaj aĵoj malmultekostaj." Li diris:

"Multfoje mi butikumis sur la strato Xiushui, kaj la plej alloga estas sen-distanca kontaktiĝo inter homoj el diversaj landoj. Kvankam la medio de la malnova bazaro de la strato Xiushui ne estas tre komforta, tamen ĉi tie ekzistas ia simpatia etoso agrable impresanta."

La nekomforta aĉeta medio de la malnova bazaro de la strato Xiushui jam ne ekzistas plu. Nun la komercistoj de la malnova bazaro unu post alia translokiĝis en la novan domegon kun la vasta kaj pura medio. Oni nomas ĝin "Nova Xiushui".

La domego de la nova Xiushui situas apud la malnova. Ĝi havas sep etaĝojn kun du etaĝoj subtere kaj kvin surtere. En la domego aĉeteblas ĉapo, peruko, tornistro, ŝuoj, ŝtrumpoj, peltaĵo, ledvesto, lanuga kostumo, silka vesto kaj eĉ roboj kaj veŝtoj kun la stilo de la dinastio Qing. Ekzistas ankaŭ naciminoritataj vestoj kaj ornamaĵoj. Krome, la nova Xiushui ankaŭ liveras diversajn pladojn kaj manĝaĵojn.

35-jara komercistino Liu Lijun diris, ke nun ŝi urĝe preparas varojn por sia vendejo en la nova Xiushui. Ŝi ĝoje diris:

"La nova Xiushui estas rigora en la administrado kaj bela en la medio. Plej grave estas, ke la negocado ne estos influata de la vetero. En la malnova bazaro de la strato Xiushui, kiam pluvis, venis malmulte da aĉetantoj, tio influis nian vendadon. Sed nun ĉio estas en ordo."

Cetere, la nova bazaro de Xiushui, konsiderante diversajn bezonojn de la klientoj, klopodas, por ke ili povu ĝui oportunan servon. Ĝenerala direktoro de la nova bazaro de Xiushui s-ro Ji Wei informis, ke la nombro de la butikoj ĉi tie superis 1 500. Li diris:

"Ni planas subskribi interkonsentojn kun pli ol 20 turismaj servoj de Pekino, kaj kune aranĝos itinerojn por alilandaj turistoj pri la ekskurso al famaj vizitindejoj, pri manĝado de la pekina rostita anaso kaj butikumado en la bazaro de Xiushui."