Laŭ la plano la kirgizstana parlamento devis okazigi kunvenon en la 5-a de aprilo por diskuti pri la demisio de prezidento Askar Akayev. Tamen la kunveno ne okazis laŭdate. En la kirgizstana enlanda politika procezo refoje aperis problemo.
La 4-an de aprilo en Moskvo, kirgizstana prezidento Askar Akayev subskribis deklaron pri sia memvola demisio de sia prezidenteco. Laŭ la interkonsento atingita de la kirgizstana parlamenta delegacio kaj Askar Akayev, la kirgizstana parlamento devis okazigi kunvenon en la 5-a de aprilo por ekzameni kaj aprobi la demisian deklaron de Askar Akayev, decidi daton de elektado de la nova prezidento, pasigi deklaron pri livero de garantio al la eksa prezidento, kaj tiel fini la politikan fluktuan situacion en Kirgizstano. Tamen en la 5-a de aprilo nur malpli ol 50 el la nove elektitaj 75 parlamentanoj venis por la plena kunveno. Laŭ difino de koncerna leĝo, la demisia deklaro de prezidento devas esti laŭtlegata antaŭ la ĉeesto de ĉiuj parlamentanoj. Pro manko de ĉeestantoj, la kunveno ne okazis laŭdate. La parlamento devigite decidis prokrasti la kunvenon ĝis la 6-a de aprilo.
La kialo de neĝustatempa okazigo de la parlamenta kunveno estas tio, ke interne de la parlamento aperis diverĝoj pri traktado de la problemo rilatanta al Askar Akayev. Iuj parlamentanoj esprimis, ke ili ne povas akcepti la demision de Askar Akayev, sed oni devas eksigi lin je lia prezidenteco. Aganta ĉefprokuroro, parlamentano Azimbek Beknazarov esprimis, ke proklami eksigon al Askar Akayev je lia prezidenteco kaj akcepti lian memvolan demision estas du tute malsamaj aferoj. Li opinias, ke post la "forfuĝo" de Askar Akayev el la patrolando, li jam ne plu rajtas paroli pri demisio. La porpledo de Azimbek Beknazarov estas subtenataj de partaj eksaj "opoziciulaj" parlamentanoj.
Pri tio Askar Akayev akceptis intervjuon en Moskvo en la 5-a de aprilo. Li esprimis, ke la prokrastiĝo de la kirgizstana parlamenta kunveno estis kaŭzita de politikaj kaj teknikaj kialoj. Li opinias, ke laŭ la Konstitucio de Kirgizstano kaj leĝaj sistemoj de plejparto da landoj, la prezidento de iu ŝtato estu eksigita, nur kiam ĉi lasta perfidis la ŝtaton aŭ faris seriozan krimon. Li ankaŭ esprimis, ke por teni pacon kaj stabilecon en Kirgizstano, restarigi la konstitucian ordon kaj samtempe helpi la nunan regpotencon de Kirgizstano organizi prezidentan elektadon sur la bazo de kompleta laŭleĝeco, li proklamis demisii de sia prezidenteco. Laŭ difino de la Konstitucio, tio konformas al la interesoj de la nuna regpotenco, se la parlamento akceptos lian demision, alie la jam ne trankvila situacio pli komplikiĝos.
Analizistoj montris, ke se la demisio de Askar Akayev ne povos esti pasigita glate en la kirgizstana parlamento, tio naskos malutilan influon al la stabileco de la kirgizstana enlanda situacio.
|