• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 16:14:53    
Monda Tago de Kamparaj Virinoj (foto)

cri

En la jaro 1996, UN difinis la 15-an de oktobro de ĉiuj jaroj kiel "Mondan Tagon de Kamparaj Virinoj". En tiu tago de ĉiuj jaroj, oni okazigas aktivadojn por memorigi ĉi tiun tagon, celante konigi al pli multe da homoj pri la pozicio kaj grava rolo de la kamparaj virinoj en efektivigado de grena sekureco kaj en la kontinuigebla disvolva strategio.

Kamparaj virinoj okupas pli ol kvaronon de la loĝantoj de la tuta mondo, kaj estas nova forto por efektivigi tutmondan grenan sekurecon kaj disvolviĝon de kamparo. Laŭ statistika cifero publikigita de la Afrika Ekonomia Komisiono, en la nigra afrika regiono sude de Saharo, pli ol 60% ĝis 80% de grenoj estas produktitaj de kamparaj virinoj. Ankaŭ en ĉiuj familioj, la virinoj ludas gravan rolon. Ili ne nur sin ŝarĝas per la tuta laboro pri kulturado de la agroj, sed ankaŭ portas la devojn de guvernado de infanoj kaj de alia peza mastrumado. En plimultaj afrikaj landoj, pli ol 60% de la kamparaj familioj estas apogataj de virinoj. La kamparaj virinoj estas ne nur ĉefaj fortoj en produktado de grenoj, sed ankaŭ neignorendaj fortoj en disvolvado de la kamparaj regionoj.

Tamen ĉi tiu nova forto, aktivanta en la vastaj kamparaj regionoj, delonge ne estis serioze atentata. La dokumentoj de UN montras, ke la rajto de edukado de la kamparaj virinoj ofte estis forprenita, mankas progresemaj kulturaj teknikoj al ili, kaj ili ne povas gajni sufiĉe da agrikultura kredito. Ili ne povas akiri agrojn kaj heredaĵojn egale kiel la viroj, ktp. La maljusta traktado al la kamparaj virinoj igis ilin al plej malriĉaj homoj en la mondo. Malprogresema produkta maniero kaj peza fizika laboro trafigis al la virinoj anemion, nutraĵ-mankon, kaj aliajn malsanojn. Laŭ statistiko, inter la 1,3 miliardoj da plej malriĉaj homoj de la tuta mondo, kies pokapa taga enspezo malsuperas unu usonan dolaron, plejmultaj loĝas en la kamparaj regionoj de la plej neevoluintaj landoj, kaj interalie plejmultaj estas virinoj kaj infanoj. En la pasintaj pli ol 20 jaroj, nombro de la kamparaj virinoj, kiuj vivas malsuper la absolute malriĉa linio, jam multiĝis je 50%.