Nealianciĝa Movado naskiĝis en la epoko de Malvarma Milito. En 1956, jugoslavia prezidento Josip Broz Tito, egipta prezidento Gamal Abdel Nasser kaj hinda ĉefministro Jawaharlal Nehru okazigis interparolon. Ili prezentis la pledon pri ne-alianco, cele al tio, ke tiam du grandaj militaj grupoj orienta kaj okcidenta serioze kontraŭas, kaj la vastaj mezaj kaj malgrandaj landoj suferis pro tio. Septembre de la jaro 1961, pro iniciato de Jugoslavio, Egiptio, Hindio, Indonezio kaj aliaj landoj, la unua ne-alianca pinta konferenco okazis en Beogrado, ĉefurbo de Jugoslavio. 25 landoj partoprenis en la konferenco. Kaj la Nealianciĝa Movado oficiale formiĝis.
La Nealianciĝa Movado sekvas la celon kaj principon de sendependeco, libereco kaj ne-alianco. Ĝi subtenas al diversaj popoloj protekti nacian sendependecon, defendi ŝtatan suverenecon kaj disvolvi naciajn ekonomion kaj kulturon. Ĝi persistas kontraŭ imperiismo, nova kaj malnova koloniismo, rasismo, ĉiaj ajn ekstera regado kaj hegemoniismo. Ĝi apelacias al la evoluantaj landoj plifortigi solidarecon inter si. Ĝi pledas por demokratiiĝo de la internaciaj rilatoj kaj por establo de nova ordo de internaciaj politiko kaj ekonomio.
La Nealianciĝa Movado ne havas ĉefstabejon, nek konstantan instancon, nek skribitan regularon. Ĝi regule okazigas pintan konferencon, konferencon de ministroj pri eksteraj aferoj, konferencon de ministroj pri eksteraj aferoj de reguliga buroo, konferencon de nov-jorka reguliga buroo, kaj aliajn. La pinta konferenco estas la plej grava. De la jaro 1961 ĝis 2003, la membrolandoj de la Nealianciĝa Movado sinsekve 13 fojojn okazigis pintan konferencon en Beogrado, Kairo, Lusako, Alĝero, Kolombo, Havano, Nov-Delhio, Hararo, Beogrado, Ĝakarto, Kataheno, Durbano kaj Kuala-Lumpuro. Ĝi aprobis serion da deklaroj aŭ agadaj programoj koncernaj al internaciaj politiko, ekonomio kaj aliaj gravaj problemoj, kaj faris gravan kontribuon por protekti mondan pacon kaj establon de nova internacia politika kaj ekonomia ordo. Diversaj konferencoj de la Nealianciĝa Movado prenas la principon de interkonsiliĝo kaj unuanimiĝo. Kiam troviĝas diverĝoj, la membrolandoj povas oficiale prezenti konservitan opinion al la prezidanta lando en formo de skribita teksto, por montriĝi ne jugataj de koncernaj rezolucioj kaj dokumentoj.
Nuntempe la Nealianciĝa Movado havas 115 membrolandojn, (la 19-an de majo de 2004, Cipro sin eltiris el la Nealianciĝa Movado), ĉiuj el ili estas evoluantaj landoj. Ĉinio daŭre alte atentas la rilatojn kun la Nealianciĝa Movado, kaj tenas bonan kunlaboradon kun ĝi en la internaciaj aferoj, kaj fariĝis observanta lando de la Nealianciĝa Movado en septembro de la jaro 1992.
|