• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 17:08:44    
Viziti surretan tombejon fariĝis nova moro de ĉinoj en Klaro kaj Brilo (2)

cri
Laŭ konigo, ankaŭ formoj de surreta funebrado estas diversaj. La homoj ne nur povas establi memorhalon por forpasintaj familianoj kaj amikoj kaj familihalon por ke posteuloj povu respekte viziti prapatrojn, sed ankaŭ povas viziti memorhalojn de Zhou Enlai, Sun Jatsen kaj aliaj famuloj kaj herooj. La homoj povas esprimi respekton al ili en historia albumo kaj retrospektivi iliajn historion kaj farojn en jarlibro kaj krestomatio, iuj salutvortoj, funebraj artikoloj sopiraj al tiuj famuloj kaj herooj povas esti eterne konservataj en multmedia formo surrete.

En la lastaj jaroj, por antaŭenpuŝi reformadon de funebra afero, la Ministerio pri Popolaj Aferoj multfoje publikigis avizon, proponante ke la popolanoj faru funebrajn aktivadojn per surreta funebrado, cindra ŝutado, plantado de arboj kaj okazigo de familia aŭ koletiva funebra kunveno, por krei socian etoson de civilizeca funebrado. En la kuranta jaro, Pekina Publiksekureca Buroo aparte publikigis avizon, iniciatante al pekinaj civitatanoj funebri policajn heroojn surrete. Surreta tombejo ne nur estas la loko, en kiu la homoj rememoras la pasintecon, la memorhaloj de Lei Feng, Wang Wei kaj aliaj herooj fariĝis ĝardeno de iuj lernejoj por fari patriotisman edukon. Iu elementa lernanto diris al ni:

"Mia instruisto konigis al ni la surretan memorhalon de Lei Feng, li diris, ke surrete ni povas prezenti bukedon al onklo Lei Feng kaj legi lian historion."

Materialoj montras, ke kvankam la ĉina registaro ĉiam sin dediĉas al reformado de funebrado, tamen en la lastaj jaroj la kremacia proporcio estis nur 35%, la funebra elspezo atingis 16 miliardojn kaj 200 milionojn da juanoj de renminbi. Prosperiĝo de interreta tekniko liveris novan manieron kaj novan eblecon al la homoj en funebra moro. Nuntempe sur retejo Netor establiĝis pli ol 40 miloj da memorhaloj, inter ili 80% ĝis 90% estas de ordinaruloj. En 2004, la nombro de memorhaloj de tiu retejo estis 12 miloj, kaj tiu cifero laŭkalkule duobliĝos en la kuranta jaro. Cetere, la retejo Netor ankaŭ establis kunlaboran sistemon kun la Ĉina Funebra Asocio kaj ĉefaj tombejoj de diversaj grandaj urboj, pere de kunlaborado kun la Ĉina Telekomunika Kompanio, oni malfermis poŝtelefonan funebradon, abonantoj povas prezenti "bukedon" al forpasintaj familianoj kaj amikoj per telefona mesaĝo, tio kreis novan manieron al funebra aktivado de ĉinoj.

Surreta funebrado ne nur rompis vulgaran kutimon de funebrado, kreis novan moron de civilizeca rememorado, sed ankaŭ liveris al la homoj novan kanalon de sentimenta interfluo. De enterigo al kremacio, de kremacio al cindra ŝutado, kvankam neniam ŝanĝiĝis la miljara kutimo de ĉinoj pri funebro al forpasintoj kaj rememoro al prapatroj, tamen la koncepto de la homoj pri tio multe reformiĝis. Ĝenerala aplikado de interreto estas enkorpiĝo de socia disvolviĝo, kaj surreta funebrado estas produkto de la epoko, disvastigo de surreta funebrado realigos pli grandan impeton.