• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-11 14:13:56    
Internacia Tago kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Malleĝa Transportado (foto)

cri

La 26-a de junio ĉiujare estas la Internacia Tago kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Malleĝa Transportado decidita de Unuiĝintaj Nacioj.

Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, toksiĝemo senbride disvastiĝis, kontrabando de narkotaĵoj estis pli kaj pli serioza. Vizaĝe al tiu serioza situacio, de la 12-a ĝis la 26-a de 1987 en Vieno, Unuiĝintaj Nacioj okazigis ministronivelan konferencon pri narkotaĵa misuzo kaj malleĝa transportado, en kiu partoprenis 3 000 reprezentantoj el 138 landoj. La konferenco elmetis sloganon de "Amu vivon kaj ne toksiĝemu". Ĉeestantaj reprezentantoj unuece konsentis difini la 26-an de junio ĉiujare kiel Internacian Tagon kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Malleĝa Transportado, por veki atenton de diversaj landoj en la mondo pri la narkotaĵa problemo kaj alvoki la tutmondan popolon kune rezisti kontraŭ narkotaĵo. Decembre de la sama jaro, la 42-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion, decidante difini la 26-an de junio ĉiujare kiel la Internacian Tagon kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Malleĝa Transportado.

Ekde la jaro 1992, la Internacia Tago kontraŭ Narkotaĵa Misuzo kaj Malleĝa Transportado havas sian sloganon por veki atenton kaj estigi kunan partoprenon de la internacia socio.

Februare de 1990 en Vieno okazis la 17-a speciala kunveno de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ narkotaĵo. En la kunveno, oni aprobis "Politikan Deklaracion" kaj "Tutmondan Agan Programon" kaj deklaris difini la lastan jardekon de la 20-a jarcento kiel Internacian Jardekon kontraŭ Narkotaĵo, postulante ke diversaj landoj tuj disvolvu efikan kaj kontinuigeblan batalon kontraŭ narkotaĵo kaj akcelu praktikadon de la "Tutmonda Aga Programo". En junio de 1998, la 2-a Speciala Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la "Politikan Deklaracion", "Deklaracion de Direkta Principo en Redukto de Narkotaĵa Bezonado", "Plifortigon de Internacia Kunlaboro en Traktado de Narkotaĵa Problemo" kaj aliajn dokumentojn, en kiuj oni ellaboris transjarcentan strategion pri plifortigo de internacia juĝa kunlaboro, redukto de narkotaĵa bezonado, atako kontraŭ monmikso, elimino de malleĝaj narkotaj plantaĵoj kaj establo de "sen-narkotaĵa mondo".

Senbrida disvastiĝo de narkotaĵoj rekte damaĝas korpan kaj animan sanon de la homoj kaj alportis grandan minacon al la disvolviĝo de ekonomio kaj socio. La problemo de narkotaĵo pli kaj pli serioza jam fariĝis katastrofo de la tuta mondo, neniu lando aŭ regiono en la mondo sin liberigis el damaĝo de narkotaĵo. Ŝtelo, rabado, ĉantaĝo kaj diversaj malignaj perfortaj krimagoj kaŭzitaj de narkotaĵa vendado kaj toksiĝemo serioze damaĝas sekurecan ordon de multaj landoj kaj regionoj. En iuj lokoj, narkotaĵa vendado, terorismo kaj nigra socio kune konsistas faktoron detruantan stabilecon de la lando.

Amaso da narkotaĵaj negocoj, cirkulo de granda sumo da kapitalo de narkotaĵoj rekte aŭ nerekte minacas normalan funkcion de la internacia ekonomio. La jara raporto de narkotaĵ-kontrola institucio de Unuiĝintaj Nacioj en marto de 2003 montras, ke ĉiujare la totala venda sumo de narkotaĵoj en la tuta mondo estis de 800 miliardoj ĝis 1 000 miliardoj da usonaj dolaroj, okupante 10% de la totala komerca sumo de la mondo, tiu cifero superis enspezon de petrola kaj naturgasa industrio kaj preskaŭ egalis tutmondan municikomercan sumon. Nuntempe la nombro de homoj, kiuj ofte kaj portempe uzas narkotaĵojn superis 200 milionojn. Sfero de narkotaĵoj jam etendiĝis en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la kvin kontinentoj kaj aperis la tendenco, ke toksiĝemuloj estas pli kaj pli junaj kaj pli kaj pli multiĝis toksiĝemaoj virinoj.