• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 16:21:57    
Por ke lernantoj de ĉiuj malriĉaj familioj povu frekventi lernejon (foto)

cri

Nuntempe de elementaj lernejoj ĝis malsuperaj mezlernejoj, Ĉinio praktikas naŭ-jaran devigan edukadon. Kvankam por la lernantoj ne necesas pagi por enlernejiĝo, tamen ankoraŭ necesas pagi la lernolibrojn, aliajn kotizojn. Kaj la lernantoj, kies hejmo malproksimas de lernejo, ankoraŭ devas pagi loĝadon en lernejo. Tio bezonas kelkcent aŭ kelkmil juanojn de renminbi, kio estas preskaŭ nenio por plejmulte da urbaj familioj, sed ĝi estas granda ŝarĝo por iuj malriĉaj kamparaj familioj, kaj iuj lernantoj eĉ ĉesis studi pro tio.

Cele al tiu stato, antaŭ kvar jaroj, Ĉinio komencis laŭpaŝe praktiki la politikon "du nuligoj kaj unu aldono" por nuligi al la malriĉaj lernantoj pagon de lernolibroj, loĝado kaj kromaj elspezoj. Do, kiel oni praktikas la politikon? Bonvole aŭskultu koncernan raporton.

La gubernio Yijinhuoluo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio estas ekonomie neevoluinta regiono. Antaŭe tiea kamparano Li Feirong bredis kuniklojn por subteni sian vivon, kaj vivis sufiĉe bone. Sed en la lasta jaro, neatendita epidemio mortigis ĉiujn kelkcent kuniklojn bredatajn de li, kaj kaŭzis grandan ekonomian damaĝon. Tiel estas problemo pri lernopago de du infanoj de Li Rongfei. Kiam li afliktiĝis pro tio, la politiko "du nuligoj kaj unu aldono" ekpraktikiĝis tie. Li Rongfei gaje diris:

"Por mia pliaĝa filino, necesas elspezi okcent aŭ naŭcent juanojn de renminbi por loĝado kaj lernolibroj por unu jaro. Mia plijuna infano ankoraŭ frekventas elementan lernejon, ne necesas tro multe da mono, sed ankoraŭ necesas cent kaj sepdek aŭ okdek juanojn por unu jaro. Tio ne estas perlaborebla. La politiko 'du nuligoj kaj unu aldono' senigis mian plej grandan ĉagrenon. Mi ne plu maltrankvilas pro kotizo de miaj du infanoj."

Karaj aŭskultantoj, en la politiko "du nuligoj kaj unu aldono", la centra, provinca kaj gubernia registaroj kune pagas por la lernantoj lernolibron, kromajn elspezojn kaj loĝadon. Konkrete, la centra financo pagas lernolibron, provinca financo pagas kromajn elspezojn, kaj la gubernioj pagas loĝadon. Favorata objekto de tiu politiko estas la infanoj de tiuj kamparaj familioj, kies pokapa enspezo malsuperas la ĉelokan averaĝan nivelon.

Laŭ koncernaj difinoj, praktikante la politikon "du nuligoj kaj unu aldono", diversaj bazaj registaroj devas disvolvi multan laboron, ekz. informiĝi pri nombro de la familioj bezonantaj monhelpon per kalkulado, kaj kuraĝigi lernantojn kaj familianojn de tiuj familioj peti monhelpon. Post kontrolado kaj publikigo de listo de la familioj, kiuj petis monhelpon, oni difinos, kiuj estos favorataj de la politiko. Ktp.

Ĉar la gubernio Yijinhuoluo estas relative malriĉa regiono, la enspezo de la kamparanoj kaj paŝtistoj ĝenerale estas malalta, tial en la situacio finance malfacila, la ĉeloka registaro decidis plivastigi la objekton favoratan de la politiko "du nuligoj kaj unu aldono" al ĉiuj kamparaj familioj. Respondeculo de tiu gubernio Liu Wenshan montris, ke por disvolvi ekonomion, oni devas unue emfazi disvolviĝon de edukado, nur post disvolviĝo de la edukado, troviĝos pli da talentuloj por subteni disvolviĝon de ekonomio. Li esprimis:

"Laŭ postulo de ŝtata politiko, dum praktikado de la politiko 'du nuligoj kaj unu aldono' ni devas elspezi 100 mil juanojn de renminbi. Sed por bone efektivigi la politikon, en la situacio finance malfacila ni aldone investis 160 mil juanojn de renminbi. Laŭ vidpunkto de registaro, mi preferas pli malmulte investi en aliaj kampoj, sed emfazi edukadon."

Nuntempe, inter pli ol 16 mil lernantoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, ĉiuj ĝuas monhelpon de la politiko "du nuligoj kaj unu aldono". Ĉeloka mezlernejestro Zhang Ronglin diris, ke antaŭe multaj lernantoj ĉesis viziti lernejon pro malriĉeco, sed nun ĉiuj daŭrigas sian lernadon.

Pri nuntempa praktikado de la politiko "du nuligoj kaj unu aldono" en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, vicprezidanto de la aŭtonoma regiono Lian Ji diris:

"Nuntempe nia aŭtonoma regiono enhavas entute 101 guberniojn, interalie 81 gubernioj fundamente praktikas la politikon 'du nuligoj kaj unu aldono'. Ili okupas pli ol 80% de ĉiuj gubernioj de nia aŭtonoma regiono. De la lastaj jaroj, ekonomio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio disvolviĝis rapide, sed mankas talentuloj. Tial ni devas kulturi de infaneco. Tio estas nia unu tre grava strategia intenco por praktiki la politikon 'du nuligoj kaj unu aldono'."

La ĵus prezentita estas epitomo de praktikado de la politiko "du nuligoj kaj unu aldono" en Ĉinio. Laŭ statistiko, nuntempe en la tuta lando, inter la 30 milionoj da lernantoj, kiuj bezonas monhelpon de la politiko "du nuligoj kaj unu aldono", plejmultaj jam akiris senpagajn lernolibrojn, kaj pli ol duono el ili samtempe ĝuas senpagajn loĝadon kaj aliajn elspezojn.

Ĉina ministro pri edukado Zhou Ji esprimis intervjuate, ke praktikado de la politiko "du nuligoj kaj unu aldono" akirigis al la infanoj el malriĉaj familioj la rajton esti edukata egalan kun aliaj infanoj, kaj provizas pli multe da talentuloj por daŭra disvolviĝo de Ĉinio. Li diris:

"Ĉi-foje, la laŭpaŝa praktikado de la politiko 'du nuligoj kaj unu aldono' inter la 30 milionoj da malriĉaj lernantoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, ebligas al la infanoj lerni. Por ĉiuj helpataj infanoj, estas ŝancoj por fariĝi talentuloj. Por ilia familio, estas espero. Kaj por la tuta kamparo, ĝi povas altigi ĝeneralan kvaliton de la kamparanoj, kaj eĉ de la tuta nacio. Tial praktikado de ĉi tiu politiko havas tre gravan signifon."

Laŭ informo, de la jaro 2005 ĝis 2007, la centra registaro iom post iom asignos pli ol 22 miliardojn da juanoj de renminbi por praktiki la politikon "du nuligoj kaj unu aldono".