• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 15:32:54    
Respektu la vivon (2)

cri
Nuntempe sur retejo Netor establiĝis pli ol 40 miloj da memorhaloj, inter ili 80% ĝis 90% estas de ordinaruloj kaj restaj estas memorhaloj por komuna sopiro establitaj por iuj famuloj, martiroj kaj herooj. La retejo ofte publikigas iujn memortemojn kaj okazigas aktivadojn laŭ ĉinaj specialaj festoj, socia medio kaj kurantaj aferoj. Laborantino de la retejo konigis:

"Ni ofte establas memorhalojn por iuj gravaj eventoj, ekzemple, post okazo de la tertremo en la insularo Sumatro de Indonezio, ni antaŭnelonge establis memorhalon por ĉiuj trafitoj en la tertremo de Indonezio. Eble tio estas neatendita de multaj familianoj de tiuj trafitoj, fakte konigite de tio, multaj homoj volas esprimi sian funebron kaj kondolencon, kaj ĝuste pro tio, ni liveris kanalon al tiaj bonkoraj homoj por esprimi sentimenton. Sur ĉiu memorhalo estis metita sincera emocio de multaj homoj, tia emocio povas kortuŝi ĉiujn. La memorhalo establita de ni por la viktimoj en la cunamo de Hindia Oceano bonvenigis multajn vizitantojn." Vizaĝe al tiu katastrofo, la tuta homaro sentis malfortikecon kaj valorecon de la vivo, la katastrofo vokis soifon kaj takson de la homoj al la vivo.

Ĉiuj personuloj kiuj kortuŝis ĉinojn en diversaj epokoj aperis sur retejo Netor, inkluzive de grandaj politikaj gvidantoj, bravaj revoluciaj martiroj kaj ordinaraj popolaj herooj. Iuj memorhaloj de ili estis establitaj de administrantoj de retejo, iuj estis fonditaj de familianoj de martiriĝintaj herooj, kaj plejparto de ili estis establitaj kaj konservitaj de ordinaraj interretaj vizitantoj nekonataj al ili. Fraŭlino Wang Heyan ĝuste portis tian laboron similan al tiu de volontulo. Kiel ordinara flegistino en Hospitalo Longfu de Pekino, ŝi havas specialan pasion al sia laboro. En komenco de fondiĝo de la retejo Netor, ŝi establis surretan memorhalon titolitan "Senflugila Anĝelo" por Florence Nightingale, por esprimi respekton al la plej eminenta medicina laborantino en la historio de la homaro kaj amon al la laboro de flegisto. En 2003, sarso alportis al ĉinaj medicinaj laborantoj la plej seriozan defion. Tiam Wang Heyan legis tian raporton en ĵurnalo: ĉefflegistino Ye Xin, kiu laboris en la Ĉin-medicina Hospitalo de la suda provinco Guangdong je 23 jaroj, neniam timis antaŭenmarŝi nek konsideris unue pri sekureco de si mem, ĉu en flegado al toksiĝemulo infektita de aidoso, ĉu en savado al malsanuloj de sarso riskante danĝeron de morto. Ŝi skribis absolutan sincerecon de la ĉina medicino kun sia vivo. Matene de la 24-a de marto 2003, infektite de sarso en savado al malsanuloj, ĉefflegistino Ye Xin glore oferis la vivon sur sia posteno, en la aĝo de 47."

"Mi vidis farojn de s-ino Ye sur ĵurnalo kaj estis tre kortuŝita, se mi ne estus en la oficejo, mi eble tuj plorus. Antaŭ tio, mi jam konis la retejon Netor. Reveninte hejmen, mi tuj surretigis farojn de s-ino Ye. Nun amikoj el diversaj lokoj tra la lando lasis mesaĝojn en memorhalo de s-ino Ye Xin, legante tiujn mesaĝojn, mi sentis kontentecon, tio estas konfirmo al mia profesio, stimulante min bone fari la laboron kaj administri la memorhalon."

Nuntempe, la nombro de vizitantoj al la memorhalo de Ye Xin --- eterna medicina anĝelo atingis 200 milojn. Spertado pri establo de la memorhalo ankaŭ amikigis Wang Heyan, kiu laboras en Pekino, kun la familio de Ye Xin en Kantono sude de Ĉinio.

Sur la ĉefpaĝo de retejo Netor, oni vidis tian frazon "Ĉiu vivo havas apartan rakonton, ni eterne disvastigu ĉiujn rakontojn pri la vivo en la mondo." Ni kredas, ke sur retejo Netor, ĉiuj rakontoj indas esti memoritaj kaj rememorataj, ĉar la vivo bezonas domaĝon kaj plie devas esti respektata.