• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 14:55:39    
Respektu la vivon (1)

cri

La vivo de la homaro estas ununura. Kiam kara familiano aŭ amiko forpasis, la homoj ĉiam ne forgesis tiun triston. Nun la surreta funebrado donis al la homoj novan elekton kaj ankaŭ eterne diskonigas kaj ordinarajn kaj apartajn rakontojn de ordinaruloj.

La retejo "Netor", kiu fondiĝis en marto de 2000, ĝuste estas tia speciala surreta memoriga retejo. Kiel la unua reta kompanio, kiu skale administras surretan memorigon, retejo Netor ne nur iniciatis novan funebran formon, sed ankaŭ elmetis tute novan koncepton al ĉinaj surretaj vizitantoj. En tiu retejo, la homoj ne nur povas establi memorhalon por forpasintaj familianoj kaj amikoj kaj familihalon por ke posteuloj povu respekte viziti prapatrojn, sed ankaŭ povu viziti memorhalojn de Zhou Enlai, Sun Jatsen kaj aliaj famuloj kaj herooj. La homoj povas esprimi respekton al ili en historia albumo kaj retrospekti iliajn historion kaj farojn en jarlibro kaj krestomatio, iuj salutvortoj, funebraj artikoloj sopirantaj al tiuj famuloj kaj herooj povas esti eterne konservataj en multmedia formo surrete.

Antaŭ kelkaj jaroj, la koncepto "surreta funebro" ankoraŭ estis nekonata al ordinaraj ĉinoj, kiuj apenaŭ kontaktiĝis kun la interreto. La kreinto de tiu koncepto, kaj ankaŭ iniciatinto de la retejo Netor, s-ro Lu Wei estas religiano, li okupiĝas pri budaisma esplorado. Kiam li vivis fremdlande, li ekkonis surretan tombejon, tamen kvazaŭ en fremda lando tiutempe, tia fiktiva tombejo estas establita nur por iuj specialaj famuloj. Lu Wei opiniis, ke interreto havas karakterizojn de transspaco kaj senlima malfermeco kaj la homaro en la tuta mondo havas bezonon en sentimenta esprimo kaj montriĝo de la vivo, tial li decidis establi surretan tombejon en Ĉinio, kiu malfermas al ĉiuj ordinaraj popolanoj. Respondeculo de la merkata departemento de Netor Interreta Teknika Limigita Kompanio de Pekino, s-ino Wang Xiaoyan konigis:

"Li opinias, ke naskiĝo de interreto alportis tute novan manieron al la homoj por esprimis la sentimenton. Tradicia tombejo havas limigecon en tempo kaj spaco, ĉar ĉinoj kutime vizitas kaj balaas tombejojn en Klaro kaj Brilo, Vintra Solstico kaj aliaj specifaj festoj, tiuj homoj kiuj loĝas transmare aŭ aliloke ne povas realigi tiun celon, tamen la interreto povas facile solvi tiun problemon. La angla nomo de la kompanio pri surreta tombejo estas Netor, kiu estas kreita vorto, konsistanta el la vorto 'net'(reto) kaj la sufikso "or" (homo) en la angla lingvo, ĝi signifas ke la homo estas surreta kaj la spirito de la homoj eterniĝas surrete."

Laŭ konigo, la vizitantoj al la retejo Netor inkluzivas junajn lernantojn kiuj establis memorhalon por idoloj, mezaĝulojn kiuj establis tombejon por forpasintaj familianoj kaj maljunulojn kun pli ol 60 jaroj, kiuj establis familihalon por la klano. Pli-ol-50-jaraĝa s-ro Zou estas unu el plej antaŭaj klientoj de retejo Netor. Antaŭ kvar jaroj, lia kara filino Zou Xia subite estis malsanigita de cerba kancero kaj forlasis la homan mondon nur post kelkaj tagoj. Neatendita forpaso de karega filino alportis nepriskribeblan doloron al la forta armeano kaj samtempe puŝis la patrinon al marĝeno de disrompiĝo, ekde tiam ŝi tuttage vivis en trista paseo. En 2003, la patro de Zou Xia estis konigita de kunlernanto de sia filino pri "surreta tombejo", tial li rapide petis memorhalon por filino surrete kaj disvolvis ĝin kiel memoran ĝardenon paŝo post paŝo. Por protekti surretan tombejon de la filino, la gepatroj, kiuj ne bone konis komputilon kaj interreton, eklernis de la komenco. S-ro Zou diris:

"Post kiam mi establis surretan tombejon por nia filino, ŝia patrino ofte vizitas la retejon por prezenti bukedon aŭ kanton antaŭ tombejo de nia filino, aŭ babili kun ŝi, iom post iom ŝi sentis, ke ŝajne nia filino daŭre vivus en la fiktiva mondo, la patrino senlime elverŝis siajn rimorson kaj sopiron pere de interreto, la surreta memorhalo fariĝis depono de ŝia spirito. Krome, ŝi konatiĝis kun aliaj surretaj amikoj, kiuj ankaŭ perdis filon aŭ filinon, ili elkore konversaciis, reciproke stimulis kaj kune foriris el ombro de perdo de familiano." (daŭrigota)