• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 20:17:30    
Legendo pri Torĉa Festo de Yi-oj

cri
Yi-a nacieco estas unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, kaj havas pli ol 6 milionojn kaj 500 milojn da loĝantoj, kiuj ĉefe loĝas en la provincoj Yunnan, Sichuan, Guizhou kaj la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Interalie, la Liangshan-a Yi-nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Sichuan estas la plej granda regiono de Yi-oj.

Yi-a nacieco havas sian propran lingvon parolan kaj skriban. Kvankam la parola lingvo multe diferencas en malsamaj lokoj, tamen la skriba lingvo estas ĝenerale uzata. La klasikaĵoj en la yi-nacieca lingvo estas grandkvantaj. Dum la pasintaj miloj da jaroj, la yi-a nacieco faris apartajn kreadon kaj kontribuon en la agrikulturaj scioj, astronomio, kalendaro, meteologio, medicino kaj aliaj.

En la yi-nacieca kalendaro, la novjara tago ne havas fiksitan daton. Ĝenerale ĝi okazas en iu tago de la dekunua ĝis la dekdua monatoj laŭ la luna kalendaro. Kaj la "Torĉa Festo" okazanta ĉirkaŭ la 24-an de la sesa monato estas la komuna tradicia festo en la diverslokaj Yi-oj.

Sani-oj kaj Naxi-oj ambaŭ estas branĉoj de la yi-a nacieco. Ili loĝas generacio de generacio en la montregiono de la Lunan-a Yi-nacieca Aŭtonoma Gubernio de la provinco Yunnan, kie troviĝas la fame konata pitoreska vidindaĵo – Ŝtona Arbaro. En tiu antikva regiono el karsta topografio, gigantaj rokoj sin levas alten kaj formis ŝtonan arbaron, kie inter la staraj ŝtonoj zigzagas vojetoj, kaj la lagakvo klaras kiel spegulo, ĉie vidiĝas ĉarma pejzaĝo. Sin trovante tie, oni sentas sin kvazaŭ en fea lando.

Yi-oj ĉiujare celebras sian trdician feston – Torĉan Feston en tiu mitologieca loko. Pri la Torĉa Festo, Sani-oj havas belan rakonton.

Legendo diras: En la tre tre antikva tempo, la homoj vivis, vestante sin per arbofolioj kaj manĝante sovaĝajn fruktojn. Estis bonkora dio en la ĉielo nomata Afan. Vidante, ke la homoj vivis tiel mizere, li do ŝutis semojn de grenoj al la homa mondo, sen scio de la ĉiela reĝo, De tiam oni ekhavis feliĉan vivon.

Sed, poste tion sciis la ĉiela reĝo. Li eksplodis de kolero kaj ordonis la atletan dion detrui grenplantaĵojn en la homa mondo, ke la homoj retroiru al la epoko vesti per arbofolioj kaj manĝi sovaĝajn fruktojn. Kiam la atleta dio perforte fuŝis grenplantaĵojn, oni aliris de ĉiuj anguloj, pridemandis lin unuj post aliaj. La atleta dio arogante postulis fari luktadon: Se li malvenkos, do li lasos la grenplantaĵojn kreski daŭre. Li ekkaptis grandan bubalon je la korno, forte tordis ĝin, kaj la bubalo falis teren. Per tio la atleta dio paradaĉis pri sia potenco. Poste, la atleta dio plena de fiero, defiis kontraŭ la homoj. Tiam, el la homamaso eliris fortika junulo, nuda je la supra korpo kun ole-nigra haŭto. Li estis heroo en la koro de Yi-oj, nomata Duoarezi. Okazis furioza lukto inter Duoarezi kaj la atleta dio. La luktado daŭris tri diurnojn. Estis evidente, ke baldaŭ venkos la atleta dio. En tiu kriza momento, sur montpinto junuloj ekplukis trikordojn, ekblovis flutojn, kaj la knabinoj manklakadis kaj piedbatis la teron por kuraĝigi sian heroon. Duoarezi streĉis sian tutan forton kaj subite ekstariĝis. Antaŭ ol la atleta dio faris rebaton, li jam ĵetis la dion kelkajn kilometrojn fore. La atleta dio kape koliziis kun roko kaj ne plu aŭdacis fari paradaĉon. Li senbrue revenis al la ĉielo.

Estis neatendite, ke la ĉiela reĝo ne volis konfesi sian malvenkon. Li prenis plenmanon da incensa cindro kaj ŝutis al la homa mondo. La incensa cindro fariĝis diversaj fiinsektoj, kiuj falis sur la teron kaj ronĝis la grenplantojn. La grenplantoj frontis pereon. Homoj elpensis metodon kontraŭ la fiinsektoj: ili kolektis pinbranĉojn kaj ekbruligis torĉojn. Ili disĵetis al la torĉoj rezinan pulvoron, kaj la torĉoj flamis kiel fajraj drakoj. La fiinsektoj estis bruligitaj kaj vunditaj je la flugiloj kaj ne povis plu damaĝi la grenplantojn.

Ekde tiam, ĉiujare en la 24-a de la sesa monato laŭ la luna kalendaro, kiam la heroo Duoarezi venkis la atletan dion, Yi-oj en festaj kostumoj faras celebradon en la Ŝtona Arbaro, kunportante bovaĵon kaj ŝafaĵon. En la festo oni okazigas aktivadojn de toreado, lukto, salto kun trikordoj, torĉado ktp., por memorigi pri la venko en la batalo kontraŭ la ĉiela reĝo.