• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 15:05:36    
Internacia Tago Kontraŭanalfabeteca (foto)

cri
En 1966 Unesko decidis preni la 8-an tagon de septembro de ĉiuj jaroj kiel la Internacian Tagon Kontraŭanalfabetecan, celante mobilizi diversajn landojn kaj koncernajn organizojn de la mondo batali kontraŭ analfabeteco kaj antaŭenpuŝi likvidadon de analfabeteco pere de la aktivado de la Internacia Tago Kontraŭanalfabeteca por ke diverslandaj aĝotaŭgaj infanoj enlernejiĝu, infanoj lernantaj ne haltigu lernadon kaj plenaĝaj analfabetoj havu ŝancon akcepti edukon. En 1987 la ĝenerala asembleo de UN aprobis rezolucion, ke oni prenu la jaron 1990 kiel la Internacian Jaron Kontraŭanalfabetecan. Kaj UN decidis ankaŭ preni la dek jarojn ekde 2003 kiel Internacian Jardekojn Kontraŭanalfabetecan por akceli likvidadon de analfabeteco en la tuta mondo.

Laŭ statistiko, en 2004 la nombro de plenaĝaj analfabetoj en la mondo estis preskaŭ 860 milionoj, ili okupis 20% de la loĝantaro de la mondo. En la tuta mondo 113 milionoj da lernaĝaj infanoj ne povas enlernejĝi, triono el ili estas inoj. Plejparto de la analfabetoj troviĝas en malriĉaj landoj de Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko. Ankaŭ en evoluintaj landoj ekzistas multaj analfabetoj. En Usono 40 milionoj da plenaĝuloj ne kapablas legi libron kaj ĵurnalon por siaj infanoj aŭ gvidi ilian lernadon.

Alta proporcio de la analfabetoj en evolulandoj havas multajn kaŭzojn. Laŭ disvolvo de la loĝantaro, en la evolulandoj la kardinala nombro de la loĝantoj estas granda, la kreskada proporcio estas alta, ekonomio estas relative malprogresinta, la ŝtata asignado en eduko kaj kreskado de la loĝantoj malfacile proporciiĝas. Laŭ lingvo kaj kulturo, la problemo de plurlingvoj reliefiĝas en evolulandoj kaj pli seriozas en afrikaj landoj. En Niĝerio kun pli ol 100 milionoj da loĝantoj estas sume 410 lingvoj. En Benino kun 6, 6 milionoj da loĝantoj estas preskaŭ 60 lingvoj. Laŭ socia produktado, pro malalta modernizigo en evolulandoj iuj laboroj ne bezonas altajn scion kaj teknikon kaj oni ne multe postulas scion kaj kulturon, ekzisto de analfabetoj ne influas la socian produktadon.

Kun rapida disvolvo de scienco kaj tekniko la evolulandoj alfrontas mankon de scienctekniko, talentuloj kaj kapitalo. Samtempe ili konscias gravecon de la disvolvo. Iuj landoj ellaboris multajn metodojn por likvidi analfabetecon laŭ sia kondiĉo. Ekzemple, la brazila registaro deklaris, ke ĝi praktikas 4-jaran planon pri likvidado de analfabeteco ekde 2003, klopodante por senigi enlandan analfabetecon antaŭ 2007.

En pli ol 50 jaroj la proporcio de la plenaĝaj analfabetoj en Ĉinio jam multe malaltiĝis de 80% en la komenco de la nova Ĉinio ĝis 8, 72% en 2002. En la fino de 2000 la ĉina registaro efektivigis plejpartan popularigon de la 9-jara deviga eduko kaj plejpartan senigon de junula analfabeteco. En 2003 la proporcio de junaj analfabetoj en Ĉinio reduktiĝis ĝis malpli ol 5%.