• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 15:38:35    
La 36a jarkolekto de revuo "Literatura Foiro" kun koloraj kovropaĝoj

cri
Ankaŭ la 36a jarkolekto de "Literatura Foiro" estos kun plenkoloraj kovropaĝoj. Ili prezentos belajn pejzaĝojn desegnitajn de la bulgara artisto Plamen Mitkov. Ses numeroj po 56 paGoj atingos la abonantojn akurate ĉiun paran monaton en 2005.

Revuo "Literatura Foiro" estas la plej longe senĉese aperanta literatura kaj kultura revuo en Esperanto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonchovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo@bluewin.ch . Perantoj en 37 landoj. Administrejo: LF-koop, CP 928, CH-2301 La C.haux-de-Fonds (Svislando), . Internacia abontarifo 45 CHF / 30 EUR. Por Esperantaj Civitanoj el la Orienteŭropa areo - 50% rabato. Por Esperantaj Civitanoj el la Latinamerika areo - 33% rabato.
-----------------------------------------------------------------------------------------------
HEROLDO DE ESPERANTO: APERIS LA UNUA NUMERO 2005

"Heroldo de Esperanto" atingis sian numeron 2065an kun unua paĝo dediĉita al la eventoj inter la 1-a kaj la 31-a de januaro.

Ekstermovadaj eventoj tamen koncernas esperantistojn: sur la unua paĝo venas reagoj pri la Monda Socia Forumo en Porto Alegre, kaj pri la Sud-Azia cunamo. La Kristnaska papa beno kaj novaĵoj de la Akademio de Esperanto post la renoviga baloto apudas lokajn aferojn: la venonta IIK en Litovio kaj la pasinta Skolta Tutamerika Jhamboreo en Argentino.

Ankaŭ sur la dua paĝo buntas la tutmonda vivo de Eo el Italio: prelegoj en Parmo kaj Milano, vortaro anoncita en landa gazeto, denove en Argentino ekstremsuda lernejo, en Germanio Internacia Festivalo en Magdeburgo, en Irano prezentado de Eo en Sari, en Svislando renovigo de CDELI, en Francio klopodoj de la politika partio EDE, en Litovio defendado de diplomverko, en Bulgario radio-elsendo, kaj la plurdirektaj agadoj de la esperantistaj PEN-verkistoj.

La tria paĝo proponas la kutimajn rubrikojn: la Funda...komento pri jes kaj ne, recenzo pri "La Kastelo de Vitro" de John Francis. Kaj jen nova rubriko pri la japana flaŭro.
La lasta paĝo gastigas la angulon de KCE, tiun de "Le Monde Diplomatique" kaj funebron por la poetino Mad Mevo.


"Heroldo de Esperanto" aperas ĉiun trian semajnon. Posedas, eldonas kaj administras: LF-koop, CP 928, 2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando.
Provekzemplero petebla ĉe .
Itala Interlingvistika Centro eldonis la itallingvan doktoriĝan disertacion de s-ino Perla Martinelli: "Edmond Privat: la vita e l'opera" -- la unua verko kiu pritraktas samnivele ĉiun faceton de nia Pioniro el ĉiuj tri liaj lingvoj: ĝenevano, esperantisto, verkisto, publicisto, fakulo pri la anglosaksa civilizo, pacifisto, popolliberiga batalanto, socialisto, religiemulo, mondfederisto. 210 paĝoj, 12 eŭroj.
La 18-an de Februaro, okazis la vica kluba kunveno de Armenia E-Asocio dediĉita al la Tago de Gepatraj Lingvoj de Unesko.
Estis voĉlegita la Deklaro de UEA, okazis kelkaj elpaŝoj, kaj poste s-ro Jerghanik Gevorgjan, la doktoro de sciencoj kaj unu el la plej meritaj Esperantistoj en Armenio, prezentis sian gravan sciencverkon - enciklopedion pri armenaj gestoj "Armena gestolingvo", eldonitan antaŭnelonge kaj ricevintan la Ŝtatan Premion.
Post la interesa prelego, la aŭtoro respondis al multaj demandoj de la aŭskultantaro kaj malkovris specifajn elementojn de nacia karaktero kaŝitajn en apartaj movoj de la gestolingvo.
La ĉeestantoj varme gratulis la premiiton kaj deziris al li grandan sukceson en liaj scencesploroj kaj novajn interesajn librojn!
Informa sekcio de Armenia E-Asocio
ESPERANTO KIEL LINGVA PONTO
Dank` al Esperanto kiel lingva ponto, en januaro 2005 aperis en serba lingvo, en eldono de "Multimedia-pres", senprofita kaj sendependa beograda eldonanto, libro de Igor Naverli "Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto".
Libron el varsovia Esperanta eldono el 1997 tradukis Agnesa Eremija, emerita profesorino, membro de beograda Esperanto-societo "Radomir Klajic`". Tio estas varma rakonto pri Janusx Korcxak, pola judo, fruktodona verkisto, pedagogo-praktikisto, ĵurnalisto kaj kuracisto kiu dum sia tuta vivo laboris kiel pedagogo en malriĉulejoj, aziloj kaj infanaj orfejoj. Liaj libroj ankaŭ nun estas valorega literaturo por pedagogoj, instruistoj kaj organizantoj de infanaj aktivecoj.
Korcxak finis vivon en aŭxgusto 1942, kiam el malbonfama varsovia geto kune kun siaj lernantoj, judaj infanoj, li estis transportita en nazian koncentrejon Treblinka.
La libron publike prezentis Juda komunumo en Beogrado okaze de la Tago de gepatraj lingvoj 2005.

Informis Dimitrije Janiĉic
El HeKo`